Gloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gloto estas la interspaco inter la voĉkordoj (voĉlipoj) en la laringo. Ĝia longeco estas tipe 20 mm ĉe viroj, 15 mm ĉe virinoj kaj 5 mm ĉe beboj. Ĝi estas plej vaste malferma dum enspirado. Ĝi fermiĝas kaj malfermiĝas reflekse dum tusado. Ĝi fermiĝas kiam nutraĵo minacas eniri la traĥeon kaj por stabiligi la diafragmon kiam oni aktivigas la ventrajn muskolojn.

Dum parolado, la vasteco de la gloto varias. Fermita ĝi estas dum la produktado de glota plozivo kaj ejektivaj konsonantoj. Kiam la interna tensio de la voĉlipoj, ilia adukcia stato kaj la premdiferenco aŭ aerfluo tra la gloto ĝuste kombiniĝas, estiĝas vibrado de la voĉlipoj. Tiam la vasteco de la gloto oscilas inter maksimumo kaj minimumo.

En normala brustvoĉo, la gloto plene fermiĝas dum fazo de la vibra ciklo.

En lika voĉo, kiu estas pli kutima ĉe virinoj ol ĉe viroj kaj uzata por esprimi elkorajn sentojn, kaj ankaŭ en falseta voĉo, la gloto ne plene fermiĝas dum vibra ciklo.

Dum flustrado, la gloto tipe estas plejparte fermata (en sia antaŭa parto), sed restas malferna triangulo inter la aritenoidaj kartilagoj kiuj konsistigas la malantaŭan fikspunkton de la voĉlipoj kaj voĉkordoj.

Dum la fortena fazo de senvoĉaj konsonantoj, la voĉlipoj estas abdukciataj kaj streĉigataj. Tiu streĉigo ankaŭ kaŭzas ioman altigon de la voĉfrekvenco (tonalteco) en sekva vokalo. La glota malfermo estas pli vasta dum la fortena fazo de aspiraciaj plozivoj ol ĉe plozivoj ellasataj sen aspiracio.