Maria la 2-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maria la 2-a de Portugalio

Maria la 2-a de Portugalio (Rio-de-Ĵanejro, 4a de aprilo de 1819 - Lisbono, 15a de novembro de 1853), reĝino de Portugalio, kromnome la Edukistino. Naskiĝinta en Brazilo, ŝi estis la ununura amerika virino kiu estis Ŝtatestro de eŭropa ŝtato, kvankam vere Brazilo en 1819 formis parton de Portugalio.

Ŝi estis la filino de la reĝo Petro la 4-a (Portugalio), kiu estis ankaŭ imperiestro de Brazilo laŭ la nomo de Petro la 1-a, kaj de lia unua edzino, la arkidukino Maria Leopoldina Josefa Carolina de Aŭstrio. Ŝi estis la dua kaj lasta virino kiu ascendis al la trono de Portugalio.

Entroniĝo[redakti | redakti fonton]

En marto de 1826 mortiĝis la reĝo Johano la 6-a, kio kaŭzis krizon de sukcedo en la lando. Lia heredonto, Petro, estis proklamiĝinta imperiestro de Brazilo en 1822. Johano havis alian filon nome Mikaelo, kiu estis ekzila en Aŭstrio post estrado de serio da insurekcioj kontraŭ lia patro kaj la reĝimon liberalan.

La reĝo nomumis sian preferatan filinon, Isabel Maria, regentino ĝis kiam sia "legitima heredonto revenu al la lando". Sed neniam lli precizigis kiu estos tiu heredonto, ĉu Petro, la imperiestro, ĉu Mikaelo, la princo en ekzilo.

Avertita ke la partianoj de sia frato pretis lokigi Mikaelon en la trono, Petro abdikis favore de sia plejaĝa filino, Maria de la Gloro, kiu estis nur 7jaraĝa, kondiĉe ke ŝi edziniĝu al sia onko Mikaelo kaj ke tiu akceptu la Liberalan Konstitucion kaj plenumu la regentecon ĝis kiam ŝia nepino atingu maturaĝon.

Mikaelo ŝajnigis ke li akceptas la proponon, sed kiam li alvenis al Portugalio, eltronigis la estontan reĝinon Maria kaj proklamiĝis reĝo, malvalidigante la liberalan konstitucion. Dum la reĝado de ŝia edzo, Maria vizitis diversajn kortegojn de Eŭropo, inklude tiun de sia avo en Vieno, krom tiujn de Londono kaj Parizo.

Petro abdikis la brazilan tronon en 1831 favore de sia filo Petro la 2-a de Brazilo klopodante rekuperi la portugalan tronon. Tiele el sia sidejo en Azoroj atakis Mikaelon, kaj devigis lin abdiki en 1834. Maria la 2-a rehavis la kronon kaj sukcesis akiri la nuligon de la geedzeco kun sia onklo.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

La 26an de januaro de 1835, kiam ŝi estis 15jaraĝa, edziniĝis al Karlo, duko de Leuchtenberg, filo de Eugène de Beauharnais kaj nepo de la imperiestrino Jozefino. Karlo mortiĝis la 28an de marto tiujare, du monatojn post la geedzo.

La 1an de januaro de 1836, Maria edziniĝis al princo Fernando de Saksio-Koburgo kaj Gotao, kiu regis kiel progeedza reĝo. Li ricevis la titolon, laŭ la portugala tradicio, post la nasko de sia unua filo, la heredonto.

Dum ŝia reĝado la reĝino Maria devis frunti insurekcion la 16an de majo de 1846, kiu estis venkita de la reĝaj trupoj la 22an de februaro de 1847. Ŝi ankaŭ proklamis leĝon por sekurigi la publikan sanon kaj eviti la etendon de la ĥolero tra la lando. Krome ŝi apogis politikojn kiuj helpis la pliigon de la edukan nivelon de la populacio.

Post diversaj gravedigoj kaj naskoj, la kuracistoj informis la reĝinon Maria pri la danĝero kiun kaŭzus por ŝia sano naski filon ĉiujare. Maria ne atentis la avertojn kaj mortiĝis naskante la princon Eŭgenio en 1853.