August Kerckhoffs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

August KERCKHOFFS ([aʊ̯ˈɡʊstə ], esperantigite Aŭgusto Kerkhoffs) n. la 19-an de januaro 1835 en Nuth (Nederlando); m. en 1903 en Parizo), profesoro de Supera Lernejo de Komerco, estis la ĉefa volapukisto en Francio kaj ricevis la titolon dilekel de volapukistaro. Li per bone skribitaj lernolibro kaj vortaro de Volapük multe kontribuis al ĝia disvastigo. Sed li mem multe pli substrekadis la praktikan valoron de la internacia lingvo (laŭeble uzebla por komercaj celoj) ol abstraktan riĉecon de lingvoformoj. Li klopodis, ke la lingvo estu pli simpla kaj natura, t. e. pli simila al eŭropaj etnolingvoj kaj tiusence li faris kelkajn lingvoŝanĝojn (ekzemple enkondukis analitikan fleksion kaj firman vortordon). Tio kaŭzis konflikton kun Johann Martin Schleyer, opinianta la lingvon sia propraĵo kaj rezervante nur al si mem ĝian ŝanĝeblon.

Kerkhoffs.jpg

Kerckhoffs estis la unua prezidanto de la akademio de volapuko, Kadem Volapüka (1887-1891), kaj dum sia prezidanteco li postulis reformojn. Fine li proponis sian propran projekton Nuvo-Volapük.

Antaŭ lerni Volapukon, Kerckhoffs estis lingvisto, studante ĉefe la kriptografion, kaj verkis en 1883 "La cryptographie militaire", unu el la plej famaj verkoj pri la afero. Estas principo kun lia nomo kiu estas uzata en komputiko: "algoritmo kriptografia vere sekura devas resti tiel ankaŭ post publikiĝo".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kerckhoffs, Auguste Cours complet de Volapük Paris: 1886 (144 p.) PM 8953.K39

Kerckhoffs, A. & Harrison, I. H. International commercial language. Complete course of Volapük… Paris: Hachette, 1888 (177 p.)

Kirchhoff, Alfred Volapük. Hilfsbuch zum schnellen und leichten Erlernen… Halle: Waisenhaus, 1887 (48 p.)

Kirchhoff, Alfred Volapük, or Universal language: a short grammatical course London: S. Sonnenschein, 1888 (47 p.) 408.915 K632