Dumnonia
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 19 Jan. 2010.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
La brita insularo ĉirkaŭ la jaro 500
Dumnonia estis antikva kelta regno en sudokcidenta Britio.
Enhavo |
Etimologio [redakti]
La regno nomiĝis tiel pro la loĝantoj, la Dumnonioj, kiuj, kiam la romianoj okupis Anglion, loĝis en Kornvalo, Devon kaj Somerset.
Historio [redakti]
Kontraste al aliaj regionoj de Anglio, la romianoj ne konstruis vilaojn en Dumnonia: anstataŭe estis ĉirkaŭbaritaj bienoj. Post la foriro de la romianoj, estiĝis nebaritaj bienoj, kaj oni renovigis antaŭajn terfortikaĵojn kaj konstruis novajn fortikaĵojn kiel Tintagel. La regiono restis kristana.
Ekde la 7-a jarcento estis konflikto inter Dumnonia kaj la anglosaksoj, kiuj iom post iom konkeris Somerset kaj Devon.
Legendo [redakti]
Laŭlegende reĝo Arturo estis ano de la reĝa familio de Dumnonia.
Kornvala lingvo [redakti]
De la kelta dialekto de Dumnonia devenas la kornvala lingvo.

