Baldueno la 1-a (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Baudueno kun sia edzino Fabiola en 1969.

Baldueno la 1-a de Belgio, plennome Baldueno Leopoldo Alberto Karlo Akselo Mario Gustavo Duko de Henegovio, nederlande Boudewijn [baŭdevejn], france Baudouin [bodŭe] (naskiĝis la 7-an de septembro 1930 en kastelo Stuyvenberg ĉe Bruselo; mortis la 31-an de julio 1993 en Motril en Hispanio). Li estis de 1951 ĝis sia morto reĝo de Belgio.

Baldueno estis filo de reĝo Leopoldo la 3-a kaj ties edzino Astrid de Belgio, naskita princino de Svedio. Kvankam li havis pli aĝan fratinon, li estis unua kandidato por la sukcedo de sia patro, pro la salfranka leĝo, kiu difinis sukcedon tra viroj. De 1991 tiu leĝo ne plu validas en Belgio.

Kiam Baldueno estis apenaŭ kvarjara, lia patro reĝiĝis, kaj Baldueno ricevis la titolon de "Duko de Brabanto", rezervita al onta reĝo. Kiam li estis kvinjara, li perdis sian patrinon per aŭtomobila akcidento.

Komence de la Dua mondmilito lia patro sekurigis siajn infanojn en Francio kaj poste en Hispanio, mem restante en Belgio imite de la rolo sia patro dum la Unua mondmilito. Post la kapitulaco de Belgio li revenigis siajn infanojn.

La peto de Leopoldo, ke Hitler redonu al li la reĝecon, estis malbone akceptita de la belga popolo. Fine de la milito la reĝa familio iris al Aŭstrio kaj post militfino libervole restis en Svislando, ĝis la popolo estis preta, denove akcepti sian reĝon.

Por klarigi la "reĝan demandon" okazis referendumo, kiun la reĝo gajnis precipe danke al subteno en Flandrio. Pro rezisto de valonaj laboristoj kontraŭ la "unua kunlaborinto kun la malamiko" okazis manifestacioj kaj ribeletoj.

Tiutempe princo Baldueno studis en Ĝenevo kaj vojaĝis en Usono. Post ribeloj Leopoldo la 3-a devis retiriĝi. La 11-an de aŭgusto 1950 princo Baldueno ĵuris la reĝan ĵuron, sed ne povis ekregi, ĉar li havis malpli ol 21 jarojn; lia onklo Karolo, grafo de Flandrio, iĝis regento. La 16-an de julio 1951 Leopoldo subskribis sian abdikon kaj du tagojn poste transdonis sian povon al Baldueno.

En 1960 Baldueno edziĝis kun la hispanino Fabiola de Mora y Aragón. Ilia geedzeco restis sen infanoj, kvankam la princino unufoje estis graveda.

Dum la regado de Baldueno okazis severaj disputoj inter flandroj kaj valonoj, kiuj kondukis al la federaciigo de Belgio en 1989. Oni tiam diris, ke la sola vera belgo estas la reĝo; krom li ekzistas nur valonoj kaj flandroj (kaj germanoj kaj enmigrintoj).

En 1990 Baldueno pro religiaj kialoj rifuzis aprobi leĝon pri malstriktigo de la malpermeso de abortigoj. Por tamen ebligi la ekvalidon de la leĝo la belga registaro la 4-an de aprilo deklaris la reĝon nekapabla regi kaj laŭ la konstitucio transprenis liajn funkciojn. Tiel ĝi povis aprobi la leĝon. La postan tagon ĝi deklaris la reĝon denove reg-kapabla.

Posteulo de Baldueno estas lia frato Alberto la 2-a.

Antaŭe: Reĝo de la belgoj Poste: State Coat of Arms of Belgium.svg
Leopoldo la 3-a 19511993 Alberto la 2-a