Loĵbano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loĵbano
Mapo
Parolantoj nekonata
Skribo latina alfabeto
Kreinto Logiklingva Grupo (LLG)
Dato 1987
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 jbo
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg

Loĵbano (loĵbane lojban) estas lingvo artefarita por esplori demandojn pri la naturo de lingvo, precipe pri la efiko inter lingvo kaj penso. Loĵbano estas konstruita por subteni la esprimon de klara, logika, unusignifa penso. Fakte, ĝia gramatiko estas tiel logika, ke ĝia oficiala difino ekzistas kiel dosiero por enmetado en la programon yacc (komputila programo normale uzata por kontroli la strukturon de programlingvo). Tamen, la lingvo ne estas por komputiloj sed por efektiva uzo de homoj.

Malsimile al EsperantoInterlingvao, fariĝi internacia helplingvo ne estas la centra celo de Loĵbano. Loĵbanistoj asertas, ke Loĵbano estas pli trafa ol Esperanto kiel pontolingvo aŭ interlingvo por komputiloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La lingvo devenas de la lingvo Loglano, inventita de James Cooke Brown en 1955. Artikolo pri la loglana aperis en la usona scienca gazeto, Scientific American, en junio 1960. Ĉirkaŭ 1982-1984, okazis malkonsentoj inter doktoro BROWN kaj kelkaj loglanistoj - ne unue pri la ecoj de la lingvo, sed pri kiel organizi aferojn en la Loglana Instituto; onidire, envolvitaj estis ankaŭ personaj rilatoj inter ili. La disputoj daŭris, kaj BROWN asertis siajn intelektajn rajtojn pri la lingvo, tiel ke homoj ekster la Instituto ŝajne ne rajtis uzi ĝin.

En 1987, kelkaj loglanistoj gvidataj de Bob Lechevalier forlasis la instituton kaj ekfaris novan lingvon, similan sed sufiĉe malsaman leksike por esti libera je kopirajtaj asertoj. Ili fondis la Logiklingvan Grupon (LLG), kiu nun estras la disvolvigon de la lingvo Loĵbano.

Unue nur la formoj de la radikoj malsamis inter Loglano kaj Loĵbano; iom post iom la du asocioj evoluigis la gramatikon de siaj lingvoj en malsamaj direktoj.

Parolantaro[redakti | redakti fonton]

Kelkdek nun povas flue legi Loĵbanon, sed malpli ol dek loĵbanistoj povas flue paroli ĝin. Ĉirkaŭ 25% el loĵbanistoj regas Esperanton, kaj eble 90% regas la anglan[mankas fonto], sed okazas klopodoj disvastigi la lingvon al alilingvanoj; estas kelkaj aktivaj lernantoj ruslingvaj kaj almenaŭ unu franclingva, kiuj ne regas la anglan.

Teorie, la lingvo estas simpla, sed praktike ĝi estas tro stranga por ke homoj facile lernu ĝin, ĉar logikeco kaj simpleco ne samas. Eksperimentado pri Loglano kaj Loĵbano montris, ke homa menso verŝajne ŝatas logikecon, sed ne vere uzas ĝin en lingvo.

Loĵbano ne estas la sola lingvo logika. Inter aliaj, ekzistas: AllNoun, Ceqli, CycL, guaspi, Liva, Malat kaj Voksigid.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Elparolo kaj literumo[redakti | redakti fonton]

Loĵbano notiĝas per signaro, en kiu literoj kaj sonoj sin respondas unuope. Ĝi uzas latinidajn literojn krom h q w. En la sekva listo prononcindikoj estas laŭ la internacia fonetika alfabeto):

' , . a [a], b [b], c [ʃ], d [d], e [e], f [f], g [g], i [i], j [ʒ], k [k], l [l], m [m], n [n], o [o], p [p], r [r], s [s], t [t], u [u], v [v], x [x], y [ə], z [z]

Interpunkcio:

  • Oni interspacigas vortojn, kvankam ilia konstruo sufiĉe indikas iliajn komencojn kaj finojn.
  • Komo servas kiel disigilo de silaboj. l r m n povas esti silabaj, kaj per komo oni notas tion jene: "kar,l" "miri,m" "el,n" "brt".
  • Punkto indikas paŭzon.
  • Apostrofo markas ke vokaloj aparte elparoliĝas, eventuale per tre milda [h]: "i'a" [iha].

Sen apostrofo vokalgrupoj diftongiĝas:

  • i en unua loko iĝas [j]: ia [ja], ie [je], ii [ji], io [jo], iu [ju], iy [jə]
  • i en lasta loko iĝas [j]: ai [aj], ei [ej], oi [oj]
  • u en unua loko iĝas [w]: ua [wa], ue [we], ui [wi], uo [wo], uu [wu], uy [wə]
  • u en lasta loko iĝas [w]: au [aw]

Akcento trafas la antaŭlastan silabon. La ŝvao (nestreĉita vokalo notata per y) ne enkalkuliĝas en silabnombro. En fremdaj nomoj, oni indikas alilokan akcenton per majuskligo de la akcentata silabo. Krom en tiu uzo majuskloj ne aperas. Frazmelodio estas superflua: ekkrio, demando, sentoj de la parolanto havas vortajn esprimilojn, tiel ke oni povas sciigi ekzemple grandegan malkontenton per voĉo tute trankvila.

Ekzemploj: "creka" ['ʃreka], "lalxu" ['lalxu]

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Loĵbano imitas predikatan logikon, prefere ol la sintaksojn de konataj lingvoj. Ĝi kutime ne prezentas siajn nociojn sub la terminoj de homlingva gramatiko aŭ de logiko sed per propre loĵbanaj terminoj: bridi (gramatike plimalpli: frazo, logike plimalpli: predikato), selbri (respektive verbo, predikatnomo), sumti (respektive komplemento, argumento)... por faciligi la komprenon, la sekva skizo prefere uzos gramatikajn vortojn, eĉ se ili ne plene fidelas al la loĵbanaj nocioj.

Funkcioj de "verboj" (selbri)[redakti | redakti fonton]

Lingvoj varie uzas verbojn, o-vortojn kaj aliajn:

  1. Petro batas Paŭlon.
  2. Petro estas la patro de Paŭlo.

Loĵbano rigardas tiujn esprimojn samaj: ĝi uzas verbojn similajn al "bati" kaj "esti-la-patro-de", kvazaŭ oni dirus "petro batas paŭlon" kaj "petro patras paŭlon".

Plie, lingvoj diverse markas la komplementojn de verboj. En la sekva esperanta ekzemplo la unua komplemento (subjekto) havas nulan markon, la dua (objekto) havas "-n" finaĵon, kaj la tria havas rolvorteton "al":

  1. Mi diras tion al vi.

Loĵbano ne markas komplementojn per signifaj vortetoj; ĝi antaŭdifinas iliajn lokojn en la priskriboj de sia vortaro. Ekzemple tavla estas difinita kiel "paroli" kun jenaj komplementoj "x1 parolas (al) x2 (pri) x3 (en lingvo) x4". Sekve en:

  1. mi tavla do zo'e zo'e
  2. mi tavla do
  3. mi do tavla
  4. mi cu tavla do

la unua ekzemplo tekstas laŭvorte: "mi parolas vi io io" kun la unua "io" kiel priparolata temo, kaj la dua kiel uzata lingvo. Finaj nedifinitaj komplementoj estas ellaseblaj, do samsencas la dua ekzemplo: "mi parolas vi". Se la komplementoj restas en la ĝusta ordo, ili povas lokiĝi antaŭ la verbo, do ankaŭ la tria ekzemplo estas samsignifa: "mi vi parolas". Kaj oni povas marki la limon inter antaŭkomplementoj kaj verbo, precipe okaze de malklareco, per la vorteto cu, do la kvara ekzemplo same estas "mi (verbo:) parolas vi".

Kiam oni volas renversi la ordon de komplementoj, gramatikaj vortetoj helpas. Ankaŭ ĉi tiuj vortetoj ne markas unuope la komplementojn, sed la verbon:

  1. mi tavla do ti
  2. do se tavla mi ti

El "mi parolas (al) vi (pri) ĉi tio" oni faras per se "(al) vi parolas mi (pri) ĉi tio". La vorteto se atentigas, ke oni interŝanĝis la lokojn de la unua kaj dua komplementoj. Simile ekzistas vortetoj te, ve kaj xe por alŝovi trian, kvaran, aŭ kvinan komplementojn al la unua loko.

Funkcioj de "substantivoj" (sumti)[redakti | redakti fonton]

Per "le ... ku" (ku estas ellasebla) oni povas ŝanĝi verbon al komplemento, do al ia substantiv-rola vorto:

  1. le tavla ku
  2. mi tavla do le tavla

respektive: "parolanto", "mi parolas (al) vi (pri) parolanto".

La samaj vortetoj, kiuj interŝanĝas rolojn ĉirkaŭ verbo, ankaŭ povas precizigi, kiarola nomo estas celata: le tavla estas la parolanto, kaj le se tavla estas la alparolato.

Funkcioj de gramatikaj vortetoj (cmavo)[redakti | redakti fonton]

Loĵbano ne ebligas nur logikformajn priskribojn kaj konstatojn. Ĝi provizas sin per vortetoj utilaj en homa komunikado. Iuj vortetoj ebligas dialogojn:

  • alparolaj vortetoj: doi "he! (mi alparolas vin)", coi "bonan tagon"...
  • ordona vorteto anstataŭanta la normalan pronomon: do tavla "vi parolas", ko tavla "parolu"
  • demandaj vortetoj:
    • ma por demandi pri iu komplemento: ma tavla do "kiu parolas al vi?"
    • mo por demandi pri verbo: do mo "vi estas/faras kio(n)?"
    • xu por demandi ĉu jes aŭ ne: xu do tavla mi "ĉu vi parolas al mi?"

Aliaj vortetoj nuancigas la rilaton de la diranto al la diraĵo:

  • sentaj vortetoj: .ie mi klama "konsente mi iras", .ei mi klama "laŭdeve mi iras", mi klama .ui "feliĉe mi iras"...
  • vidpunktaj vortetoj: za'a "mi vidas, ke...", pe'i "mi kredas, ke", ru'a "mi supozas, mi postulatas ke..."...

Ankaŭ tempaj kaj spacaj indikoj estas vortetoj, kiujn oni povas almeti tuj antaŭ la verbon:

  1. la djan. klama le zarci
  2. la djan. pu klama le zarci
  3. la djan. ca klama le zarci

respektive: "johano iras (iam ajn) al vendejo", "johano iris al vendejo", "johano iras (nun) al vendejo".

  1. do vu vecnu zo'e

"vi tie for vendas ion".

Tiuj indikiloj povas funkcii kun substantivoj:

  1. le pu bajra ca tavla

"la eks-kuristo parolas".

Ekzemplaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Patro Nia en Loĵbano:

doi cevrirni .iu noi zvati le do cevzda do'u
fu'e .aicai .e'ecai lo do cmene ru'i censa
.i le do nobli turni be la ter. ku se cfari
.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda .e .a'o la ter.
(.i do nobli turni vi'e le cevzda .ebazake .a'o la ter.)
(.i loi do se djica ba snada mulno vi'e le cevzda .e .a'o la ter.)
.i fu'e .e'o ko dunda ca le cabdei le ri nanba mi'a
.i ko fraxu mi loi ri zu'o palci
.ijo mi fraxu roda poi pacyzu'e xrani mi
.i ko lidne mi fa'anai loi pacyxlu
.i ko sepri'a mi loi palci

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

La ĉiujara kongreso de la Logiklingva Grupo, nomata LogFest, okazas en Fairfield, Virginio, Usono somermeze. Ordinare la kunveno sekvas fidele parlamentan ordon. Ĉeestis kongresanoj dum la pasintaj jaroj:

  • 2002: 16
  • 2001: 16
  • 2000: 19
  • 1999: 11
  • 1998: 8
  • 1997: 9
  • 1996: 9
  • 1995: 8
  • 1994: 13
  • 1993: 11
  • 1992: 9
  • 1991: 13
  • 1990: 14
  • 1989: 13

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Cowan, John Woldemar The complete Lojban language Fairfax, Virginia: Logical Language Group, 1997 (608 p.) ISBN 0-9660283-0-9

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Diskutlistoj[redakti | redakti fonton]

  • lojban - angle kaj loĵbane, komencantoj bonvenataj
  • jbosnu - loĵbane
  • lojban-java - Java-programado, nuntempe tre silenta