Laŭrenco de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la kristanan sanktulon "Laurentius Romae". Por pliaj portantoj de tiu latina nomo vidu la apartigilan artikolon Laurentius
Sankta
Laŭrenco de Romo
Persona informo
Laurentius
Naskiĝo 31-an de decembro 225 (0225-12-31)
en Osca, Hispania Tarraconensis,  Romia Imperio
Morto 10-an de aŭgusto 258 (0258-08-10) (32-jaraĝa)
en Romo,  Romia Imperio
Mortis per morto sur brulŝtiparo vd
Tombo Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Orentius of Huesca vd
Patrino Patientia of Huesca vd
Gefratoj Orientius vd
Profesio
Okupo romkatolika diakono vd
Sanktulo
Festotago 10-a de aŭgusto
Atributoj kradrostilo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La martira morto de la sankta Laŭrenco, pentraĵo de Tiziano

La kristana sanktulo Laŭrenco de Romo, latine Laurentius Romae, (naskiĝis probable en Osca, la nuntempa Huesca en Hispanio aŭ en la antikva urbo Laurentum proksime de Romo; mortis la 10-an de aŭgusto 258 en Romo) estis arkidiakono de la kristana eklezio dum la tempo de la papo Siksto la 2-a kaj mortis kiel kristana martiro. Lia festotago estas la 10-a de aŭgusto. Li konsideriĝas la plej konata portanto de la nomo Laurentius, kies Esperanta formo estas Laŭrenco. Ĉar la latina nomo signifas "la viro el Laurentum", la sanktulo eble vere devenis el tiu antikva urbeto, kiu situis proksime de Romo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La legendo pri la sanktulo tekstas, ke Laŭrenco kiel arkidiakono de Romo komisie de la papo respondecis pri la administrado de la loka eklezia kapitalo kaj pri ĝia utiligo por sociaj celoj. Post kiam la romia imperiestro Valeriano senkapigis la papon Siksto la 2-a, Laŭrenco ricevis la imperiestran ordonon elmanigi ĉiun posedaĵon de la eklezio ene de tri tagoj. Sekve Laŭrenco disdonis la kapitalon al la membroj de la komunumo, kolektis ĉiujn malriĉulojn kaj malsanulojn de la komunumo kaj prezentis ilin al la imperiestro kiel la "vera riĉaĵo de la kristana eklezio". La imperiestro ordonis plurmaniere torturi Laŭrencon kaj poste ekzekuti lin dolorege per rostado sur fera kadro super fajro. Laŭ la legendo la lastaj vortoj de Laŭrenco al la imperiestro estis": "Vi povra homo, al mi tiu fajro estas malvarmaĵo, al vi tamen ĝi portos eternan torturon."

Prezento de la sanktulo en la arto[redakti | redakti fonton]

En la arta prezento de la sanktulo, kiel pentraĵoj, desegnaĵoj, statuoj, li bildiĝas kune kun la kradrostilo, sur kiu li estis torturita ĝis morto, kaj ofte kiel martiro kune kun la martira palmo. En blazonoj ofte la kradrostilo, lia simbolo, sola reprezentas lin.

Adoro[redakti | redakti fonton]

Jam en la fruaj jarcentoj de la kristanismo Laŭrenco konsideriĝis signifa sanktulo. Apud lia tombo antaŭ la urbaj remparoj de Romo dum la tempo de la unua kristana romia imperiestro Konstanteno la Granda konstruiĝis baziliko. La origina baziliko malaperis dum la paso de la jarcentoj, sed restis en la memoro de la kristanoj kiel unu el la grandaj bazilikoj. La pli poste konstruita preĝejo super la tombo de Laŭrenco kaj plia baziliko antaŭ ĝi, dum la mezepoko unuiĝis en unusolan preĝejon, la nunan Bazilikon Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj. Tiu baziliko ĝis la nuntempo konsideriĝas unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo kaj ĝis nun atestas pri la eksterordinara alta reputacio de Laŭrenco.

Multaj pliaj preĝejoj, aparte en Italio kaj en Germanio, estas dediĉitaj al la sanktulo. En Germanio la kulto pri Laŭrenco aparte disvastiĝis post la por multaj homoj de la epoko tute mirakla venko de la armeo de la germana imperiestro Otto la 1-a kontraŭ la hungaroj en la batalo de Lechfeld apud Aŭgsburgo la 10-an de aŭgusto 955, la festotago de la sanktulo.

La sanktulo konsideriĝas la patrono de ĉiuj, kiuj traktas kun fajro, do ankaŭ de la kuiristoj. En Germanio ili havas propran gildan ordenon, la "frataro de Laurentius", kaj nomas sin "Laurentius-kavaliroj". Ĉiujare ĉirkaŭ la 10-a de aŭgusto pli-malpli mil kuiristoj renkontiĝas en alia germana urbo por ordena kunveno.

Dum la 16-a jarcento la rezidejo Real Sitio de San Lorenzo de El Escorial de la reĝo de Hispanio konstruiĝis en la formo de kradrosto kaj dediĉiĝis al la sanktulo.

Laŭrenco (la dua de maldekstre) kun Benedikto de Nursio, papo Gregorio la 1-a kaj Johano la Baptisto sur pentraĵo de Andrea Mantegna (1459)
Tomboŝtono de la sanktulo el la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj
pentraĵo pri la martiriĝo fare de Cesare Giuliani
Fresko el la 15-a jarcento kun bildigo de la martira morto de Laŭrenco en kapelo pri li en la maria preĝejo de Hanau (Germanio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]