Ninove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
MnpNinoveLocation.png
Bazaj informoj
provinco: Orienta Flandrio
geografia situo: 50°50’N; 4°01’E Mapo
areo: 72,85 km²
loĝantoj: 35.373 (2005-01-01)
loĝdenso: 482 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 9400

Ninove (nederlande:[NIno:ve]) estas municipo en Belgio.

Ekde 1977 la municipoj Appelterre-Eichem, Aspelare, Denderwindeke, Lieferinge, Meerbeke, Nederhasselt, Neigem, Okegem, Outer, Pollare kaj Voorde apartenas al Ninove.

Ninove akiris urbajn rajtojn jam en la 12a jarcento. Ninove-anoj estas tre fieraj pri tio.

Dum la pasintaj jaroj la urba centro de Ninove estas forte renovigita. Meze de la 90aj jaroj jam estis malfermita granda kaj moderna kulturcentro "de Plomblom" kun akompana urba biblioteko. En la jaro 2002 malfermiĝis tutnova butikuma kaj loĝa komplekso "Ninia" en la urbocentro. Fine de 2004 malfermiĝis brile nova naĝeja komplekso.

Esperanto en Ninove[redakti | redakti fonton]

Leon Paul Charles Cogen loĝis kaj propagandis tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]