Abelardo Sousa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abelardo SOUSA (naskiĝis en 1920 en Florianopolis, mortis en 1986) estis brazila volapukologo.

Li estis nepo de José Brazilício de Souza kaj interesiĝis pri Volapuko kiam trovis en sia hejmo leterojn kaj membiografion de sia avo verkitaj en tiu lingvo ĉirkaŭ 1970. En 1974 li finis sian libron "O Sábio e o Idioma" (t.e. "La saĝulo kaj la idiomo") pri la vivo de sia avo, sed la libro nur estis publikita en 2003.

Abelardo Sousa interesiĝis nur pri unua versio, klasika, de Volapuko, kiun li lernis por studi la verkojn de sia avo.