Kruibeke

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
KruibekeLocatie.png
Bazaj informoj
provinco: Orienta Flandrio
geografia situo: 51°10’N; 4°19’E Mapo
areo: 33,64 km²
enloĝantoj: 14.906 (2004-07-01)
loĝdenso: 443 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 9150
telefono: 03

Kruibeke (nederlande:[KR'Jbe:ke]) estas municipo en Belgio.

La vilaĝo situas inter la rivero Skeldo kaj la Eŭropa ŝoseo 17.

Kruibeke limas kun la municipoj Zwijndrecht, Temse kaj Beveren. En 1977 ekestis la nuntempa Kruibeke pro kuniĝo de 3 vilaĝoj, nome: Kruibeke (6.862 enloĝantoj, 14,5 km2), Bazel (4.967 enloĝ., 17 km2) kaj Rupelmonde (2.906 enloĝ., 1,9 km2).

La municipo ekhavos grandan inundejon kun surfaco de +/- 6 km2 kiu sekurigos la malaltajn terenojn pli sude ĉe la bordo de la rivero Skeldo.


Kruibeke, ĉefstrato en la centro

Ĝemelurbo [redakti]

neformalaj ĝemeliĝoj

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retejo de la municipo(nederlande)