Novzelanda signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novzelanda signolingvo

angle New Zealand Sign Language (NZSL)
maorie Te Reo Rotarota
signolingvo • lingvo • moderna lingvo
BANZSL
Parolata en Nov-Zelando
Parolantoj 20 200
Signantoj ĉ. 24 000
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-NZ
  ISO 639-3 nzs
  Glottolog newz1236
Angla nomo New Zealand Sign Language
Franca nomo langue des signes néo-zélandaise
vdr

La novzelanda signolingvo (angle New Zealand Sign Language, NZSL, maorie Te Reo Rotarota) estas signolingvo uzata en Nov-Zelando. Temas pri la unua aŭ preferata lingvo de proksimume 24 000 surdaj homoj en Nov-Zelando. La lingvo utiligas spacon kaj engaĝas movojn kaj aranĝojn de la manoj, korpo, vizaĝo, kaj kapo. Multaj miloj da homoj kiuj estas ne surdaj ankaŭ uzas NZSL, kiel parencoj de surdaj homoj, signolingvaj interpretistoj kaj tiuj, kiuj havas alian kontakton kun la novzelanda surda komunumo.

Kiel la signolingvo uzata en Aŭstralio, Auslan, ĝi evoluis el la brita signolingvo de la 19-a jarcento, kaj retenas la saman manlibran alfabeton, gramatikon, kaj similan vortprovizon. BSL, Auslan kaj NZSL kune povas nomiĝi BANZSL.