Puduvro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Puduvro
Poudouvre
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dinan (historia ĉefurbo)
Uzata(j) lingvo(j) franca - galoa
Politiko
Ekonomio
vdr

Puduvro (Poudouvre franclingve, Paeï d'Poudouv galolingve kaj Daoudour bretonlingve) estas tradicia lando nord-oriente de Supra-Bretonio, malnova graflando, kiu estis ankaŭ subregiono de la episkoplando de Saint-Malo. La nomo "Poudouvre" venas de la bretona lingvo kaj signifas « akvolandon ». Tie estas parolataj nun la franca kaj la galoa lingvoj. Ĝiaj ĉefurboj estis Dinan kaj La Bellière (Côtes-d'Armor).

Historio[redakti | redakti fonton]

Puduvro estis subregiono de la episkoplando de Saint-Malo kun Porhoët kaj Clos Poulet. Devenanta de la malaperinta vicgraflando de Alet, la vicgraflando de Puduvro estis fondita en ĉirkaŭ 1184 de Alano (franclingve "Alain"). La Familio de Dinan heredis ĝin en la 13-a jc kaj multe disbranĉiĝis, pro tio mankas informo pri la estonteco de la vicgrafando de La Bellière en 1461. La kastelo La Bellière estis la ĉefurbo de la vicgraflando kaj ĝi donis sian nomon al la komunumo en 1877.

La nuna agnoskita ĉefurbo de Puduvro estas Dinan, sed iuj fontoj indikas ke en la unua periodo de la vicgraflando, la ĉefurbo estis Dinard ; poste per la posedo de la domanaro de Dinan, Dinan fariĝis ĉefurbo kaj poste estos La Bellière.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Puduvro situase inter la riveroj Arguenon, Rance kaj la Manika Markolo]]. Okcidente, la rivero Arguenon estas la limo inter Puduvro kaj Pentievro same kiel tiu inter la episkoplando de Saint-Malo kaj tiu de Saint-Brieuc). Oriente, la rivero Rance estas la limo inter Puduvro kaj Clos Poulet (Saint-Malo). Puduvro situas ambaŭflanke de la nunaj departementoj Ille-et-Vilaine kaj Côtes-d'Armor.

Nunaj komunumoj sur la teritorio de Puduvro[redakti | redakti fonton]