Dinard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dinard
bretone: Dinarzh
komunumo
Dinard mairie.JPG
Urbodomo
Blason ville fr Dinard (Ille-et-Vilaine).svg
Blazono
Oficiala nomo: Dinard
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine subprefektejo
Arondismento Saint-Malo
Kantono Dinard ĉefurbo
Interkomunumreto Côte d'Émeraude (2013)
Rivero Rance
Situo Dinard
 - koordinatoj 48°38′0″N 02°3′37″U  /  48.63333°N, 2.06028°U / 48.63333; -2.06028 (Dinard)
Plej alta punkto
 - alteco 56 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 7,84 km² (784 ha)
Loĝantaro 10 724 (2009)
Denseco 1 367,86 loĝ./km²
Urbestro S-rino Sylvie Malle
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35800
INSEE 35093
Situo de Dinard kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Dinard kadre de Francio
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dinard
Retpaĝo: www.ville-dinard.fr
Laŭloka nomo : Dinardnais

Dinard estas franca komunumo, situanta en la departemento de Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio. Ĝi estas fama banurbo, aparte por britoj kaj usonanoj.

La loĝantoj estas nomataj Dinardais kaj Dinardaises. Ili estis 10 724 en 2009[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La banurbo Dinard, 7-a plej loĝata en Ille-et-Vilaine, situas ĉe la marbordo nomata Côte d'Émeraude, proksime de la limoj de la departemento Côtes-d'Armor kaj de la urbo Saint-Malo (kie la rivero Rance estas la limo). La tajdbaraĵo de Rance, situanta sur la komunumo La Richardais, teknologia pinto de la 1960-aj jaroj kaj turisma loko, kiu ligas Dinard kaj la korsaran civiton.

Dinard estas la centro de la 4-a interkomunumreto de la departemento, kiu enhavis 21 401 enloĝantojn en 1999 kun Pleurtuit, Saint-Lunaire, La Richardais, Saint-Briac-sur-Mer kaj 25 006 enloĝantojn kun la parto de Côtes-d'Armor (Lancieux kaj Ploubalay).

Ne malproksime troviĝas la Manikinsuloj, je unu horo per altrapidaj ŝipoj de Saint-Malo aŭ je 15 minutoj per avio de la flughaveno de Dinard Pleurtuit Saint-Malo.

La kvar ĉefaj plaĝoj de la urbo estas la plaĝoj 'Prieuré', 'l'Écluse', 'Saint-Énogat' kaj 'Port-Blanc'. Ekzistas aliaj plaĝoj, ne gardataj kaj malpli grandaj, alireblaj per la borda pado, kiu ligas 'Prieuré' al 'Port-Blanc' (plaĝoj 'la Malouine', 'port-Riou', 'Notre-Dame-du-Roc'…).

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Dinard, skribita Dinart en la frua Mezepoko, venas de la vortoj "Din" ( monteto/ fortikaĵo) kaj "Arz" (urso) aŭ Art (Arturo[2]), en la nuna bretona lingvo Dinard estas Dinarzh reprenante la etimologion "fuorto de la urso".

En la malnova divido de la episkopejo de Saint-Malo antaŭ la kreado de la departementoj, la urbo apartenis al la lando de Puduvro. Okaze de la kreado de la departementoj, la urbo Saint-Malo, kiu deziris departementon ĉirkaŭ si ne atingis sian celon, kompense, kvankam la buŝo de la rivero Rance apartigis la departementojn Ille-et-Vilaine kaj Côtes-d'Armor (nomatan 'Côtes du Nord' tiutempe), enklavo de la okcidenta bordo enhavanta Dinard kaj la najbarajn komunumojn (Pleurtuit, La Richardais, Saint-Lunaire kaj Saint-Briac-sur-Mer) estis inkluzivigitaj en la departemento Ille-et-Vilaine.

La komunumo enhavis du vilaĝojn en la franca revolucio : Saint-Énogat, kiu estis la ĉefloko de la komunumo kaj Dinard, simpla fiŝkaptista vilaĝo. Tiutempe, la loĝantaro favoris la ŝanĝojn faritajn de la franca revolucio de 1789, precipe post la fino de la Teroro. La ĉefa revolucia festo estis tiu memoriganta la datrevenon de la ekzekucio de Ludoviko la 16-a, akompanata de abomenjuro kontraŭ la reĝeco kaj kontraŭ anarkio, festata ekde 1795[3].

Origine, Dinard estis parto de la paroĥo de Saint-Énogat. Poste, fine de la 19-a jc, la britoj komencis veni por ferii kaj konstruigis luksajn vilaojn ĉe la marbordo. Tiam Dinard disvolviĝis, antaŭ ol konstati ŝatoperdon ekde la 1930-aj jaroj, kiam la alta socio deiris plivole al la Bordo Lazura sude de Francio, proksime al Italio. Nun, Dinard estas, sendube, la banurbo la plej « brita » en Francio kun 407 klasitaj vilaoj.

Nu, la oficiala nomo de la komunumo estis Saint-Énogat ĝis en 1879, kiam la nomo estis modifita al Dinard-Saint-Énogat. En 1921, la nomo de la komunumo estis denove modifita, tiam ĝi fariĝis la nuna nomo de Dinard.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blason ville fr Dinard (Ille-et-Vilaine).svg

Blazono de la urbo Dinard

france De sinople à la croix d’hermine, chaque canton chargé d’un pal de gueules

esperante De sinoplo kun ermena kruco, ĉiu kantono kun palo de gorĝo

La blazonita flago de la urbo estis modifita en 1997. Ĉar la blazono ne obeas la regulon de kontrastigo de la koloroj. Nova flago[4] estis kreita de la bretona societo pri veksilologio : dek egalaj horizontalaj alterne bluaj kaj blankaj kun larĝa oblikva flava bendo kun stango ŝargita per nigra urso, surperata de orkrono. La urso atestas pri la supozata etimologio de Dinard (Dinarzh : fuorto de la urso) kaj la bluaj kaj blankaj bendoj pensigas pri la plaĝotendoj.

Administracio[redakti | redakti fonton]

De 2002, Dinard akiris la labelon Arta kaj Historia Urbo.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Monumentoj Historiaj[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas 5 Monumentojn Historiajn kaj 146 inventaritajn konstruaĵojn[5] :

  • La murtomboj de la kavaliroj Olivier kaj Geoffroy de Montfort de la 14-a jc ; ili situas en la ruinoj de kapelo de la malnova priorejo proksime de la plaĝo Prieuré. Ili estis registritaj per dekreto de la 4-a de Decembro 1942[6].
  • La domo dirata de la Nigra Princo, konstruita ankaŭ en la 14-a jc, registrita per dekreto en la 15-a de Decembro 1926[7].
  • La palaceto de la Baronnais, laŭ bretona renesanca stilo kun franca-stilaj ĝardenoj, estis konstruita en 1647. Li estis registrita per dekreto en la 28-a de Junio 1972[8].
  • La fuorto de insulo Harbour, malnova reduto fortikigita de Siméon Garangeau en 1689, klasita per dekreto en la 4-a de Junio 1952[9].
  • La tenisklubejo, unu el la unuaj konstruitaj en Francio (en 1879), registrita per dekreto en la 18-a de Aprilo 1994. Tiu registrado estis nuligita per juĝo de la administra tribunalo de Rennes, la 26-an de Januaro 1995[10].

Aliaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Dinard


Plaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estas ĝemeligita kun :

Personoj ligitaj al urbo[redakti | redakti fonton]

La duko Johano la Kvara albordiĝis revene de Anglio en la 3-a de Aŭgusto 1379. Unu el la plej famaj kanzonoj de Barzaz Breiz, An Alarc'h (la Cigno), priskribas la albordiĝon en Dinard, komencon de la rekonkero de Bretonio post la provo akapari la duklandon fare de la franca reĝo Karolo la Kvina. Tabulo memorigas tiun eventon sur la promenadejo de Clair de Lune, fiksita en 1937 sekve de subskripcio, tiu kupra bareliefo estas verko de la skulptisto Armel-Beaufils.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Mortintoj[redakti | redakti fonton]

Feriantoj[redakti | redakti fonton]

Multaj personoj vizitadas aŭ vizitadis Dinard, el kiuj laŭ alfabeta ordo :

Kelkaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficialaj datumoj en 2009 sur la retpaĝo de INSEE
  2. Arthur mem signifanta "reĝo de la ursoj". Por la keltoj, la urso simbolis la suverenecon simile al la leono por la eŭropaj monarkioj.
  3. Louis Dubreuil, france « Fêtes révolutionnaires en Ille-et-Vilaine », in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, p. 398-399
  4. Flago de Dinard
  5. Datumbazo 'Mérimée': Listo de la noticoj por la komunumo Dinard
  6. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090543
  7. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090541
  8. {Datumbazo 'Mérimée' : PA00090542
  9. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090540
  10. Datumbazo 'Mérimée' : PA00132549
  11. Dinard à travers ses célébrités 1858-1914 d'Henri Fermin, mars 2000

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carole Lavoie, france Éclats d'émeraude, historia romano kiu priskribas la kreadon de la stacio. Prix Jackie Bouquin 1995 « La Femme dans l'Histoire », Eldoninto 'Sol' Air' 1995 por la unua eldono, 'Editions Prologue' 2007 por la 3-a eldono.
  • H. Fermin, france Mémoires en images : Dinard, quartiers et gens d'hier, Eldoninto A. Sutton, Rennes, 1994, 128 p.
  • H. Fermin, france Dinard : la vie balnéaire à travers ses hôtels du Second Empire à nos jours, Dinard, 1986, 167 p.
  • R. Lemesle, france L'architecture balnéaire : Dinard, Saint-Cast, Guildo. La création bretonne (1900-1940), Presses universitaires de Rennes, Rennes, 1995.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Portalo pri Komunumoj de Francio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Komunumoj de Francio
Portalo pri Ille-et-Vilaine Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Ille-et-Vilaine