Lingva kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

lingva kodo estas kodo kiu asignas literojn aŭ ciferojn kiel identigilojn aŭ klasigilojn por lingvoj. Tiuj ĉi kodoj povas esti uzataj por organizi kolektojn den biblioteko aŭ prezentojn de datumoj, por elekti la ĝustajn lokalizaĵojn kaj tradukojn en komputado, kaj kiel mallongiga nomo por pli longaj formoj de lingvonomoj.

Malfacilaĵoj de klasifiko[redakti | redakti fonton]

Lingvaj kodoskemoj provas klasifiki la kompleksan mondon de homaj lingvoj, dialektoj kaj lingvovarioj. La plej multaj skemoj faras iujn kompromisojn inter esti ĝenerala kaj esti sufiĉe detala por subteni specifajn dialektojn.

Ekzemple, plej multaj homoj en Centra Ameriko kaj Sudameriko parolas la hispanan. La hispana parolata en Meksiko estos iomete malsama de la hispana parolata en Peruo. Malsamaj regionoj de Meksiko havos iomete malsamajn dialektojn kaj akcentojn de la hispana. Lingvokoda skemo povus grupigi ĉi tiujn ĉiujn kiel "hispana" por elektado de klavararanĝo, plej multajn el ili kiel "hispana" por ĝenerala uzado, aŭ apartigi ĉiun dialekton por permesi regiono-specifajn idiomaĵojn.

Iuj lingvaj kodoskemoj[redakti | redakti fonton]

Inter la uzataj kodoskemoj ekde la komenco de la 21-a jarcento aparte gravas la tri diversgrade specifaj listoj de la normo ISO 639:

Skemo Noto Ekzemplo por la angla Ekzemplo por la hispana
ISO 639-1 Dulitera kodsistemo oficiala ekde 2002 2002, enhavante 136 kodojn. Multaj sistemoj uzas duliterajn ISO 639-1-kodojn kompletigitajn per triliteraj ISO 639-2-kodoj kiam neniu dulitera kodo estas aplikebla.

Vidu: komenco de la lingvolisto 639-1

  • en - angla
  • es – hispana
ISO 639‑2 Trilitera sistemo de 464 kodoj.

Vidu: komenco de la lingvolisto 639-2

  • spa – hispana
ISO 639‑3 Etendaĵo de ISO 639‑2 por kovri ĉiujn konatajn, vivantajn aŭ mortajn, parolajn aŭ skribajn lingvojn en 7 589 enskriboj.

Vidu: komenco de la lingvolisto 639-3

Krome ankoraŭ ekzistas listoj laŭ la

  • bibliographic database "Glottolog" of the world's lesser-known languages de la Max-Planck-Instituto por Evolucia Antropologio en Lepsiko, Germanio, kreita en 2011 kaj evoluigita ĝis 2020
  • Lingva etikedaro de IETF BCP 47, normigita kodaro aŭ etikedaro, kiu estas uzata por identigi homajn lingvojn en la Interreto. La etikeda strukturo estis normigita fare de la normiga organizaĵo IETF ekde 1986. Ĝi por regionoj uzas la regionajn kodojn laŭ normo UN M49 de la Unuiĝintaj Nacioj.