Ro (planlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ro
Kreinto Edward Powell Foster
Dato 1906
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

Ro estas apriora projekto de internacia planlingvo kreita en komenco de 20-a jarcento kaj publikigita en 1906 de Edward Powell Foster (1853-1937), pastro de Marieta (Ohio, Usono). Celo de Forster estis krei poezian lingvon, li senkaŝe diris ke Ro ne estas alternativo al Esperanto aŭ al aliaj internaciaj planlingvoj en praktika uzo.

Post labori sur la lingvo dum proksime du jaroj, Foster eldonis l' unua libreto pri Ro en 1906. La projekto estis subtenita de multaj usonanoj kiel Melvil Dewey, inventisto de Dewey dekuma klasifiko. Multaj aliaj libroj pri Ro aperis ĝis 1932. Lia edzino preparis Angla-Roan vortaron kun 16.000 vortoj.

Komuna kritiko de Ro estas ke estas malfacile aŭdi la diferencon inter du vortoj; kutime unu konsonanto faras la vorton malsama en senco, sed tiel simila ke l' sencon ofte oni ne povas kompreni per konteksto.

Eĉ se nur li kaj lia edzino parolis la lingvon, multaj homoj donacis milojn da dolaroj por helpi la projekton dum pli ol 20 jaroj. Ankaŭ IALA donis stipendion al Forster.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

La alfabeto konsistas el la 26 literoj: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z sen diakritikoj. La vokaloj estas: a e i o u, aliaj estas konsonantoj. La pronoco de la vokaloj estas kiel en la germana aŭ la itala lingvo. La literoj b, d, f, g, h, k, l, m, n, p, r, s, t, v, w, y kaj z, estas prononcataj kiel en la angla lingvo. C oni prononcu kiel /ŝ/. Dh oni prononcu kiel la angla th en the. J oni prononcu /z/. Q havas la sonon de angla -ng. X oni povas prononci /ks/, /gs/ aŭ /ĥ/. Th estas forta t kiel la germana th de theme.

Estas en Ro tri tipoj de silaboj: vokalo-konsonanto, konsonanto-vokalo kaj konsonanto-vokalo-konsonanto. Ĉiuj konsonantoj povas fermi la silabon.

La akcento de Ro estas libera, oni prononcu pli forte la silabon kiun oni volas emfazi.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Ro estas apriora lingvo: bofoc signifas ruĝo, bofod signifas oranĝkoloro, kaj bofof signifas flavo. Forster uzis la klasifikadon de Aristotelo, kiun li konsideris la "plej pova menso en historio" por konstrui la lingvon. Ro enklasigas leksikajn vortojn (substantivojn, adjektivojn kaj verbojn) en kategoriojn uzante konsonantojn kiel "ideogramojn", ekzemple:

  • B por Substanco aŭ Ekzisteco;
  • C por Kvanto;
  • D por Loko;
  • G por Kvalito;
  • J por Rilato, ktp.

Unu el kvin vokaloj kunmentita al komenca konsonanto dividas ĝian ĝeneralan signifon en 5 klasojn. La lasta vokalo de l' vorto ankaŭ indikas kategoriojn:

  • -A indikas Konkretan substantivon;
  • -E, Verbon;
  • -I, Adverbon;
  • -O, Adjektivon;
  • -U, Abstraktan substantivon;

Gramatikaj vortoj komenciĝas per vokalaj prefiksoj:

  • A- por Pronomo;
  • E- por Verbaj fleksioj (tempoj, modoj, ktp.);
  • I- kaj O- por Preposicionoj;
  • U- por Konjukcioj.

Kiel en la angla, en Ro krom nominativo estas ankaŭ genitivo ('e):

Abe radap'e radat'e rukab = 'My father's brother's book.' (La libro de la frato de mia patro).

La pluralon oni faras per -z.

Kategorioj kaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • a (pronomo): ab - mi
  • ba (afero): babnac - oksigeno
  • be (formoj de materio): becaf - ŝaŭmo
  • bi (ĉielo, vetero): bidlab - turnonvento
  • bo (materio kiun oni sentas): bocet - fulmo
  • bu (geografiaj vortoj): Budval - Usono
  • ca (kvanto): cafab - multo
  • ce (ero): cebac - peco
  • ci (kompara kvanto): cifod - grandega
  • co (konjunktiva kvanto): codef - ligilo
  • cu (tuto): cudi - tute
  • da (loko): dabag - pozicio
  • de (spaco): debab - linio
  • di (vestaĵo): dirab - bluzo
  • do (meblo): dodab - lito
  • du (konstruaĵo): dubal - domo
  • e (verbo): eba - esti
  • fa (formo): facaq - strukturo
  • fe (estetiko): fepkac - basebalo
  • fi (dezireblaj aferoj): fibac - redono
  • fo (vorto de logiko): focap - disputado
  • fu (vorto de geometrio): fudad - trianglo
  • ga (kvalito): gabak - naturo
  • ge (mezuro): gebrac - colo
  • gi (largeco): gibel - longa
  • go (male al gi): godod - malgranda
  • gu (male al ci): guboc - malsama
  • ha (havo): hab - havi
  • he (gajno): hec - akiri
  • hi (voli posedon): hiv - avidi
  • ho (transferi propraĵon): hob - doni
  • hu (perdi posedon): hum - malligi
  • i (preposicio): in - en
  • ja (rilato): jabefu - referenco
  • je (komenco): jeb - komenci
  • ji (mezo): jifob - centra
  • jo (fino): jobed - konkludi
  • ju (ordigo): jubuf - uniformigi
  • ka (verboj de forto): kaf - ĵeto
  • ke (lokomovo): kecev - marŝi
  • ki (k plus i) (preposicio): kidjeb - apud
  • ko (male al ki): kobec - for
  • ku (ĉanĝo): kubed - alia
  • la (pozitiva): labic - nune
  • le (vegetala anatomio): lecag - rizomo
  • li (vivo): libo - viva
  • lo (male al li): lobod - morta
  • lu (vegetalaj nomoj): lugacan - akvomelono
  • ma (male al la): mabob - nereala
  • me (besta anatomio): mebac - korpo
  • mi (voĉo, krio): mibex - bleki
  • mo (ekspresiva ago): mokef - lamenti
  • mu (besta regno): mugsaf - buŝo
  • n (negativo, malo): nau - nenieco
  • o (male al i): obo - malantaŭe
  • pa (ilo): paltaf - tondilo
  • pe (ujo): pefal - botelo
  • pi (veturilo): pibwad - ĉareto
  • po (manĝaĵo): pojag - saŭco
  • pu (forigita materio): pucag - balaaĵo
  • ra (persono): radac - knabo
  • re (havi ideon): rebec - pensi
  • ri (rehavi ideon): ribec - rememori
  • ro (voki, diri): rofad - vokalo
  • ru (skribi, presigi): rucag - dokumento
  • sa (senti): sabap - tedo
  • se (persona sento): sedab - kontenteco
  • si (reciproka sento): sibra - amiko
  • so (moralo, etiko, leĝo): soled - meriti
  • su (superhoma): Suva - Dio
  • ta (tempo): tam - sezono
  • te (daŭro): telob - subita
  • ti (punkto en la tempo): tim - sekva
  • to (malrapida tempo, resto, halto): tokeb - ĉesi
  • tu (mallonga tempo): tubot - kelktempa
  • u (konjukcio): ud - kaj, ur - aŭ, ut - ke
  • va (volo): vadis - bonvolo
  • ve (estonta volo): veber - plano
  • vi (volo pri laboro): videl - kontrolo
  • vo (kolektiva volo): vobza - demokratio
  • vu (reciproka volo): vudife - oferi
  • w (demando): wabek - demandi
  • y (jeso): yum - necesi
  • za (nombro): zac - du, zakic - duoble
  • ze (kolektiva nombro): zedac - homamaso
  • zi (re-): zibec - rediri
  • zo (printita listo): zobac - katalogo
  • zu (daŭro): zubolo - stabileco

Nombroj[redakti | redakti fonton]

1-10: zab, (zac), zad, zaf, zak, zal, zam, zan, zar.

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Ro estas lingvo kun la vortordo SVO.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Unuaj versoj de patro nia: Abze radap av el in suda, ace rokab eco sugem, ace rajda ec kep, ace va eco, uz in suda asi in buba.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Foster, Edward Powell (1853-1937), Ro. Cincinnati: 1908 (8 p.)
  • Foster, Edward P., Ro, an international language based on the classification of ideas. Cincinnati: The Ro Company, 1910 (39 p.)
  • Foster, Edward P., Ru ro, outline of the universal language. Marietta, Ohio: World-Speech Press, 1913 (96 p.)
  • Foster, Edward P., Dictionary of Ro the world language. Marietta, Ohio: World-Speech Press, 1919 (72 p.)
  • Foster, Edward P., Roap, English key to Ro. Waverly, West Virginia: Ro Language Society, 1921 (32 p.)
  • Foster, Edward P., Alphabet of ideas, or dictionary of Ro the world language. Waverly, West Virginia: Roia, 1928 (160 p.) PM 8751.F5
  • Foster, Edward P., Ro-Latin-English vocabularium dictionary. Waverly, West Virginia: Roia, 1931 PM 8751.F31
  • Foster, Edward P., English-Ro dictionary. Waverly: Ro Language Society, 1932 (64 p.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]