Signolingvo
El Vikipedio
Signolingvo aŭ gestlingvo estas lingvo kiu uzas la manojn por komuniki, anstataŭ sonojn. Ili diversajn manajn formojn, orientiĝojn kaj movojn, ne nur de la manoj sed ankaŭ de la brakoj kaj korpo, en kombino kun buŝaj formoj kaj vizaĝaj ŝanĝoj por permesi al la uzanto esprimiĝi.
Signaj lingvoj evoluiĝas kutime inter gesurduloj, sed ilin uzas ankaŭ interpretistoj, kaj la amikoj kaj familioj de surduloj, ne nur surduloj mem.
[redakti] Diverseco de signolingvoj
Oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo ĉar ĉiu lando, foje ankaŭ regionoj, havas propran signolingvon. Entute estas nuntempe 114 signolingvoj en la mondo. Signolingvoj en apudaj landoj estas ofte tute malsimilaj, eĉ kiam tiuj landoj havas komunan parolan lingvon; la signolingvoj en Britio kaj Irlando estas unu ekzemplo. Male, finna signolingvo originis el la sveda signolingvo, kvankam la finna ne rilatas al la sveda. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas svedojn ol parolantaj finnoj komprenas svedojn.
Komunikado inter homoj kiuj uzas malsamajn signolingvojn estas kutime pli facila ol inter homoj kiuj ne havas komunan parolan lingvon. Ekzistas tamen du projektaj internaciaj signolingvoj, Gestuno, kiu estas ankaŭ nomata Internacia Signolingvo kaj Signuno, kies prilaborado oni komencis je la jaro 1991. Ambaŭ ĝis nun ne estas multe uzataj. Tamen ekde la jaro 1977, la intercia signolingvo kutime havas interpretistojn en internaciaj renkontiĝoj por surduloj.
- Brita signolingvo
- Brazila signolingvo
- Finna signolingvo
- Franca signolingvo
- Hispana signolingvo
- Irlanda signolingvo
- Japana signolingvo
- Kataluna signolingvo
- Kebekia signolingvo
- Nederlanda signolingvo
- Nikaragva signolingvo
- Portugala signolingvo
- Sveda signolingvo
- Taja signolingvo
- Turka signolingvo
- Valencia signolingvo
- Usona signolingvo

