Jozefino de Beauharnais
Jozefino de Beauharnais (Marie Josèphe Rose Tascher de la Pagerie)[1] (23-a de junio 1763 – 29-a de majo 1814) de deveno de kreoloj, estis la unua edzino de Napoléon Bonaparte kaj la unua imperiestrino de la unua imperio francia. De la flanko de ŝia filino Hortensie de Beauharnais, ŝi estis avino de Napoleono la 3-a kaj de la flanko de sis filo, praavino de la plej ĵusaj gereĝoj svedaj kaj danaj, kaj de la lasta greka reĝino, patrino siavice de la aktuala reĝino de Hispanio. Ankaŭ la aktualaj reĝaj familioj de Belgio, Norvegio kaj Luksemburgo descendas el Jozefino.
Jozefino, nomita Rozo ĝis koni Napoleonon, naskiĝis kaj loĝis en Martiniko (Malgrandaj Antiloj) ĝis kiam en 1780 edziniĝis en Parizo al Alexandre François Marie de Beauharnais. Fine de 1783 separiĝis el sia edzo kaj iom poste revenis al Karibio, kie ordigis la familian ekonomiono meze de la insurekcio de sklavoj de 1791 kaj de la Franca Revolucio.
Reveninte al Parizo tiujare, ĵus okazis la falo de la Antikva Reĝimo kaj la enpovigo de la Nacia Konvencio. Danke al siaj sociaj konatuloj konatiĝis kun Napoléon Bonaparte kun kiu geedziĝis en 1796, du jarojn post kiam ŝia unua edzo estis mortigita per la gilotino de Maximilien Robespierre. Decembre de 1804 Jozefino estis kronita imperiestrino de Francio fare de sia dua kaj lasta edzo nome Napoleono.[2]
Iom poste, en 1810, ĉar ŝi ne naskis heredontan filon al Napoleono, la paro divorciĝis kaj Jozefino retirigis al Kastelo de Malmaison, kiu estis ŝia posedaĵo. Jozefino mortis en 1814, amata de la francoj, kiuj nomis ŝin l'bonne Josephine (Jozefin', la bonulin').[3]
Almenaŭ ĝis oktobro de 1779 Jozefino uzis sian unuan nomon Rozo aŭ eĉ la pli familia nomo, Yeyette [jejEt]. Post ŝia gegedzigo kun Aleksandro de Beauharnais, ŝi subskribis kiel Vicgrafino de Beauharnais aŭ Lapagerie de Beauharnais. La geedza atestilo kun Napoleono estis subskribita kiel M.R.J. Tascher kaj de tiam ŝi subskribis per la du familinomoj: Lapagerie-Bonaparte aŭ Tascher-Bonaparte. Post 1804 ŝi subskribis simple kiel Josephine, nomo per kiu ŝi estis kronita kiel imperiestrino de Francio kaj per kiu oni registris la leĝajn eventojn de ŝia futuro.[4]
Notoj [redakti]
- ↑ Encyclopædia Britannica, citita ĉe biography.com - Joséphine de Beauharnais Biography (1763 - 1814) (en angla). Konsultita la 27-an de aŭgusto 2008.
- ↑ Ernest John Knapton; 1963. Empress Josephine (angla). Harvard University Press. Konsultita la 28an de aŭgusto de 2008.
- ↑ Ernest John Knapton (revizio fare de Leo Gershoy) Empress Josephine (angla). The American Historical Review, Vol. 70, No. 2 (Jan., 1965), pp. 441-442. Publikita de la American Historical Association. Konsultita la 28an de aŭgusto de 2008.
- ↑ Impératrice Josephine; Correspondance, 1782-1814, Chevallier, Catinat and Pincemaille, eldonistoj (Parizo: Histoire Payot, 1996), p. III. Citita de Sandra Gulland en letero publikita en Napoleonic Society of America. Artikolo disponeba en la ttt-ejo: [1]