Konsonanto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En fonetiko konsonanto estas sono, kiu estas karakterizita per fermo aŭ baro de la aerfluo. Kontraste al vokaloj, konsonantoj ne formas silabojn.


Enhavo

[redakti] Pulmaj konsonantoj

La pulmaj konsonantoj estas konsonantoj kies produktada aero venas el la pulmoj.

[redakti] Voĉlokoj

Por ke konsonanta sono estu produktita, unu el tiuj moveblaj organoj devas esti movita al unu el la malmoveblaj organoj. Kavoj povas ankaŭ produkti sonon.

[redakti] Moveblaj organoj

[redakti] Malmoveblaj

[redakti] Kavoj

[redakti] Ordigo de la konsonantoj

Por produkti sonon 2 el supre menciitaj organoj devas kune agi. Ĉiu movebla organo povas agi kun fina nombro da organoj. Jen ĉiuj eblecoj kiuj jam estis trovitaj en la homaj lingvoj:

  1. dulipa konsonanto: la du lipoj tuŝiĝas.
    • en esperanto: b [b], p [p]
  2. lipodenta konsonanto: supraj dentoj kaj suba lipo tuŝiĝas
    • en esperanto: f [f], v [v]
  3. pintodenta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  4. pintodulipa konsonanto: la pinto de la lango estas premita inter la du lipoj
  5. denta konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  6. dorsodenta konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la suprajn dentojn
  7. alveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la alveolojn
    • en esperanto: t [t], d [d], s [s], z [z], c [ʦ], dz [ʣ], r [r], l [l]
  8. dorsoalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la alveolojn,
  9. postalveola konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la postalveolojn
    • en esperanto: [ŝ], [ĵ], [ĉ], [ĝ]
  10. dorsopostalveola konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la postalveolojn
  11. retrofleksa konsonanto: la pinto de la lango tuŝas la palaton (la lango estas retrofleksita en la buŝo)
  12. palata konsonanto: la dorso de la lango tuŝas la palaton
    • en esperanto: j [j]
  13. vela konsonanto: la radiko de la lango tuŝas la velon
    • en esperanto: k [k], g [g], ĥ [x]
  14. uvula konsonanto: la radiko de la lango kaj la uvulo tuŝiĝas
  15. faringa konsonanto: la faringo obstrukciĝas
  16. epiglota konsonanto: la epigloto obstrukciĝas
  17. glota konsonanto: la gloto obstrukciĝas
    • en esperanto: h [h]

[redakti] Voĉmanieroj

(Eble alvenos la artikolero)

[redakti] Nepulmaj sonoj

(Eble alvenos la artikolero)

[redakti] Klakoj

(Eble alvenos la artikolero)

[redakti] Voĉaj injektivoj

(Eble alvenos la artikolero)

[redakti] Glotigitaj plozivoj

(Eble alvenos la artikolero)




Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj