Lokeren
El Vikipedio
| Mapo de la municipoj en la provinco |
|---|
![]() |
| Bazaj informoj |
| provinco: Orienta Flandrio |
| geografia situo: 51°07’N; 4°00’E Mapo |
| areo: 67,50 km² |
| loĝantoj: 38.276 (2007-01-01) |
| loĝdenso: 567 loĝantoj/km² |
| horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
| poŝtkodo: 9160 |
| telefono: 09 |
Lokeren (nederlande:[LO:ker'n]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1804.
La plej malnova indiko pri Lokeren datiĝas de la komenco de la 12a jarcento. Almenaŭ du gravaj historiaĵoj estas tre menciindaj: la akiro de bazaro-patento de reĝo Karlo la 5a en 1555 kaj la akiro de la titolo de 'urbo' en 1804, kiam regis Napoleono.
Ĉiujaraj eventoj en la urbo estas la Festoj de Lokeren, la 'Kovekensstoet' kaj la ekspozicioj de nuntempaj skulptaĵoj en la parko 'Ter Beuken'. La futbala klubo Sporting Lokeren kontribuas al la promocio de Lokeren ekster la propra regiono.
Ekde 1977 la municipoj Eksaarde kaj Daknam apartenas al Lokeren.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Oficiala retejo de la municipo (nederlande, france, germane kaj angle)
retejo kun multaj fotoj (eta teksto en la angla)
|
||||||

