Latino sen fleksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Latino sen fleksio
Latine sine Flexione (originale, Interlingua)
Parolata en nenie
Parolantoj neniu konata
Skribo latina
Kreinto Giuseppe Peano
Dato 1903
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
Noto El la latina klasika sed kun la absoluta minimumo da gramatiko (t.e., sen fleksio)
v  d  r
Information icon.svg

Latino sine flexione estas planlingvo inventita de la itala matematikisto Giuseppe Peano (1858 - 1932) en 1903. Ĝi estas simpla versio de la latina lingvo, kaj ĝi retenas ĝian vortaron. Ĝi publikiĝis en la ĵurnalo Rivista di Matematica, vol. 8, nombro 3, en artikolo kiu nomiĝis "De Latino Sine Flexione, Lingua Auxiliare Internationale".

specimeno: La Patro Nia:

Patre nostro, qui es in celos,
que tuo nomine fi sanctificato.
Que tuo regno adveni;
que tuo voluntate es facto
sicut in celo et in terra.
Da hodie ad nos nostro pane quotidiano.
Et remitte ad nos nostro debitos,
sicut et nos remitte ad nostro debitores.
Et non induce nos in tentatione,
sed libera nos ab malo.

En 1903 Peano (1858-1932), itala logikisto, inventis lingvon, kiun li nomis Interlingua, sed ni nomas Latino sine Flexione -- Latino sen fleksio. La nuntempa Interlingvao estas la lingvo de Gode. La vortprovizo devenas plejparte de la latina klasika kaj la gramatiko estas eĉ pli simpla ol la de Esperanto: kiel la ĉina, ĝi posedas nenian devigitan finaĵon, ne eĉ por la pluralo.

Peano enkondukis sian lingvon per artikolo, kiun li komence skribis en la latina klasika. Post klarigo pri la neneceso de iu finaĵo, li faligis ĝin for de sia latina. Li ripetis tion ĝis li skribis en latina tute sen iu ajn finaĵo—Latino sen fleksio.

Lia latina estas neatendite legebla:

Latino es lingua internationale in occidente de Europa ab tempore de imperio romano, per toto medio aevo, et in scientia usque ultimo seculo. Seculo vigesimo es primo que non habe lingua commune. Hodie quasi omne auctore scribe in proprio lingua nationale, id es in plure lingua neo-latino, in plure germanico, in plure slavo, in nipponico et alio. Tale multitudine de linguas in labores de interesse commune ad toto humanitate constitute magno obstaculo ad progressu.

Ĉi tiu legebleco inspiris la Interlingvaon de Gode.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

Peano akceptis la vortojn de la latina klasika kaj iun ajn vorton kiu ekzistas en almenaŭ du lingvoj latinidaj. Tial li ne devis utili kuriozan ĉirkaŭparolon por modernaĵoj. Sed ĉar Peano forŝiris la tradician gramatikon, la formoj de vortoj ŝajnas eĉ pli kaprica kaj tial pli malfacila lerni ol en la klasika latina.

Por deveni vortojn de vortaro de la latina klasika:

Substantivoj: Peano uzas la ablativan formon, kiu estas devenigita el la genetiva formo de la vortaro per la jenaj ŝanĝoj: -ae → a, -i → -o, -us → -u, -ei → -e, -is → -e. Ekzemple:

    rosa, rosae      → rosa
    annus, anni      → anno
    puer, pueri      → puero
    casus, casus     → casu
    cornu, cornus    → cornu
    dies, diei       → die
    pax, pacis       → pace
    dens, dentis     → dente
    doctor, doctoris → doctore
    genus, generis   → genere
    corpus, corporis → corpore

Adjektivoj: estas formata el la neŭtra nominativo laŭ la jenaj ŝanĝoj: -e → -e, -um → -o, -is → -e. Ekzemple:

    breve → breve
    nigrum → nigro
    audacis → audace

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Latino sen fleksio ne posedas finaĵojn. Anstataŭ ĝi dependas de vortordo, kunteksto kaj helpvortoj por klarigi la interrilaton de vortoj.

  • Vortordo: La baza vortordo estas: subjekto - predikato - objekto. La adjektivo sekvas post la substantivo, la adverbo post la verbo. Kvankam iu ajn vorto povas roli kiel substantivo, adjektivo, ktp., plejparte la rolo sekvas la originon de la vorto: scribe, ĉar ĝi devenas de la latina verbo scribere, signifas "skribi" kaj ne "skribo". Por "skribo", oni kutime uzus la vorton scripto. Ktp.
  • Artikolo: kiel en la rusa kaj la latina klasika, la artikolo ne ekzistas.
  • Personaj Pronomoj: me, te, illo, illa, id, nos, vos, illos, illas.
  • Posesivaj Pronomoj: meo, tuo, suo, nostro, vostro, suo
  • Numeraloj: zero, uno, duo, tres, quatuor, quinque, sex, septem, octo, novem, decem, decem-uno, viginta, triginta… centum, mille, millione, milliardo.
  • Numeraloj ordaj: primo, secundo, tertio, quarto…decimo…vigesimo…centesimo. Peano uzis ĉi tiujn ĉar ili estas sufiĉe internaciaj.
  • Substantivo: nur havas unu finaĵon, kaj eĉ tiu ne estas devigita: la pluralo -s. Sed la pluralo, kie oni devas esprimi ĝin, estas facile esprimita per ĉirkaŭparolo: patre habe tres filio.
  • Adjektivo: ne kongruas kun la substantivo. Por la kompariga formo, uzu plus kaj minus:
    - Turre es plus alto quam domo, et minus alto quam monte
    
  • Verboj: estas kvar formoj:
    • infinitivo: amare, scribere, ire
    • indikativo: ama, scribe, i
    • pasinta participo: amato, scribeto, ito
    • aktiva participo: amante, scribente, inte

    Por la latinaj verboj neregulaj, por la radika (indikativa) formo, uzu: mita, mede, nasce, ori, vol, pote.

    Verboj ne havas nombron, tempon aŭ personon. Tiuj estas esprimitaj, kie necesas, per adverboj, pronomoj kaj ĉirkaŭparoloj:

        - me jam ama
        - heri me scribe
        - me i ama
        - me es amato
    

    Tial, anstataŭ amo, amas, amat, oni diras me ama, te ama, illo ama.

  • Adverboj: per ĉirkaŭparola esprimo: me scribe in modo claro
  • Gramatikaj vortoj: ab, ante, aut, circa, contra, cum, de, ex, in, per, pro, sine, supra, aut, et, jam, non, nam, dum, quando, satis, semper, si, tamen, ut…

....

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam Peano forigis la finaĵojn de la latina klasika, li retenis la vortprovizon en ĝia tuta malfacila gloro. Simile al la Interlingvao de Gode, la baza radikaro de Latino sen fleksio estas tro granda por la vulgarulo. Kaj la manko de finaĵoj ne signifas mankon de gramatiko, ĝi estas nur gramatiko kiu agas per aliaj rimedoj: vi ankoraŭ devas lerni la vortordon kaj ĉirkaŭparolojn necesajn por efika esprimado en la lingvo.

Post Peano[redakti | redakti fonton]

Nuntempe la latina de Peano estas eĉ pli morta ol la latina klasika, restante kuriozaĵo. Sed la Interlingvao de Peano inspiris Godeon kontribui sian Interlingvaon, Interlingvao kiu evitis la difektojn de Peano: Gode uzis vortojn latinidajn, ne klasikajn, kaj li konservis sufiĉan finaĵojn por fari la lingvon natura kaj facile lernebla por angloj kaj latinidoj.


EdE-I

Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G. Peano, 1909. La aŭtoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laŭeble tute forigante la gramatikon kaj anstataŭ ĝi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por ĉiuj eŭropanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribi, kaj despli - paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de eŭropaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vortoj-radikoj, sed ankaŭ ĉiuj iliaj derivaĵoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiĉe klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(latino sine flexione) 100 exemplo de Interlingua, ab Giuseppe Peano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]