Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Esperantomuzeo

La Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj estas sekcio interne de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB). Fondita en 1927 fare de Hugo Steiner kiel asocio, ĝi fariĝis parto de ANB en 1928 kaj inaŭguriĝis en 1929 en solena ceremonio kun la ĉeesto de gravaj personoj de la internacia esperantistaro kaj la aŭstra politikistaro. Ĝi fariĝis unu el la plej grandaj bibliotekoj de Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Situo: Palais Mollard, 1-a distrikto, Herrengasse 9, teretaĝo, 1010 Vieno, Aŭstrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco Hugo Steiner celis krei - apud la muzeo - ankaŭ bibliotekon por Esperanto kaj aliaj planlingvoj. La kolekto rapide kreskis danke al internacia subteno kaj fariĝis mondfama. Post la anekso de Aŭstrio fare de la nazioj en 1938, la Gestapo fermis la Esperantomuzeon, sed pro la fakto, ke la materialo apartenis al ANB, nenio estis detruita. En 1947 okazis la reinaŭguro kaj en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj la unua kaj dua dungo de profesiaj bibliotekistoj, Herbert März kaj Walter Hube, kiu direktoriĝis en 1965. Ekde 1985 gvidas ĝin Herbert Mayer. 1990 aldoniĝis plia funkcia nomo, kiu rilatas al tiu biblioteka rolo: ’’Kolekto por Planlingvoj’’. En 1995 la biblioteko ricevis trian postenon. 2005 okazis la translokiĝo al la Palaco Mollard. Temas pri nove restaŭrita baroka palaco en la centro de Vieno inter la Ministerio por Internaj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj.

La muzeo[redakti | redakti fonton]

Sur 80 kvadratmetroj la vizitanto ricevas interesajn informojn pri la historio de Esperanto kaj ĝia hodiaŭa disvastiĝo. La klarigaj lingvoj estas Esperanto, la germana kaj la angla. Kvar komputilaj instalaĵoj, ekrano kun lingvaj ludoj kaj du filmoj prezentas la faktojn en moderna kaj facile alirebla formo. La muzeo estas inkluzivita en la publikrilata laboro de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kio klarigas la fakton, ke rilate al ĝia grandeco la muzeo havas eksterordinare multajn vizitantojn. Ekzemple en 2013 pasis tra ĝi 14.288 personoj.

La biblioteko[redakti | redakti fonton]

Herbert Mayer prezentas ekzemplojn de la bildo-arkivo en UK 2008

La Kolekto por Planlingvoj ne nur estas la plej granda de sia speco. Ĝi estas ankaŭ profesie organizita kaj troviĝas sur la plej moderna nivelo de la biblioteka teknologio. Konvena klimatizita stokado, kontraŭ-incendiaj instalaĵoj, daŭra kontrolo de ilia stato kaj regula restaŭrado garantias plej bonan konservadon de la dokumentoj. Krome ĝi ofertas ĉiujn servojn de moderna biblioteko. Ampleksa deĵora horaro (32 horojn en la semajnoj) faciligas la aliron.

La havaĵo[redakti | redakti fonton]

35.000 libroj kaj broŝuroj, 2.500 titoloj de revuoj, 3.000 muzeaj objektoj, 5.000 aŭtografoj kaj manuskriptoj, 22.000 fotoj, 1.200 afiŝoj, 40.000 flugfolioj kaj unuopaj gazetartikoloj, dokumentoj pri 500 planlingvoj. Menciendas, ke ne estas kalkulitaj duoblaĵoj, tiel ke la realaj nombroj estas efektive pli grandaj ol la menciitaj.

TROVANTO[redakti | redakti fonton]

TROVANTO estas la nomo de reta katalogo de la kolekto kun pli ol 45.000 rikordoj, kio korespondas al samnombraj bibliotekaj unuoj (stato: junio 2014). Ĝi estas la plej granda Esperanto-katalogo kaj daŭre kreskas. Principe estas en ĝi ĉiuj dokumentoj. La katalogo permesas la trovon de la dokumentoj laŭ pluraj principoj. La serĉada lingvo estas Esperanto kaj la germana. Aliro eblas tra la hejmpaĝo de la kolekto.

La katalogo por la fotoj[redakti | redakti fonton]

La kolekto posedas proksimume 22.000 fotojn. Ekde 2007 okazas regula enkatalogigo de la skanitaj fotoj kaj de fotitaj aŭ skanitaj muzeaj objektoj en la Bildarkivo Aŭstria (kun 11.000 Esperantaj bildobjektoj fine de 2013), kies priskriba lingvo estas la germana. Estas konsilinde serĉi per la vorto "Esperanto" kaj aldona vorto: Ekzemple per la serĉvortoj "Esperanto" kaj "Wien" vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en Vieno. Aranĝojn oni povas serĉi ankaŭ laŭ la Esperanta nomo: "Universala Kongreso" kondukos vin al ĉiuj fotoj de la Universalaj Kongresoj.

La datumbanko por postlasasĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu datumbanko de ANB, kiu nomiĝas HANNA, entenas ekde 2007 ankaŭ Esperanto-postlasaĵojn kaj antaŭlasaĵojn.

La skan-projekto[redakti | redakti fonton]

En 2007 enretiĝis cent skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Aliro eblas tra la retejo de la kolekto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1906.

Sed tio estas nur la komenco de granda projekto, kiu disvolviĝas kadre de la Aŭstria Nacia Biblioteko. En la sekvaj jaroj la Kolekto por Planlingvoj skanos sian tutan stokon de revuoj aperintaj ĝis 1945 kaj faros ĝin rete legebla en konvena formo.

La eldona fako[redakti | redakti fonton]

La eldona fako de la Esperantomuzeo, kies mallongigo IEM rilatas ankaŭ al la alia nomformo Internacia Esperanto-Muzeo, eldonas ekde 1995 ĉiujare unu aŭ du librojn, precipe originalan literaturon. Per tio Esperantomuzeo estas nun tutmonde la sola ŝtata instanco, kiu aperigas regule Esperanto-librojn.

Kursoj kaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

En la ejoj de la muzeo kaj la kolekto regule okazas kursoj, seminarioj, kolokvoj, simpozioj.

La nomo[redakti | redakti fonton]

Valida nomo apud la supre menciita estas ankaŭ Internacia Esperanto-Muzeo (IEM). La pli mallonga nomformo “Esperantomuzeo”, enkondukita en 2004 por atingi integriĝon en la publikrilatan koncepton de ANB, estas hodiaŭ la ununura oficiale uzata. La nomo Internacia Esperanto-Muzeo en Wien (IEMW), kun la variaĵo Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMV), kiun utiligis precipe la fondinto, tamen neniam estis oficiala kaj rilatas ekskluzive al asocio, kiu subtenas la laboron de tiu sekcio de la Nacia Biblioteko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]