Etimologia vortaro de Esperanto

El Vikipedio
(Alidirektita el Etimologia Vortaro de Esperanto)
Saltu al: navigado, serĉo

Etimologia Vortaro de Esperanto (EVE) de la sveda esperantologo Ebbe Vilborg estas la plej ampleksa kaj fidinda etimologia (vort-historia) vortaro de la baza vorto-trezoro de Esperanto. Ĝi eldoniĝis inter 1989 kaj 2001 ĉe Eldona Societo Esperanto en la sveda urbo Malmö en 5 volumoj.

Enhavo

Eldon-historio [redakti]

  • Volumo 1: A-D, 1989. 104p. 24cm.
  • Volumo 2: E-J, 1991. 114p. 24cm.
  • Volumo 3: K-M, 1993. 128p. 24cm.
  • Volumo 4: N-R, 1995. 124p. 24cm.
  • Volumo 5: S-Z, 2001. 196p. 24cm.

Enhavo kaj strukturo [redakti]

EVE pritraktas ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en la Fundamento de Esperanto aŭ apartenas al la 1-a ĝis 8-a Oficialaj Aldonoj (OA) de la Universala Vortaro (parto de la Fundamento de Esperanto; la 9-a OA aperis nur post publikigo de EVE). Ĝiaj precipaj fokuso kaj intereso estas, sur kiu fontolingva bazo Esperanta radiko ekhavis sian specifan formon. Ĝi do penas spuri la vortkreajn pensojn de L.L. Zamenhof. La plua etimologio de vorto en la pasinteco interesas EVE nur rande.

EVE prezentas etimologie parencajn vortojn de la Esperantaj radikoj en la ĉefaj referenc-lingvoj de Esperanto, nome en franca, germana, pola, rusa kaj angla, krome (okaze) en la hispana, latina kaj malnova greka. Regule ĝi registras la vort-formon en la planlingvoj Ido, Interlingue kaj Interlingua, okaze ankaŭ en Volapuko. Ĝi abunde diskutas ĉiun vorton referencante tre komplete al la pli frua etimologia fakliteraturo de Esperanto.

Krome EVE enhavas apartan ĉapitron pri morfologiaj elementoj kaj afiksoj kaj detalan liston de la diskutata etimologia literaturo.

Ekzempla vortara artikolo [redakti]

Jen ekzempla enskribo (mallongigoj malŝlositaj):

"PIPR/O (Fundamenta radiko, Plena vortaro Rusa-Internacia 1889): Latina pip/er -eris; Angla pepper, Franca poivre, Germana Pfeffer, Itala pepe, Pola pieprz, Rusa perec.

La fontlingvoj forte diverĝas; Zamenhof alprenis la Latinan formon (eble pro ĝia internacia botanika uzo: Piper „-arbedo“), tamen kun ellaso de -e- (eble laŭ modelo de samtipaj Latindevenaj vortoj, precipe kadavr/o el Latina cadaver, aŭ inspirite de Pola: laŭ Gregor, La fontoj de Esperanto, 2a eld. Glasgow 1982, p. 28, la radiko baziĝas sur Angla kaj Pola). La ellaso donas plurajn avantaĝojn: mallonga radiko, nenia risko por kunfuzo kun pip/er/o, akcento analoga al tiu de la fontlingvoj. Kp. speciale la plurilate analogan spicnomon zingibr/o. ƒ Ido same, Interlingue pipre, Interlingua pipere.

El Greka péperi sama senco, el Sanskrita pippalî sama senco (de necerta origino). - André Cherpillod, Mil Ekzotaj Vortoj, Courgenard: La aŭtoro 1992, p. 87.

Recenzoj kaj artikoloj pri EVE (elekto) [redakti]

  • 1986: Vilborg, Ebbe. Etimologia vortaro de Esperanto: diverĝa opinio. En: Filologo 1986, n-ro 31-32 (Dec.), p. 5
  • 1995: Terminoteko n-ro 12, 1995, p. 47-48
  • 1997: Ne ind. Etimologia Vortaro de Esperanto. En: Esperanto Aktuell (GEA) 1997, n-ro 2-3, p. 15
  • 2003: Brosch, Cyril. La Etimologia Vortaro de Vilborg. En: Esperanto Aktuell (GEA) 22-a jaro, 2003, n-ro 03, p. 20

Vidu ankaŭ [redakti]