Sindara lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sindara lingvo (Sindarin)
Parolata en Mez-Tero
Skribo Cirth kaj tengvaro
Kreinto J. R. R. Tolkien
Lingvistika klasifiko
arta lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 art
  ISO 639-3 sjn
v  d  r
Information icon.svg
A Elbereth Gilthoniel, poemo en la sindara lingvo verkita de J. R. R. Tolkien kaj skribita per tengvaro.

La sindara lingvo aŭ Sindarino estas unu el la artaj lingvoj verkitaj de J. R. R. Tolkien uzita en sia fikcia mondo, Arda. En siaj rakontoj, ĝi estas la plej parolata elfa lingvo en la orienta parto de Mez-Tero dum la Tria Aĝo (dum okazas „La Mastro de l' Ringoj“). Ĝi estas unu el la lingvoj parolataj de la grez-elfoj kaj la unua lingvo de la sindaraj elfoj de Beleriando. Ĉi tiuj estis la elfoj de la tria klano, ofte nomitaj „teleri“, kiuj restis en Beleriando post la Granda Vojaĝo. La lingvo de la elfoj kiuj forlasis Mez-Teron restis samaj, dum la lingvo de la elfoj kiuj restis tie ŝanĝiĝis tra la tempo.

Kiam la kvenja-parolantaj noldoroj revenis Mez-Teron, ili adoptis la sindaran lingvon por trankviligi al Elu Thingol, la reĝo de la sindaroj. La kvenja-lingvo kaj la sindara lingvo estis iam rilataj kaj havas kelkajn komunajn vortojn sed tre malsaman gramatikon. Dum la Dua Aĝo, multaj homoj de la insulo Numenoro povis flue paroli la sindaran kaj iliaj idoj, la dunedainoj de Gondoro kaj Arnoro, daŭris parolante ĝin dum la Tria Aĝo.

En ĉi tiu fikcia mondo, unue, antaŭ la reveno de la noldoroj al Mez-Tero, Sindarino estis skribita per cirth runoj, elfa aboco de Beleriando. Poste, tengvaro estis uzita.