Léhon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léhon / Lehon
komunumo
komunumo en Francio • delegita komunumo

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Dinan
Ĝemelurboj Germanio Abstatt (Germanio)
INSEE kodo 22123 [+]
Poŝtkodo 22100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 110  (2018) [+]
Loĝdenso 676 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo)48.441944444444-2.0394444444444Koordinatoj: 48° 27′ N, 2° 2′ U (mapo) [+]
Alto 88 m [+]
Areo 4,6 km² ( 460 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Léhon / Lehon (Côtes-d'Armor)
Léhon / Lehon (Côtes-d'Armor)
DEC
Léhon / Lehon
Léhon / Lehon
Situo de Léhon / Lehon
Léhon / Lehon (Francio)
Léhon / Lehon (Francio)
DEC
Léhon / Lehon
Léhon / Lehon
Situo de Léhon / Lehon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Léhon [+]
vdr

Léhon (jen france, bretone Lehon) estas urbo de Francio kaj komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 3 110 loĝantoj sur areo de 4,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 676 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Dinan. La teritorio havas komunan limon kun Dinan, Lanvallay, Quévert, Saint-Carné kaj Trélivan.

Blazono
Blazono

Historio[redakti | redakti fonton]

En 850, ses monaĥoj elmigris el Kimrujo kaj instaliĝis en la valon apud la rivero Rance ĉe la nuna urbeto Léhon. [1] [2] Ili komencis dehaki arbojn por konstrui domojn kaj preĝejon kaj kultivi la grundon.

Iun tagon, ĉasis Nevenoeo kaj lia kortego en la arbaro. Ili interparolis kun la monaĥoj kaj Nevenoeo promesis helpi ilin kondiĉe, ke ili trovos relikvojn de iu ajn sanktulo.

La monaĥoj pripensis la aferon kaj decidis iri per boato ĝis la insulo Sark en la Maniko. Tie kuŝis la relikvoj de sankta Magloire en monaĥejo. Dumnokte, ili plenumis sian projekton kaj revenis kun la relikvoj. Nevenoeo rekompensis ilin per mono kaj bienoj. Mirakloj pli kaj pli okazis. Kaj pli kaj pli da personoj instaliĝis tie. Tiam la sinjoroj de Lehon konstruigis kastelon sur la altaĵo unue per ligno kaj poste per ŝtono.

En 910 alvenis la normanoj kaj fuĝigis la monaĥojn. Post la liberigo de Bretonujo fare de Alano la 2-a de Bretonio, nomita Barbetorte aŭ al louarn (la vulpo), (910 - Nantes, 952), la monaĥoj revenis, sed la abato restis en Parizo. La abatejo fariĝis do priorejo, malpli grava ol abatejo.

Dum la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, riĉiĝis la prioro danke al novaj impostoj, preĝejoj kaj bienoj.

En 1543, la prioro rajtis juĝi ĉiujn personojn, kiuj loĝis sur sia bienaro.

En 1720, la priorejo malriĉiĝis pro la monlimigoj de la reĝo Ludoviko la 15-a, kaj estis baldaŭ fermita.

En 1790 la bienoj estis venditaj, inter ili eĉ la monaĥejo.

En 1897, la abateja preĝejo estis denove malfermita.

La kastelo de Léhon

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kastelo de Léhon.

La kastelo de Léhon estas ruino de kastelo, rekonstruita en la 13-a jarcento kun murego kaj sep turoj. Ĝi situas sur monteto superrigardante la urbeton kaj la riveron Rance.

La monaĥejo sankta Magloire[redakti | redakti fonton]

La monaĥejo vidita de la rivero Rance
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monaĥejo de Léhon.

La monaĥejo sankta Magloire de Léhon estis konstruita dum la 9-a jarcento. Unue abatejo, ĝi fariĝis priorejo je la 11-a. Viziteblaj estas la preĝejo, la klostro kaj la loĝejo de la monaĥoj.

La konstruaĵoj de la monaĥejo situas ĉe la rivero Rance, sub la kastelmonteto.

La preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de la monaĥejo viziteblas kaj vidindas ĉefe la romanika pordego, la baptokuvo, kuŝostatuoj.

La ponto de la azenoj[redakti | redakti fonton]

Ponto de la azenoj en Léhon

La ponto de la azenoj, kiu transiras la riveron Rance, ebligis al la monaĥoj kolekti impostojn ĝis 1767.

Apud la ponto kuŝis la lavejo.

Laŭdire la monaĥoj timis tri aferojn:

  1. la krudan klifon, kiun ili devis supreniri ĝis Dinan (en la franca rouquet),
  2. la bruon de la apuda muelejo (en la franca traquet),
  3. la babiladon de la lavistinoj (en la franca caquet).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dinan et ses environs Monier
  2. Côte d'Emeraude Guide Gallimard

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]