Kotava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kotava (Kotava)
konstruita lingvoInternacia planlingvo
Parolata en Francio, Afriko, Kanado, Hispanio, Polinesio ktp.
Denaskaj parolantoj 0
Fremdlingvo / dua lingvo por 40-50
Skribo latina alfabeto
Reguligita de Kotava Avaneda
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 avk
  Glottolog kota1280
Angla nomo Kotava
Franca nomo kotava
Vikipedio
vdr

Kotava estas helplingvo kreita en 1978, kun reformoj en 1988, 1993, kaj 2008 de Staren Fetcey. Ĝi estas apriora lingvo kaj uzas 24 literojn de latina alfabeto. Oni diras ke 40 homoj tra la mondo komprenas la lingvon, ĉefe en landoj kie oni parolas la francan. La kreinto ne vaste publikigis la lingvon ĝis 2005.[1]

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Kotava havas kvin vokalojn kaj tri duonvokalojn. La akcentita silabo estas la antaŭlasta, se la vorto finiĝas per vokalo, kaj la lasta silabo, se la vorto finiĝas per konsonanto.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

dulipa Lipo-
denta
Alveola Post-
alveola
Palata Vela
Plozivaj p b   t d     k g
Nazaj   m     n      
Vibraj       ɾ      
Frikativaj   f v s z ʃ ʒ   x  
Lateraj       l      
Alproksimigaj           j  

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭaj Malantaŭaj
Ferma i u
Meza e o
Malferma a

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

La artikoloj, adjektivoj ktp. akordas kun la substantivoj; ne laŭ genro, sed simple kopiante la saman fin-vokalon.[2] Substantivoj ne devige fleksias laŭ nombro, sed povas preni certain modifilojn por nombro se specifa numerala vorto mankas en la frazo. Plejofte, kiel en Tokipono, propraj nomoj ne aperas sen apuda klasifika substantivo.

Personpronomoj[redakti | redakti fonton]

  • jin - mi
  • rin - vi (singulara formo)
  • in - li/ŝi/ĝi
  • min - ni (inkluziva formo)
  • win - vi (plurala formo)
  • sin - ili/oni
  • cin - ni (neinkluziva formo)

Refleksiva pronomo en Kotava estas int kaj ĝi ne akordas laŭ nombro aŭ persono.

  • (jin) va int tcaté -- mi lavas min
  • (sin) va int tcated -- ili lavas sin

Verbaj finaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (jin) wí - mi vidas
  • (rin) wil -- vi vidas
  • (in) wir -- li/ŝi vidas
  • (min) wit -- ni vidas
  • (win) wic -- vi vidas
  • (sin) wid -- ili/oni vidas
  • (cin) wiv -- ni vidas

Ĉar verboj en Kotava havas personajn finaĵojn oni povas ellasi la personpronomojn.

Kazoj[redakti | redakti fonton]

En Kotava por eksprimi kazojn oni ĉefe uzas partikulojn.

Akuzativo[redakti | redakti fonton]

La akuzativa kazo formiĝas per la partikulo va

  • (min) va welfa wit - ni vidas oceanon

Genitivo[redakti | redakti fonton]

La genetiva kazo formiĝas per la partikulo ke

  • mona ke Boris - domo de Boriso
  • neva ke Sam - libro de Semo

Dativo[redakti | redakti fonton]

Por formi la dativan kazon oni uzas la partikulon pu

  • (rin) va neva pu jin zilil -- Vi donas al mi libron.

Instrumentalo[redakti | redakti fonton]

En Kotava estas du formoj de instrumentala kazo, la unua formo kvalifikas la instrumenton per kiu fariĝas la ago:

  • (in) kan ogalt suter -- li skribas per krajono.

Kaj la dua formo kvalifikas la aganton kiu faras la agon:

  • neva belina gan jin -- la libro kiun mi legas

Ekzemplo de teksto en Kotava[redakti | redakti fonton]

La eta princo (Antoine de Saint-Exupéry). Ĉapitro 6 ( [3])

Ax ! sersikam, jin va rinafa kexafa blira abicabicon baton al vangrupé. Wetce deasera va zijnuca ke titawaltara rin abrotcion anton diyil. Jin va bata warzafa pinta, gazdon bak balemeaf viel al kosmá, viele rin pu jin ve kaliyil :

- Va titawaltara albanhá. Lanit ta da va titawaltara wit…

- Vexe min goket…

- Va tokcoba goket ?

- Goket da awalt titawer.

Rin taneon nuvelayal gevapan aze va int ve kipegayal. Ise pu jin kaliyil :

- Ware folí da deneon tí !

Keskeon. Viele tir miafiz koe Amerika, awalt, kottan sogruper, vane Franca sotitawer. Ede ko Franca tanveraston co-rolapí, va titawaltara co-rotcoké. Volfikunton Franca tir sumersafa. Vexe, moe rinafa lipinafa winta, va rova abicboron rodivimpayal. Ise va nom disukeyel kotviele djumeyel…

- Konviele, va awalt balem-san-baroyon titawes jin al wí !

Aze moimon rin loplekuyul :

- Grupel… viele kontan tir likexaf, va titawaltara albar…

- Bak viel ke balem-san-baraca kle ligabentaf tiyil ? Vexe sersikam me ve dulzeyer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]