Saint-Malo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Saint-Malo
Blazono
Devizo: Saintmalo.jpg
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Kantono ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro René Couanau
Poŝtkodo 35400
Kodo laŭ INSEE 35288
Demografio
Loĝantaro 50675 1999
Loĝdenso 1385 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
48°38′53″N 2°00′27″U  /  48.64806°N, 2.0075°U / 48.64806; -2.0075 (Saint-Malo)Koordinatoj: 48°38′53″N 2°00′27″U  /  48.64806°N, 2.0075°U / 48.64806; -2.0075 (Saint-Malo)
Alto 0m - 51m, meze 8m
Areo 36,58 km²
Horzono GMT+1h (+2h somere)
v  d  r
Information icon.svg

Saint-Malo (Sankta Maklovo) estas franca urbo kaj komunumo en la departemento Ille-et-Vilaine, regiono Bretonio.

Ĝia nomo en la galoa estas Saent-Malo kaj en la bretona Sant-Maloù.

Enhavo

Geografio [redakti]

Saint-Malo estas mara havenurbo ĉe la Maniko, ĉe la marenfluejo de la rivero Rance. Tiu enfluejo aŭ marbrako, kiu transformiĝas en riveron, estas limigita de la Tajdacentralo de Rance marflanke kaj de la urbo Dinan terflanke (je 18kmj fluge).

La aliro al la haveno de Saint-Malo estas ŝirmita per multaj rifoj kaj ŝeroj mergitaj je alta tajdo, per submaraj istmoj (videblaj dum malaltaj viglaj tajdoj), per insuloj aŭ insuletoj, el kiuj multaj estis fortikigitaj en la 17-a jarcento kaj 18-a jarcento (Cézembre, Fort Harbour, la fuorto de la Conchée, Grand Bé kaj Petit Bé, la insuleto de Fort National).

Saint-Malo estis insulo kaj fariĝis duoninsulo. Ĝi estis ĉirkaŭigita de remparoj konstruitaj kaj rekonstruitaj de la 12-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, al kiuj la arkitektoj Vauban kaj Siméon de Garangeau aldonis insulajn fortikaĵojn. Apartaĵo de la remparoj de Saint-Malo estas ke, ili staras sur la roko, kiu subtrenas la urbo kaj tenas nur per la pezo de la stakigitaj ŝtonoj.

Saint-Malo regas la Clos-Poulet (nomo venanta laŭdire de "Pou-Alet", de la latina Pagus Aleti, "la lando de Alet", sed pli verŝajne la nomo devenas de Plou/Ploua-Alet: "paroĥo de Alet" en la bretona) kiu estas limigita de la rivero Rance , la Maniko kaj la kaviĝo de Châteauneuf. La urbo frontas al Dinard. Cancale fermas oriente la bordon de Clos-Poulet, konsistigantan parton de la Côte d'Émeraude (eo: Smeralda Bordo).

Nun, la urbo enhavas ankaŭ la malnovajn urbojn Saint-Servan kaj Paramé kun kiuj ĝi unuiĝis en 1967[1].

La tajdoj en Saint-Malo [redakti]

Plaĝo de la ventumilo vide de la remparoj, kovrita per tajdo je koeficiento 106

La tajdoj de la golfo de Saint-Malo estas inter la plej altaj en Eŭropo. Ili kreiĝas pro la koncentriĝo de la marakvo en triangula golfego inter Bretonio kaj Cotentin.

La vojo de Sillon en tajdo je koeficiento 106

Maksimume, la tajdodiferenco (amplitudo inter la malalta kaj la alta tajdoj) povas atingi ĝis 14 metroj, t.e. pli ol duoble pli granda ol la ordinara tajdodiferenco en Atlantiko. Tial la baraĵo de la tajdocentralo estis konstruita precize tra la enfluejo de la rivero Rance alsupre de Saint-Malo (la alia opcio estas la golfo de la Monto Sankta Mikaelo komence de la jaroj 1960.

Klimato [redakti]

La golfo de Saint-Malo estas sub modera klimato tre oceana. La temperaturoj estas varmigitaj per la Golfa Marfluo kaj la amplitudo de la temperaturoj inter vintro kaj somero estas malgranda (de 5,4⁰C en Februaro ĝis 17,3⁰C en Julio) kun meza valoro je 11,3 °C[2].

Saint-Malo vide de la insulo Grand Bé.


Urbo de famaj maristoj [redakti]

Statuo de Surcouf
Statuo de Jacques Cartier

Surcouf, fama korsaro, vivis je la fino de la 18-a jarcento.

Li venkis multajn anglajn ŝipojn, eĉ multe pli dikaj ol la sia. La statuo montras Anglujon, la grandan malamikon.

Lia fama ŝipo nomita Renard estis rekonstruita kaj videbla en Saint-Malo.

Jacques Cartier vivis je la 16-a jarcento. Li malkovris Sankt-Laŭrenco.

La statuo montras la marnavigiston gvidante la stevenon.

Lia kastelo de Limoëlou estas ankaŭ muzeo kaj vizitebla en Rothéneuf, apud Saint-Malo.


René Duguay-Trouin estis fama maristo de la 18-a jarcento. Li konkeris Rio de Ĵanejro kontraŭ portugaloj en 1711.

Notoj, fontoj kaj referencoj [redakti]

  1. « Nek franco nek bretono, maloano mi estas» sur la e-loĝejo de la semajna gazeto lL'Express, parolo de Gilles Foucqueron
  2. Mezaj temperaturoj mezuritaj en Dinard inter 1981 kaj 1990, de WorldClimate.com, kun la datumoj de GHCN1

Eksteraj ligiloj [redakti]