Nederlanda signolingvo
El Vikipedio
| Nederlanda signolingvo | |
| ?? (nederlande NGT) |
|
| Parolata en | Nederlando |
| Signantoj | Proksimume 20 000 |
| Lingvaj kodoj | |
|---|---|
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | sgn-NL |
| ISO 639-3 | dse |
La Nederlanda signolingvo (nederlande: Nederlandse gebarentaal (NGT)) estas signolingvo kiu estas uzata en Nederlando por la komunikado inter surduloj kaj inter surduloj kaj nesurduloj.
Historio de la nederlanda signolingvo [redakti]
Antaŭ la normigo de la signoj (gestoj) en Nederlando oni uzis proprajn regionajn variantojn. Aŭ la uzado de signoj estis, kiel en Groningen, senkuraĝigita por akiri pli bonan memregadon de la surduloj. Dum la periodo 1900 ĝis 1980 la uzado de signoj en la instruado estis malpermesata (kiel sekvo de konvencio de Milano el 1875). Tamen surduloj inter si uzis signojn kaj tial ekestis kvin signo"dialektoj" en kaj ĉirkaŭ la surduloinstitutoj en la regionoj Groningen, Roterdamo, Amsterdamo, Voorburg kaj Sint-Michielsgestel.
Nuntempe ĉ. 5000 signoj estas normigitaj.