Aalst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
AalstLocatie.png
Bazaj informoj
provinco: Orienta Flandrio
geografia situo: 50°56’N; 4°02’E Mapo
urbestro: Christoph D'Haese
areo: 78,50 km²
loĝantoj: 77.007 (2005-01-01)
Loĝdenso: 985,81 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 9300

Aalst (nederlande:[A:LST]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Tiun titolon Aalst ricevis en la jaro 1174.

Ekde 1976 la municipoj Baardegem, Erembodegem, Gijzegem, Herdersem, Hofstade, Meldert, Moorsel kaj Nieuwerkerken apartenas al Aalst.

Aalst estas tre konata pro sia ĉiujara karnavalo antaŭ la komenco de la fasto.

Aalst situas ĉ. 20 km okcidente de Bruselo. 10 km norde de Aalst situas la najbara urbo Dendermonde, kun kiu Aalst estas en konstanta rivaleco. Laŭ kelkaj la kerno de tiu rivaleco estas envio al la legendo pri ĉevalo Beiaard; tiu envio estas prikantata en la urba himno de Dendermonde.

Belfrido de Aalst
Dirk Martens (15-a jc.)

Famaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]