Korsaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
18-a-jarcenta pirata flago.

Korsarŝipo estis privata militŝipo, kiun la registaro de iu lando rajtigis per oficiala letero ataki fremdajn ŝipojn. Ano de korsarŝipo nomiĝas korsaro.

Korsareco estas ofte priskribita kiel formo de laŭleĝa, aŭ eĉ bona pirateco. Laŭ strikta leĝa vidpunkto, korsaro rajtis ataki alilandajn ŝipojn nur okaze de milito. Diversaj ŝtatoj tamen kuraĝigis atakojn kontraŭ aliaj ŝiparoj eĉ en paca periodo, aŭ kontraŭ neŭtralaj ŝipoj dum milito, tiel malprecizigante la limon inter korsareco kaj pirateco.

Korsaroj estis akceptitaj partoprenantoj al surmaraj militoj ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcento, kaj estis aprobitaj de ĉiuj plej gravaj ŝiparoj. Per la kosto de la korsaraj ŝipoj ŝarĝis sin privataj investistoj, kiuj kompense esperis profiti el la predoj de la korsaro.

La Pariza Deklaracio pri Mara Juro en 1856 egaligis korsarecon al pirateco kaj tiel proskribis ĝin.