Volapuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Volapuko (Volapük)
Parolata en Anglujo, Nederlando, Francujo, Pollando, Aŭstrujo, kaj tiel plu.
Fremdlingvo / dua lingvo por 20
Skribo latina alfabeto kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando
Reguligita de Kadäm Volapüka
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 vo
  ISO 639-2 vol
  SIL VOL
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
«Unu homaro unu lingvo.»

Volapuko, propralingve Volapük, estas planlingvo inventita de Johann Martin Schleyer en 1879. Oni skribas ĝin per la latina alfabeto. Hodiaŭ ĝi havas kelkdek parolantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1879, germana prelato, Johann Martin SCHLEYER /ʃlaɪər/, kreis novan lingvon por la tuta mondo, onidire pro la konsilo de Dio. Laŭ Schleyer mem, tio okazis en la nokto de 31-a de marto, kiam li ne povis dormi kaj la projekto aperis preta, aŭ preskaŭ preta, en lia menso. En la jaro 1879, la lingvo estis publikigita en gazeto Sinoharfe, kaj poste libroforme en 1880.

La ideo iĝis sufiĉe populara, kaj post kelkaj jaroj la nova lingvo Volapuko akiris anaron de pli ol centmil homoj tra Eŭropo kaj Ameriko. Okazis internaciaj kongresoj en 1884 (Friedrichshafen), 1887 (München), kaj 1889. Je 1889 ekzistis 316 lernolibroj en 25 lingvoj, 283 kluboj, kaj ĉirkaŭ 25 gazetoj. En la jaro 1887, la Usona Filozofia Societo kreis komisionon por esplori la sciencan valoron de Volapuko.

Malgraŭ tiu frua sukceso, post deko da jaroj ĝia parolantaro frakasiĝis pro luktoj pri la reg- kaj reform-povo de la lingvo. La plimulto flugis al aliaj planlingvoj, ekzemple al la juna Esperanto, kaj nuntempe nur kelkaj interesitoj scipovas la lingvon.

En la jaro 1931, Arie de Jong faris revizion de Volapuko, la tielnomata Volapuko II, kiun ekuzis ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj el la parolantoj de la lingvo. Nuntempe la malmultaj volapukistoj uzas tiun version. Do, oni rekomendas, ke se interesatoj volas lerni Volapukon, ili lernu la revizion Volapuko II.

Gravaj kolektoj de volapukaĵoj ekzistas ĉe La Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la Usona Filozofia Societo en Filadelfio, Pensilvanio, kaj la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en Ĉaŭdefono, Svislando.

Ekzistas du retpoŝtaj diskutgrupoj dediĉitaj al volapuko, kaj kelkaj retpaĝoj parte aŭ tute en volapuko, krom pluraj kun informo kaj lerniloj, ĉefe en la angla kaj Esperanto.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Elparolo kaj literumo[redakti | redakti fonton]

Volapuko notiĝas per signaro, en kiu 27 literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom q w, kaj prae ĝi ne havis r. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto:


a /a/, ä /æ/ aŭ /ɛ/, b /b/, c /tʃ/ aŭ /dʒ/,

d /d/, e /e/, f /f/, g /g/, h /h/,

i /i/, j /ʃ/ aŭ /ʒ/, k /k/, l /l/,

m /m/, n /n/, o /o/, ö /ø/, p /p/,

r /r/, s /s/ aŭ /z/, t /t/, u /u/, ü /y/,

v /v/, x /ks/ aŭ /gz/, y /j/, z /ts/ aŭ /dz/



Akcento trafas la lastan silabon.

Volapuko II, la revizio de DE JONG, aldonis la fonemon "r", kaj ŝanĝis kelkajn (sed ne la plej oftajn) vortojn kiuj originale havis "l", por ke ili iĝu pli rekoneblaj. Ekzemple, "lilöm" (= "pluvo", el la angla "rain") en la originala Volapuko fariĝis "rein"

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

La vortprovizon Schleyer prenis el diversaj eŭropaj lingvoj, ofte aliformigita preter facila rekonebleco. Ekzemple, "vol" (mondo) kaj "pük" (lingvo) devenas el la anglaj vortoj "world" (/wɜːld/ aŭ /wɝld/ > /vol/) kaj "speak (speech)" (/spik/ > /pyk/). (Komparu al "Newspeak", NovpukoEkpuko; kaj al "Mondlingvo", Volapuko.) Tiuj ŝanĝoj havas du ĉefajn kialojn: Schleyer evitis kunmetojn de konsonantoj, malfacilajn por multaj, kaj li forlasis "r", uzante nur "l" ĉar parolantoj de lingvoj kiel la ĉina ne distingas tiujn du fonemojn. Kvankam tute malgrava lingvistike, tiun ĉi "deformadon" multe mokis la kontraŭuloj de la lingvo. (Nuntempe, la "logika" planlingvo Loĵbano simile deformas sian vortprovizon por akordigi ĝin je ĝia unika fonologio. La mallongdaŭra Vorlin, kies ĉiuj radikoj havas formon KVK aŭ KVKVK, uzis similan metodon.)

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La gramatiko de Volapuko estas, simile al tiu de Esperanto, ĝenerale bazita je la hindeŭropaj lingvoj kun pli regulita karaktero: gramatikaĵoj formiĝas per kunmetado de neŝanĝeblaj elementoj, ne per ŝanĝemaj fleksioj. Same kiel Esperanto, Volapuko estas aglutina lingvo kiu uzas regularajn afiksojn. Same kiel la ĝermanaj lingvoj sed malsame kiel Esperanto, ĝi uzas kvar kazojn ĉe la substantivo: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo. La verbo estas tre fajnsenca, kaj "fleksiiĝas" laŭ tempo, finiteco, aktiveco, persono, nombro, kaj (en la tria persono) sekso de la subjekto, laŭ volapukisto Karl Lenze, volapuka verbo havas 505 440 formojn. Simile kiel Esperanto, Volapuko havas multajn afiksojn por kunmeti vortojn el pli bazaj, ekzemple "-ad" (-aro en la originala Volapuko), "-ef" (-aro en Volapuko II), "-il" (-eta), "-öf" (-eco). La plejmulto de radikoj estas baze substantivoj, kaj oni povas fari el ili ne nur verbojn (per diversaj finaĵoj kaj komencaĵoj), adjektivojn (-ik), kaj adverbojn (-iko), sed ankaŭ prepociziojn (-ü) kaj konjunkciojn (-ä). La multenombrajn pronomojn oni faras el la ununombraj regule per "-s": "ob" = mi, "obs" = ni, ktp.

Volapuko II, la revizio de DE JONG, iom simpligis la gramatikon, kaj forigis iom da seksismo en la pronomoj kaj afiksoj (komparu kun Riismo).

Kromsignifo de vorto Volapuko[redakti | redakti fonton]

Ĉar la vortoj en Volapuko estas strange formitaj kaj praktike nerekoneblaj, la esperantistoj, renkontante ion tute nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukaĵo". Almenaŭ unu etna lingvo uzas la vorton simile. Jen diskutero el la ĉefa disutejo rilate Danan uzon:

Citaĵo
« En la dana lingvo la vorto volapyk hodiaŭ signifas "nekompreneblaĵo" (Vidu: da:Volapük (sprog)). Tiu signifo de la vorto estas pli konata inter danoj ol la fakto ke iam ekzistis lingvo kun tiu nomo. »
— Uzanto:Moldur 19:56, 30 Jun. 2012 (UTC)

Influo de Volapuko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

L.L. Zamenhof certe konis Volapukon antaŭ ol publikigi Esperanton. Tiu projekto influis al nia lingvo rilate al vortprovizo kaj gramatiko. Legu ĉefartikolon:

Enciklopedio de Esperanto - V[redakti | redakti fonton]

Volapük. De 1881 ĝis 1889 tiu ĉi lingvosistemo konstruita de prelato Schleyer, havis tiajn sukcesojn, kiuj okulvideble montris, ke artefarita lingvo estas tute bone uzebla ĉe la internaciaj rilatoj. 300 societoj, pli ol 1000 diplomitaj instruistoj, pli ol 300 lerniloj kaj libroj, 25 gazetoj en tiu lingvo - tiaj estis la atingoj de Volapuko. Sed dum 2-3 postsekvintaj jaroj, la Volapuko-movado komencis rapide malkreski kaj baldaŭ tute ĉesis. La pereon influis certe la formate strukturaj mankoj de Volapuko, sed ankoraŭ pli gravan rolon en la disfalo ludis la motivoj socie-organizaj. Volapuko estis finkonstruita de unu homo, arbitre elektinta por sia lingvo radikojn kaj gramatikajn regulojn, ne liginta sin tiurilate per internacie jam ekzistantaj normoj. Rezulte, aperis lingva vermiĉelo, en kiu sub la formo „Bodugän“ estis ne eble diveni Portugalujon; sub la formo „plim“ la internacian vorton komplimento.

La arbitreco de la Volapuko-konstruo antaŭdifinis ĝian nepran dependon por ĉiam de la subjektiva bontrovo de la aŭtoro. Tiamaniere ĝi povis disvolviĝi nur laŭ tiu direkto kaj nur en tiuj kadroj, kiuj ŝajnis akcepteblaj por la bontrovo de Schleyer. Tio bremsis la normalan evoluon de la lingvo, eliminis - malgraŭ la struktura simileco al la naturaj lingvoj - la eblon libere evolui kaj pliriĉiĝi. Ankoraŭ kreskis la neebleco de normala lingvo-evoluo pro la personaj opinioj kaj organiza politiko de Schleyer. Li konsideris Volapukon „sia lingvo“, „sia“ propraĵo. Li malakceptis ĉiun penson, ke iu ajn (ĉu persono, ĉu kolektivo) povu direkti la evoluon de „lia“ lingvo. La prezidantoj de la volapükistaj societoj estis devige konfirmataj de Schleyer. Okazis, ke unuanime elektitaj gvidantoj de regionaj kaj naciaj volapükistaj societoj ne estis konfirmataj kaj ricevis senapelacian rifuzon de Schleyer. La ĉefaj kontinentoj de volapükistoj ne povas akcepti tiajn despotajn organizformojn. La movado por la monda lingvo postulis demokratiecon. Tiam dum 1888-89 okazis demokrata revolucio, direktita kontraŭ la tirana reĝimo de Schleyer. La tria internacia kongreso de Volapuko en 1889 en Parizo, dum kiu ĉiuj raportoj kaj diskutoj okazis nur en Volapuko, kategorie malakceptis la pretendojn de Schleyer pri aŭtokrata direktado de la movado kaj lingvo kaj elektis Akademion, kiu devis direkti dum la estonto la pluan evoluon de Volapuko. Schleyer restis sola kun malgranda grupo da adeptoj de sia reĝimo, la Schleyer-a lingvo haltis en sia progreso.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia:

Versio de J. Schleyer Versio de A. de Jong
O Fat obas, kel binol in süls, O Fat obas, kel binol in süls!
paisaludomöz nem ola! Nem olik pasaludükonöd!
Kömomöd monargän ola! Regän ola kömonöd!
Jenomöz vil olik, Vil olik jenonöd,
äs in sül, i su tal. äsä in sul, i su tal!
Bodi obsik vädeliki givolös obes adelo. Givolös obes adelo bodi aldelik obsik!
E pardolös obes debis obsik, E pardolös obes döbotis obsik,
äs id obs aipardobs
debeles obas.
äsä i obs pardobs utanes, kels edöbons kol obs.
E no obis nindukolös in tentadi, E no blufodolös obis,
sod aidalivolös obis de bad. ab livükolös obis de bad!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Globe of letters.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Lingvo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]