Agatha Christie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agatha Christie

Agatha CHRISTIE [Agata kristi] (naskiĝis la 15-an de septembro 1890 en Torquay, kaj mortis la 12-an de januaro 1976 en Wallingford) estis brita verkistino.

Agatha Christie verkis entute pli ol 70 krimromanojn, krome rakontojn kaj teatraĵojn kaj – sub la pseŭdonimo Mary Westmacott – romantikajn librojn. Ŝia plej fama teatraĵo, la krimspektaklo The mousetrap ("Muskaptilo"), estiĝis en 1947. En 1952 ĝi havis sian premieron kaj ĝis nun ĝi seninterrompe estas prezentata en Londono.

Plejofte, ŝiaj temoj okazas en Britio, urbe aŭ kampare. Ŝiaj ĉefaj detektivoj-protagonistoj estas Hercule Poirot, belga detektivo, kaj Miss Marple ("Fraŭlino Marple), maljunulino kiu ĝisfunde konas la homan konduton.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Plako en tombo de Agatha Christie
  • The Mysterious Affair at Styles ("La Mistera Afero ĉe Styles", 1920)
  • The Murder of Roger Ackroyd ("La Murdo de Roger Ackroyd", 1926)
  • The Murder at the Vicarage ("La Murdo ĉe la vikarejo", 1930)
  • Murder on the Orient-Express ("Murdo en la Orienta Ekspreso", 1934)
  • The ABC Murders ("La ABC-murdoj", 1936)
  • Death on the Nile ("Morto sur Nilo", 1937)
  • Ten Little Niggers ("Dek etaj nigruloj", ankaŭ sub la titoloj Ten Little Indians ["Dek indianoj"] kaj And Then There Were None ["Kaj poste jen estis neniuj"], 1939)
  • Evil Under the Sun ("Malbono sub la suno", 1941)
  • The Body in the Library ("La Kadavro en la biblioteko", 1942)
  • The Moving Finger ("La Moviĝanta Fingro", 1942)
  • After the Funeral ("Post la entombigo", 1953)
  • A Caribbean Mystery ("Kariba mistero", 1964)
  • The Mirror Crack’d From Side to Side ("La Spegulo frakasiĝis de flanko al flanko", 1962)
  • By the Pricking of My Thumbs ("Per la pikado de miaj dikfingroj", 1968)
  • Nemesis ("Nemezo", 1971)
  • Postern of Fate ("Malantaŭa eniro de la sorto" 1973)
  • Sleeping Murder ("Dormanta murdo", 1976)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]