Herbert Mayer
El Vikipedio
Herbert MAYER (n. 1953) estas aŭstra esperantologo. Li gvidas ekde 1985 la Internacian Esperanto-Muzeon kaj atingis en 1990 la oficialan kreon de la Kolekto por Planlingvoj ene de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kiel fondinto de la eldonejo Pro Esperanto kaj la eldona fako de la Internacia Esperanto-Muzeo li eldonis pli ol 70 librojn kun literaturo verkita originale en Esperanto. Li aŭtoris plurajn Esperanto-lernilojn por germanlingvanoj.
