Tokipono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
toki pona
aposteriora lingvoeksperimenta lingvo
Parolata en dise tra la mondo
Parolantoj pli ol 3,100 (2 016)
Skribo latina alfabeto

Sitelen Pona

Sitelen Sitelen

Kreinto Sonja Lang
Dato 2001
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sen valoro
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 tok
  Glottolog toki1239
Angla nomo Toki Pona
Franca nomo toki pona
Noto Planlingvo kun nur 123 bazaj vortoj[1]
vdr


Citaĵo
 la lingvo de bono, la simpla vojo de la vivo 
— Tokipona diro

Tokipono (tokipone toki pona) estas planlingvo. La nomo de la lingvo estas derivita de la piĝina vorto tok (de la angla talk „paroli“) kaj la Esperanta adjektivo bona.

Ĝi estas konstruita de Sonja Lang kaj unue publikigita en la interreto en 2001. Laŭ ŝia takso ekzistas nuntempe mondvaste minimume 100 fluaj parolantoj.[2]

Ĝi ne estas internacia helplingvo, sed filozofia aŭ luda lingvo. La vortoj estas elektitaj laŭ la pensoj de taoismo: vivi simple sen la komplikoj de la moderna vivo. Ankaŭ la gramatiko estas farita por esti kiel eble plej simpla, parte laŭ modelo de piĝinoj: ekzemple, ne ekzistas subjunkcioj aŭ pasiva voĉo.

Fonologio kaj fonotakso[redakti | redakti fonton]

Estas en Tokipono nur 14 fonemoj, 9 konsonantoj:

Konsonantoj Labiala Koronala Dorsala
Nazo/a m n
Plozivo/a p t k
Frotsono/a s
Alproksimanto/a w l j

kaj 5 vokaloj:

Vokaloj Antaŭa Malantaŭa
Malvasta i u
Mezmalvasta e o
Vasta a

La silabo-formoj de Tokipono similas al tiuj de la japana, t.e. eblas V(n) aŭ KV(n) je komenco de vorto, je silabofino nur KV(n)[3]. Ekzemple: "o" (ho), "ala" (ne, mal-), "ken" (povi), "kule" (koloro), "ante" (alia). Jen ĉiuj eblaj silaboj:

  a   e   i   o   u    La silabo 'u' povas esti ronda aŭ neronda.
 ka  ke  ki  ko  ku    Plozivoj kaj frikativoj
 sa  se  si  so  su      povas esti voĉaj aŭ nevoĉaj.
 ta  te      to  tu    La silabon 'ti' oni evitas pro similo al 'si'
 na  ne  ni  no  nu
 pa  pe  pi  po  pu
 ma  me  mi  mo  mu
 ja  je      jo  ju    La silabon 'ji' oni evitas pro similo al 'i'
 la  le  li  lo  lu
 wa  we  wi            La silabojn 'wu' kaj 'wo' oni evitas
                       pro similo al 'u' kaj 'o'.
         n             ĉe fino de silabo

Ofteco de fonemoj[redakti | redakti fonton]

Analizo de 10-litermila tekstaro en Tokipono liveras jenajn proporciojn por la fonemoj de Tokipono:

 0.172     a
 0.148     i
 0.116     n
 0.102     l
 0.077     o
 0.074     e
 0.051     k
 0.046     t
 0.044     m
 0.041     s
 0.037     p
 0.032     u
 0.030     j
 0.028     w


Gramatiko kaj semantiko[redakti | redakti fonton]

Tipologie, Tokipono estas izola lingvo (po unu morfemo en unu vorto). Ĝia fiksa vortordo estas subjekto-verbo-objekto. La rolojn de diversaj vortoj en frazo distingas frazoparto-dividiloj:

  • "la" finas adverban komplementon
  • "li" dividas subjekton de verbo
  • "e" akuzativa prepozicio
  • Modifiloj, adverboj kaj adjektivoj sekvas la modifatan vorton, krom adverbaj subfrazoj, kiuj antaŭas la modifatan ĉeffrazon, dividitaj de ĝi per "la".

Plej multaj vortoj uziĝas plur-role, kiel verbo, substantivo, adjektivo. Eĉ la prepozicioj havas ankaŭ verbajn kaj/aŭ substantivajn uzojn, ekz. "tawa" = "al" aŭ "iri".

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

La bazaj ununombraj pronomoj estas "mi, sina, ona, ni" = "mi, vi/ci, li/ŝi/ĝi, (ĉi) tiu/tio". Aliajn pronomojn oni formas per almeto de "mute" (= pluraj, multaj), do "mi mute" = "ni", ktp. La vorto "jan" (= homo, ulo) ankaŭ povas roli kiel nedifina pronomo kia la esperanta "oni", kaj "ijo" (aĵo) kiel la esperanta "io".

Se la pronomo misina estas uzata kiel subjekto de la frazo, tiam la partiklo li ne estas uzata, por disigi la subjekton de la predikato.

Vortostoko[redakti | redakti fonton]

Origino de ĉiu el 118 bazaj vortoj de tokipono, laŭ datenoj el la oficiala tokipona etimologio[4] (klaku sur la bildo por klarigoj).

Toki Pona kontentiĝas kun baza vortostoko de nur 123 vortoj[1]. Tiuj vortoj estas krome grandparte tre mallongaj, kaj la vortoj ĝenerale devenas el

En Tokipono estas uzataj multaj kunmetitaj sintagmoj, ĉar veraj kunmetaĵoj ne ekzistas.

  • kili suwi jelo "banano" (laŭvorte: frukto dolĉa flava, do "flava dolĉa frukto", angle: sweet yellow fruit)[2]
  • pan pi sike mama waso "vaflo" (laŭvorte: grajna produkto, de, cirklo, patrina, birdo, do "ovoflano", angle cereal-grain-product of bird maternal round-things)[2]

Korpopartoj[redakti | redakti fonton]

Nomoj de korpopartoj konsistigas grandan parton de la tokipona vortaro, sed ili samtempe ofte uziĝas ankaŭ metafore.

La vortoj por korpopartoj estas (Atentu, ke la vortoj sen notoj staras en ĉiuj fontoj.):

  • lawa (kapo)
    • anpa lawa (kolo)[5][6]
    • linja (hararo), ankaŭ linja lawa[5][6][7]
    • nena (nazo), ankaŭ nena kon[5][7], nena lawa[6]
    • uta (buŝo)
      • ijo uta walo (dentoj)[5], ankaŭ walo uta[6]
      • palisa uta (lango)[6]
    • oko (okulo)
      • linja lili oko (brovo, okulharoj)[6]
    • kute (orelo), ankaŭ nena kute[5][7], lupa kute[6]
    • anpa pi sinpin lawa (mentono)[6]
  • luka (mano, brako)
    • palisa luka (fingro)[6]
  • insa (ventro)
  • noka (piedo, kruro)
    • palisa lili noka (piedfingro)[6]
  • poka (kokso)[5]
  • sinpin (brusto, abdomeno, ventro, vizaĝo)[5][7]
    • linja sinpin (barbo)[6]
    • nena sike meli (mamo)[5][7]
  • monsi (postaĵo)[5][7]
  • selo (haŭto)[5][7]

Troveblas listo en la germanlingva kurso.[5] Ankaŭ ekzistas bildigita kurso en la angla.[7]

Koloroj[redakti | redakti fonton]

Esprimoj por koloroj en Tokipono

La lingvo distingas radikvorte nur 5 kolorojn: „walo“ (blanka; hela), „pimeja“ (nigra; malhela), „loje“ (ruĝa), „laso“ (blua, verda), „jelo“ (flava). Aliajn kolorojn oni povas esprimi per kunmetaj sintagmoj (ne ekzistas kunmetaj vortoj), ekz. "laso jelo" = „flavblua, verda“.[8]

Por nomigi dukoloran aĵon, ni uzas la vortojn „en“ kaj „pi“.

  • „len pi loje en laso“ = „vestaĵo en ruĝa kaj blua“ („loje laso“ signifas „violkolora“!)

Laŭ la oficiala vortaro eblas kombinoj, kiel ekz.:

  • „laso loje“[9], „loje laso“[10] = „purpura“
  • „loje jelo“ = „oranĝa“[11]
  • „loje walo“ = "rozkolora"[12]
  • „pimeja walo“ = „griza“[13]

Por distingi inter "blua" kaj "verda" eblas aldoni priskriban vorton, ekze.:

  • „laso kasi“ = „verda“[14]
  • „laso telo“ = „blua“[15]


Numeraloj[redakti | redakti fonton]

Tokipono havas nur kvin bazajn numeralojn, kiuj ĉiam staras post la koncerna substantivo. Jen:[16]

  • ala "nul, ne-"
  • wan "unu"
  • tu "du"
    • sike tu "du pilkoj"
  • mute "kelkaj, multaj"
    • mi mute "ni, al ni"
  • ale "ĉio, ĉiuj"

Homoj, kiuj volas esprimiĝi pli detale, povas ankaŭ uzi pliajn vortojn, kiel ekz. luka "mano", kiel numeralojn.[17] Krome oni povas uzi kunmetitajn sintagmojn por tio, ekz.

  • tu tu "kvar"
  • luka wan "ses"
  • luka tu "sep"
  • luka luka "dek"
  • luka luka wan "dek unu".

Krome en ĉi tiu skemo mute signifas 20 kaj ale 100. Ekz.

  • mute mute luka "45"
  • ale ale wan "201".

Por formi ordajn numeralojn, la vorto nanpa estas uzata.

  • jan pi nanpa wan "unua persono".
  • meli mi pi nanpa wan li jo e luka suli. "Mia unua amikino havis grandajn manojn."

Novaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Novaj vortoj estas ankoraŭ malmultaj: pan "grajno, grajna produkto (tritiko, rizo, sekalo)" (angle cereal-grain product (wheat, rice, corn)).[2] Por "merkato" aŭ "bazaro" nun povas esti uzata esun, kiu venas el la Akana lingvo, de la vorto edwamu [edʒum] 'sur merkato', el dwa [dʒwa] 'merkato'.

Pliaj novaj vortoj troveblas en la oficiala vortaro Toki Pona Dictionary, sur la paĝoj 22 kaj 24.

Malnoviĝintaj vortoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj vortoj, kiuj aperis en malnovaj tekstoj, nun estas malnoviĝintaj.[18] La vorto iki (nun ona "li, ŝi, ĝi, ili") estis tro simila al alia vorto, nome ike "malbona, malica".

La tri vortoj leko ("bloko, ŝtuparo"), kan ("el", nun poka), kaj pata ("frato, fratino", nun jan sama) estis forigitaj sen nova anstataŭaĵo.

Propraj nomoj kaj alilingvaj pruntaĵoj[redakti | redakti fonton]

Propraj nomoj kaj aliaj alilingvaj pruntaĵoj estas ĉiam adjektivoj, ne memstaraj vortoj. Ekz. "jan Sonja": laŭvorte, "homo Sonja", "ulo Sonja".

Nomoj de eŭropaj landoj en tokipono.


Ortografio[redakti | redakti fonton]

La vortoj de toki pona kun difinoj kaj simboloj en la skripto sitelen pona

Ĉiuj vortoj estas skribataj konsekvence malgrande, eĉ se ili estas je la komenco de frazo. Nur ĉe „neoficialaj vortoj“, kiuj ne ekzistas en la vortostoko de Tokipono, do propraj nomoj de personoj, sed ankaŭ geografiaj kaj fremdlingvaj esprimaj, estas skribataj majuskle. Ankaŭ tiuj ne al la baza vortostoko apartenantaj vortoj estas adaptataj al la sonstrukturo kaj ortografio de Tokipono.[19]

Krome estas sitelen pona („bonaj/simplaj bildoj“) nomata logografia skribsistemo, kiun la inventintino Sonja Lang nomas „hieroglifojn“,[20] kaj sitelen sitelen („bildecaj bildoj“) nomata „nelineara skribsistemo“,[21] kio memorigas pri la Majaa skribo. Krome la lingvo povas esti signata ankaŭ per sistemo nomata toki pona luka „mana Tokipono“.[22]

Frazkonstruo[redakti | redakti fonton]

En Tokipono ekzistas kiel en Esperanto la vortospecoj substantivo, verbo, adjektivo, adverbo, konjunkcio kaj prepozicio. Por tamen teni la vortostokon malgranda, en Tokipono estas aplikataj la sekvaj reguloj:

Tokipono Esperanto
mi suli. Mi estis granda.
Mi estas granda.
Mi estos granda.
Mi estis grava.
Mi estas grava.
Mi estos grava.
  1. Ĉiu vorto havas multajn denotaciojn. Tiel do signifas la vorto „suli“ ne nur „granda“ aŭ „longa“, sed ankaŭ „grava“. La vorta aŭ frazmembra pozicio estas per tio ofte decidiga por la korekta signifo de certa vorto.
  2. Per kombino de pluraj vortoj kromaj esprimoj fariĝas superfluaj. Tiel oni esprimas la esprimon „viktimo“, per tio ke oni kombinas la vortojn „jan“ („homo“) kaj „pakala“ („lezita“) al „jan pakala“. La nombro de vortokombinoj estas tiel nature senlima.
  3. Ne ekzistas genro, kazonumero (kiel kutime en izolaj lingvoj).
  4. Krome ne ekzistas konjugaciodeklinacio.
  5. Ekvivalento por la vorto „esti“ entute mankas, kaj per tio ankaŭ ĉiuj tempoformoj. Frazo povas do priskribi la nuntempon, estintecon aŭ futuron (vidu tabelon).

Simpla frazo konsistas el subjekto kaj verbo aŭ adjektivo, do ekzemple „mi awen.“ = „Mi atendas.“, sed ankaŭ „Ni atendas.“ Por ke tamen ankaŭ pli komplikaj kaj kompleksaj frazoj estu kompreneblaj por la aŭskultanto aŭ leganto, kvar „helpovortoj“ estas enplektataj en la frazojn. Per tio eblas distingi subjektojn, objektojn, malsamajn verbojn aŭ ankaŭ adjektivojn kaj adverbojn unu de la alia:

  1. Pluraj rektaj objektoj: „mi moku e kili e telo.“ = „Mi konsumas fruktojn kaj akvon.“ La „e“ ĉi tie montras, ke „kili“ kaj „telo“ ambaŭ estas rektaj objektoj kaj apartenas al la verbo „moku“.
  2. Pluraj verboj: „waso li lukin li moku.“ = „La birdo rigardas kaj manĝas.“ La „li“ faras ĉe tio klare, ke la du verboj „lukin“ kaj „moku“ rilatas al la sama subjekto „waso“.
  3. Kombino de substantivoj kaj adjektivoj: „jan pi pona lukin.“ = „Bone aspektanta homo.“ Sen la „pi“ la frazo signifus „rigardanta amiko.“, ĉar „jan pona“ signifas „amiko“ kaj „lukin“ ja sekvas kiel adjektivo.
  4. Adverba kunteksto: „tenpo ni la mi lape“ „Nun mi dormas“. Je la fino de la adverba kunteksto devas stari la partiklo „la“. Krome la tuto staras antaŭ la subjekto de la frazo. Kune kun la vorto „ken“ ĝi havas la signifon „eble“, ekz. „ken la jan Lisa li moku e suwi.“ = „Eble Lisa manĝis la dolĉaĵon.“ Antaŭ la partiklo „la“ ankaŭ povas stari tuta frazo. Tiam ĝi havas la signifon „se“, ekz. „mi lape la ali li pona.“ = „Se mi dormas, (tiam) ĉio estas bona.“
    1. Ankaŭ en la demando pri la aĝo aperas la partiklo „la“: „tenpo pi mute seme la sina sike e suno?“ = (laŭvorte: „Kiel ofte vi ĉirkaŭiris la sunon?“) „Kiom aĝa vi estas?“, „Kiom da jaroj vi havas?“ La respondo estas formata laŭ la sekva skemo: „tenpo mute wan[17] la mi sike e suno.“ = (laŭvorte: „20+1=dudek unu fojon mi ĉirkaŭiris la sunon.“) „Mi havas dudek unu jarojn.“

La vortetoj „e“, „la“, „li“ kaj „pi“ ne havas propran signifon. Ili nur evitu, ke ĉe kompleksaj frazoj okazus miskomprenoj. Ĉar tio estas eksterordinara trajto de la planlingvo Tokipono, la uzado de ĉi tiuj kvar „helpovortoj“ komence bezonas iom da alkutimiĝo.

Por la negado estas uzata la partiklo „ala“.

  1. Normale la partiklo „ala“ sekvas la verbon, ekzakte kiel en la Germana la vorto „nicht“. „mi lape ala“ = „Mi ne dormas“.
  2. Ĉe modalaj verboj ĝi sekvas tiun, do kiel en la Germana. „mi wile ala lape.“ = „Mi ne volas dormi.“
  3. Sed ĝi ankaŭ povas esti uzata kiel subjekto aŭ objekto. Tiam ĝi signifas „nenio“, ekz. „ala li jaki“ „Nenio estas malpura.“ Atentu, ke ĝi ne povas esti kombinata kun la vorto „ijo“.
  4. La partiklo „ala“ ankaŭ estas uzata por varianto de demandoj. „sina jo ala jo e tomo?“ = „Ĉu vi havas domon?“ Ĉe tio la verbo estas duobligata. En pozitiva respondo nur la verbo estas ripetata: „jo“, dum ke en negativa respondo la verbo aperas kun la partiklo „ala“: „jo ala“.

Por demandoj kun vera demandovorto estas uzata „seme“. Ĝi povas signifi „kiu“ aŭ „kio“.

  1. Ĝi staras kiel subjekto je la komenco de la frazo. „seme li moku e kili mi?“ = „Kiu manĝis mian frukton?“
  2. Ĝi staras kiel objekto post la partiklo „e“ aŭ post la verbo. „sina lukin e seme?„ = „Kion vi rigardas?“
  3. Post la vorto „lon“ ĝi signifas „kie?“. „pipi lon seme?“ = „Kie estas la skarabo?“
  4. Post la vorto „tan“ ĝi signifas „de kie?“ aŭ „kial?“. „sina moku e suwi tan seme?„ = „Kial vi manĝis la dolĉaĵon?“
  5. Por demandi laŭ persono, la vorto „jan“ staras antaŭ „seme“. La tuto staras kiel subjekto antaŭe. „jan seme moku e suwi?“ = „Kiu manĝas la dolĉaĵon?“ La tuto staras kiel objekto post la verbo. „sina lukin e jan seme?“ = „Kiun vi vidas?“
  6. Post aliaj substantivoj ĝi signifas „kiu?“. „ma seme li pona tawa sina?“ = „Kiujn landojn vi ŝatas?“ „sina kama tan ma seme?“ = „El kiu lando vi venis?“

Parolantaro[redakti | redakti fonton]

Jam de pluraj jaroj ekzistas komunumo de parolantoj (pli precize, ĉefe legantoj kaj skribantoj) en IRC-babilejo kaj retpoŝta listo ĉe Yahoo Groups. Estas dekoj da homoj kiuj povas legi kaj skribi tokipone, sed ne estas certe, kiom el ili povas flue paroli ĝin.

La literaturo de Tokipono aktuale konsistas el proverboj, partoj de religiaj tekstoj, poemoj, kaj kelkaj noveloj. Ekzistas Rusia porinfana animacia filmserio kun lingvo kun kelkaj Tokiponaj vortoj (la neanglaj estas "pakala" kaj "suno").

Renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis en Brno (Ĉehio) tokipona renkontiĝo EToSo (Eŭropa Tokipona Studado, tokipone: kama sona pi toki pona lon ma Elopa).[23] La organizantoj kaj kreintoj de la ideo estis Elena Ĥusanova kaj Václav Zouzalík. Ĝin partoprenis 8 homoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis skajp-konferenco kun Sonja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj ludoj.

Lernado[redakti | redakti fonton]

Por la lernado de Tokipono ekzistas Esperanta lernlibro "toki pona en 76 ilustritaj lecionoj". En 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris la lernolibron en la hispana kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton kaj la organizo E@I eldonis ĝin ĉe la eldonejo Espero.[24]

La retejo Tokipona.info enhavas ĉiujn 76 lecionojn el tiu libro kun aldonaĵoj, kiuj en la libro ne povis esti aldonitaj.

Lingva kodo[redakti | redakti fonton]

Tokipono oficiale havas la lingvan kodon tok (laŭ la normo ISO 639-3) ekde la 20-a de januaro 2022.[25] Estis entute tri proponoj por nova kodo inter 2007 kaj 2021, el kiuj nur la lasta estis sukcesa.

La unua propono por nova kodo en ISO 639-3 estas sendita en majo de 2007 de Markos Kramer, subtenita de Joop Kiefte, Helmut Voigt kaj Marek Blahuš. La propono malakceptiĝis kun komento, ke estis tro frue por povi determini, ĉu Tokipono havos longedaŭran influon al la tutmonda lingvaro aŭ estos fine nur mallongedaŭra kuriozaĵo.[26]

En aŭgusto de 2017 estis nova propono initiatita de Joop Kiefte kaj Chuck Smith (kiu reprezentis Amikumu), kaj sendita de Michael Everson. La propono malakceptiĝis kun komento, ke Tokipono ne plenumis la novajn kriteriojn por "plena" lingvo, ĉar ĝi ne estis uzata en sufiĉe multaj diversaj kampoj, kaj ĝia komunumo ne enhavis parolantojn de ĉiuj aĝoj.[27]

En aŭgusto de 2021 estis tria propono sendita de Spencer van der Meulen reage al mesaĝo de la administra aŭtoritato de ISO 639-3, kiu invitis novan proponon pro ŝanĝo de la normoj rilate al akceptado de kodoj por planlingvoj. La propono ricevis publikan subtenon de pli ol 40 tokiponistoj.[28] Ĉi tiu propono akceptiĝis la 20-an de januaro 2022, kun publika anonco je la 28-a de januaro.[29]

Oficiala rekono en ISO 639-3 estis longedaŭra revo en granda parto de la tokipona komunumo. En la kelkaj jaroj antaŭ akceptiĝo de la kodo estis pluraj projektoj en la tokipona komunumo, kiun oni iniciatis parte por helpi sukcesigi estontan ISO-kodan proponon. Unu tia projekto estas la ĉiumontata revueto lipu tenpo, kiu havas oficiale registritan ISSN-numeron.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

numeroj en Tokipono
0 ala
1 wan
2 tu
3 tu wan
4 tu tu
5 luka
6 luka wan
7 luka tu
8 luka tu wan
9 luka tu tu
10 luka luka

La poemo Ho, mia kor' tradukita al Tokipono, eldonita en Tokipono: La lingvo de bono:

a, pilin mi o tawa wawa ala,
o awen insa a lon sijelo!
tan ni la lawa mi li lawa ala,
a, pilin o!

a, pilin mi o! pali suli ni li
ken ala ken e ni: mi kama jo
e wile suli mi? o tawa lili,
a, pilin o!

La Patro Nia:

mama pi mi mute o,
sina lon sewi kon.
nimi sina li sewi.
ma sina o kama.
jan o pali e wile sina lon sewi kon en lon ma.
o pana e moku pi tenpo suno ni tawa mi mute.
o weka e pali ike mi. sama la mi weka e pali ike pi jan ante.
o lawa ala e mi tawa ike.
o lawa e mi tan ike.
tenpo ali la sina jo e ma e wawa e pona.
ni li nasin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sonja Lang (2014: 124–135). Vidu ankaŭ Toki Pona Dictionary Arkivigite je 2020-03-20 per la retarkivo Wayback Machine por vortolisto, legita la 24-an de marto 2022.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Roberts, Siobhan, "Canadian has people talking about lingo she created", The Globe and Mail, 9-a de Julio 2007. Kontrolita 2012-01-22.
  3. Laŭ Sona Lang: Toki Pona. La langue du bien, paĝoj 17-18, 41
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-12. Alirita 2006-02-19.
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 Kurso pri Tokipono, paĝo 41 germane
  6. 6,00 6,01 6,02 6,03 6,04 6,05 6,06 6,07 6,08 6,09 6,10 Listo en la oficiala paĝaro Arkivigite je 2013-01-13 per Archive.today angle
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 Bildigita kurso pri Tokipono, paĝoj 19-20 angle
  8. Artikolo pri la koloroj en la oficiala paĝo Arkivigite je 2013-07-28 per Archive.today angle
  9. Vortaro, paĝo 261, angle "purple"
  10. Vortaro, paĝo 271, angle "purple"
  11. Vortaro, paĝo 271, angle "orange"
  12. Vortaro, paĝo 271, angle "pink"
  13. Vortaro, paĝo 328, angle "grey".
  14. Vortaro, paĝo 261, angle "green"
  15. Vortaro, paĝo 261, angle "blue"
  16. Listo de bazaj numeraloj sur la oficiala paĝaro Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today angle
  17. 17,0 17,1 Listo de aldonaj numeraloj Arkivigite je 2013-01-13 per Archive.today angle
  18. Listo de malnoviĝintaj vortoj Arkivigite je 2012-05-29 per Archive.today angle
  19. Sonja Lang (2014: 37).
  20. Sonja Lang (2014: 104–111). Vidu ankaŭ Toki Pona Hieroglyphs Arkivigite je 2019-05-12 per la retarkivo Wayback Machine por priskribbo de la sistemo kaj ilo pi sitelen pona Arkivigite je 2022-03-16 per la retarkivo Wayback Machine por konverta programo.
  21. Sonja Lang (2014: 72–78). Kurso troviĝas sur la paĝoj de la inventinto Jonathan Gabel sur jonathangabel.com.
  22. Sonja Lang (2014: 92–103). Vidu ankaŭ Toki Pona Sign Language Arkivigite je 2022-02-18 per la retarkivo Wayback Machine por priskribo de la sistemo.
  23. Renkontiĝoj. tokipona.info. E@I (c2013). Arkivita el la originalo je 2015-10-05. Alirita 2015-11-26.
  24. Pri la libro. tokipona.info. E@I (c2013). Arkivita el la originalo je 2015-10-05. Alirita 2015-11-26.
  25. 639 Identifier Documentation: tok (angle). Alirita 2022-01-31.
  26. Change Request Documentation: 2007-011 (angle). Alirita 2022-01-31.
  27. Change Request Documentation: 2017-035 (angle). Alirita 2022-01-31.
  28. Change Request Documentation: 2021-043 (angle). Alirita 2022-01-31.
  29. 2021 Decisions on Changes Posted (angle). Alirita 2022-01-31.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]