Johann Martin Schleyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Johann Martin Schleyer
Martin schleyer.png

Johann Martin SCHLEYER ([ˈjoːhan ˈmaʁtiːn ˈʃlaɪɐ]; Esperantigite Johan Martin Ŝlejer) (naskiĝis la 18-an de julio 1831 en Oberlauda, mortis la 16-an de aŭgusto 1912 en Konstanco) estis germana rom-katolika pastro, kreinto de la lingvo Volapuko (Volapük). Lia baptonomo estis nur Martin Schleyer, la unuan nomon "Johann", fakte la nomo de sia baptopatro, li aldonis neoficiale.

Post sia ordinado en 1856, Schleyer laboris kiel pastro en pluraj parokoj. En la periodo de Kulturkampf (konflikto inter Ŝtato kaj Eklezio), li estis arestita kaj pasigis kvar monatojn en la fortreso de Rastatt pro predika eldiro kontraŭ socialismo kiel paroĥestro de Krumbach. Poste li laboris en paroĥo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Litzelstetten (apud la Konstanca Lago) (1875-1885), kie li ekhavis la ideon krei lingvon por faciligi la rilatojn inter la popoloj: Volapuko. Li poste diris, ke Dio mem gvidis lin dum tiu laboro.

Fakte, antaŭ Volapuko, li provis fari pli fruan helplingvon, kiun li nomis Dolmetsch-Sprache (interpretlingvo). La unua ideo de Schleyer tial estis krei skriban lingvon (do pazigrafion), kiu ekzistu el la ĉefaj lingvoj eŭropaj; germana, angla, itala, hispana kaj rusa. Tial li en 1878 kreis universalan alfabeton, taŭgan por transskribo de ĉiuj sonoj en ĉiuj lingvoj. Pri tiu alfa­beto li opiniis, ke por la kristana Eŭropo unu alfabeto estas same bezona, kiel unu religio. Lia alfabeto havis sufice grandan sukceson, kaj pro tio li opiniis, ke li estas vokita por krei universalan ling­von por la homaro. Sed li forlasis la ideon pri lingvo konsistanta el la ĉefaj eŭropaj lingvoj. Li volis fari tute artefaritan lingvon kun abso­lute regula gramatiko. La sistemo de Volapuko enhavas en si la teori­ojn de antaŭaj projektoj, ĝi havas ecojn de sekreta lingvo, de kodo, de pazigrafio kaj de artefarita lingvo parola.

Schleyer estis fame konata pro sia bona scio de lingvoj. Li verkis poemojn en sep lingvoj kaj prozaĵojn en 25 lingvojn.

Schleyer estis ankaŭ eldonisto de revuo Sionsharfe (Ciona Harpo, Revuo por katolika poezio.). En 1885 li emeritiĝis pro malsano. En 1894 Papo Leono la 13-a igis lin papa prelato. Schleyer mortis en 1912 en Konstanco.

Hodiaŭ estas legeble ĉe la pastra domo en Litzelstetten sur memora tabulo Menade bal – püki bal ("Al unu homaro – unu lingvon"). Krom en Litzelstetten, estas memortabuloj ankaŭ en Konstanco kaj en Oberlauda, lia naskiĝloko. En la proksima urbeto Lauda ekzistas lernejo, kiu havas lian nomon, nome: Martin-Schleyer-Gymnasium Lauda-Königshofen.

En somero 2001 fondiĝis Internacia Komitato por la beatigo de prelato Schleyer (adreso: Prälat-Schleyer-Komitee, La Saousse, FR-84340 Malaucène, schleyer-komitee@aol.com).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Schleyer, Johann Martin Volapük die Weltsprache - Entwurf einer Universalsprache... Sigmaringen: 1880 (136 p.) Hildesheim and New York: Olms, 1982 (reprint) reprint ISBN 3-487-07278-5

Schleyer, Johann M + Seret, W. A. [tradukisto] Grammar with vocabularies of Volapük (the language of the world) for all speakers of the English language. London, 1887 (420 p.) PM 8953.S35

Schleyer, Johann Martin Grosses Woerterbuch der Weltsprache - Vödasbuk Volapüka Konstanz.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Johann Martin Schleyer » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»