Azeno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azeno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Ekvedoj Equidae
Genro: Equus
Subgenro: Asinus
Specio: E. asinus
Konserva statuso
Binoma nomo
Equus Asinus
Linnaeus, 1758

Azeno (Equus asinus) estas neparhufulo parenca al ĉevalo kaj zebro, kiu distingiĝas per longaj starantaj oreloj kaj mallonga kolhararo. Azenbleko estas iaao. Ĉiuj azenoj devenas el Afriko, kie vivas du specioj, nome azeno somalia kaj azeno nubia. La doma azeno originas verŝajne el la nubia. Ĝi estas uzata kiel rajdbesto kaj ŝarĝbesto, sed ankaŭ por viando kaj lakto, kiu tre taŭgas por suĉinfanoj kaj malsanuloj. La azenfelo estas utiligata en la peltindustrio kaj por produkti pergamenon kaj safianon.

La sovaĝa azeno estas tre timida, fuĝas ĉe plej eta signalo de danĝero. Tamen en kazo de neceso kapablas defendi sin per hufobatoj de la malantaŭaj piedoj. La gregon kutime gvidas sperta azenino.

La azeno kapablas kruciĝi kun ĉevalo kaj produkti impotentajn hibridajn bastardojn mulo kaj hino.

En la antikva epoko estis azeno konsiderata simbolo de erotika manio (Ora azeno de Apulejo), nun ĝi simbolas stultecon kaj ĝia nomo eĉ servas kiel sinonimo por stultulo, "azenaĵo" por stultaĵo.

Laŭ Evangelioj, Jesuo eniris Jerusalemon sur azeno. Liaj anoj vidis en tio plenumon de profetaĵo pri la Mesio (Maŝiaĥo). Kristanoj festas tiun agon ĉe Palmodimanĉo.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://nefertiti.iwebland.com/timelines/topics/means_of_transportation.htm
•  http://www.lovelongears.com/zorse.html
•  http://www.bourricot.com
•  http://www3.kcn.ne.jp/~roba/kaikata2.htm
•  Bourricot and Co, Le monde des ânes sur le web : actualité, infos, sélection de sites et annuaire