Eduardo la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduardo la 7-a

Eduardo la 7-a (Albert Edward, Alberto Eduardo de Saksio-Koburgo kaj Gotao, naskita la 9-an de novembro 1841 en Londono, mortinta tie la 6-an de majo 1910) estis reĝo de Britio, reĝo de la regnoj en la Brita Naciaro kaj imperiestro de Barato. Li estis tre populara kaj ŝatata societa persono.

Li estis filo de reĝino Viktorino kaj la unua britia monarĥo el la dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li regis de la 22-a de januaro 1901 (morto de lia patrino) ĝis sia morto.

Eduardo iĝis reĝo je la aĝo de 59 jaroj kaj estis princo-heredonto (kun la titolo Princo de Kimrujo) pli longe ol iu ajn alia brita reĝo (la nuna heredonto, Princo Karlo, naskiĝis en 1948, do estas heredonto nur de 58 jaroj). Dum lia regado, nun nomata eduarda periodo, unuafoje estis rekonita la ofico de brita ĉefministro. Kiel unua brita monarĥo Eduardo vizitis Rusion; li ankaŭ kontribuis al la modernigo de la brita defenda ŝiparo kaj al reformado de la medicinaj servoj de la armeo.

Eduardo estis dua infano kaj plej aĝa filo de reĝino Viktoria kaj ties edzo Alberto, princo de Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li ricevis jam en aĝo de unu monato - fare de la patrino - la titolojn princo de Kimrio kaj earl de Chester. Eduardo studis en Universitatoj de Cambridge kaj Oxford. Kiam li - kiel simpla soldato - bivakis en Irlando (junio - septembro de 1861), havis amrilaton al aktorino, je plej granda indigno de la reĝa familio. reĝino Viktoria kulpis lin pro morto de lia patro. Fakte la princo mortis je tifo, sed lin kortuŝis la amrilato de sia filo (li mortis je la 4-a de decembro 1861). Post la afero, Viktoria malpermesis por Eduardo la okupiĝon pri la ŝtataj aferoj. Li jam pasis 50-jara, kiam oni sciigis lin pri laboro de la registaro.

Li edziĝis en 1863 (10-an de marto) al Aleksandra, plej aĝa filino de princo Kristiano, la estonta reĝo Kristiano la 9-a de Danio. Iliaj kvin gefiloj plenkreskiĝis (Georgo, princo de Jorko, pli posta reĝo Georgo la 5-a estis ilia dua filo). Dum Aleksandra okupiĝis pri la familio, la princo vizitis societojn en Anglio kaj en la kontinento. Li tre ŝatis ĉevalkonkurojn, veladon kaj ĉasadon. Oni ofte klaĉ-skribis pri lia skandala vivo. Eduardo estis ankaŭ arda framasono.

Kiam mortis reĝino Viktoria la 22-an de januaro 1901, Eduardo surtroniĝis kaj oni kronis lin la 9-an de aŭgusto de 1902 kiel Eduardo la 7-a. Li vizitis en 1903 Francion, Parizon, kie li trafe kaj france parolis kaj populariĝis. Tio ebligis la aliancon de entento en 1904.

Pri Esperanto li diris:

Citaĵo
 Mi opinias ke Esperanto estas granda bonaĵo por la homaro kaj esprimas la deziron ke ĝi havu la plej kompletan kaj la plej rapidan sukceson. 
Antaŭe: Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando Poste: Flago-de-Britio.svg
Viktoria 19011910 Georgo la 5-a
Antaŭe: Imperiestro de Hindio Poste: Star-of-India-gold-centre.svg
Viktoria 19011910 Georgo la 5-a

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Eduardo la 7-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  • Sir Sidney Lee: King Edward VII (2 volumoj, 1925–1927)
  • Gordon Brook-Shepherd: Uncle of Europe (1975)