lipu tenpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
lipu tenpo

emblemo

nanpa akesi, la unua numero de lipu tenpo
nanpa akesi, la unua numero de lipu tenpo
revuo
Speco internacia tokiponlingva zino
Periodeco monata

Establodato 2021
Prezo senpaga
ISSN 2752-4639

Retejo liputenpo.org
vdr

lipu tenpo (esperante: "tempa dokumento" aŭ "revuo") estas enreta revuo skribita en Tokipono. Ĝi estas zino, kaj ĝi estas senpaga. La unua numero, nanpa akesi, estas publikigita en 1-a de februaro 2021, kaj novaj numeroj eldoniĝas ĉiumonate. Ĝi enhavas diverstemajn artikolojn kun originalaj ilustraĵoj, kaj ankaŭ poemojn kaj komiksojn.

La revuo estas eldonita laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0.

Logotipo[redakti | redakti fonton]

la logotipo de lipu tenpo

La logotipo de lipu tenpo estas flava kvadrato kun blua kvadrato en la supra dekstra angulo. Flavo kaj bluo estas ankaŭ la koloroj de la logotipo de Tokipono, kaj de la fasonado de la paĝoj en la revuo. La formo de la logotipo estas kombinaĵo de signoj (lipu) kaj (tenpo) en la logograma tokipona skribsistemo sitelen pona.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]