Leopoldo la 1-a (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leopold I by Franz Winterhalter.jpg

Leopoldo la 1-a, denaske "Leopold Georg Christian Friedrich von Sachsen-Coburg-Saalfeld, Duko de Saksio, Princo de Saksio-Koburgo-Gotao" (n. la 16-an de decembro 1790 en Koburgo kaj m. la 10-an de decembro 1865 en Bruselo), estis la unua reĝo de la belgoj.

Li estis elektita de la belga parlamento la 4-an de junio kaj ĵuris kiel reĝo la 21-an de julio 1831.

Lia filo, ankaŭ nomata Leopoldo, sekvis lin sur la belga trono post lia morto en 1865.