Ebbe Vilborg
El Vikipedio
Ebbe VILBORG (naskiĝis 14-an de februaro 1926) estas sveda filologo pri klasikaj lingvoj, emerita docento pri antikva greka (helena) lingvo en la universitato de Gotenburgo, esperantisto (ekde 1940), leksikografo, terminologo, interlingvisto kaj honora membro de UEA.
Vilborg en 1955 doktoriĝis pri "Konstituo de nova tekstversio de la Helena romanverkisto Akilo Tacio". En 1956 li fariĝis docento, poste specialisto pri la Micena dialekto de la Helena lingvo kaj verkis «A Tentative Grammar of Mycenaean Greek».
Li eklernis Esperanton en 1940 kaj estas membro de UEA de 1945, delegito dum duona jarcento. Membro de la Akademio de Esperanto (1962-71). De 1967 ĝis 1976 li eldonis la interlingvistikan esperantologian cirkuleron Fokuso. Krom multaj prilingvaj artikoloj, precipe pri gramatikaj kaj terminologiaj temoj, li aŭtoris la poŝvortaron Lilla Esperanto-ordboken (1958, 1988), Esperanto - moderna lingvo (kun Vilho Setälä kaj Carl Strøp-Bowitz, 1965), La participa problemo en la Akademio (1973), Supplement till Svensk-esperantisk ordbok (1975), la grandan vortaron Ordbok svensk-esperanto kun 50 000 kapvortoj (1992), kiu estas ankaŭ rete serĉebla, kaj verkon fundamentan en la kampo de la Esperanta etimologio, Etimologia vortaro de Esperanto (1989-2001, kvin volumoj), por kiu li ricevis la OSIEK-premion en 1992.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Libroj de kaj pri Ebbe Vilborg en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Artikoloj de kaj pri Ebbe Vilborg en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Biografieto en Terminoteko 4a jaro, 2/1994 (n-ro 10), p. 20-21.

