Le Mans
El Vikipedio
| Le Mans | ||
|---|---|---|
La katedralo de Le Mans malantaŭ ĝardeno |
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Luarlandoj | |
| Departemento | Sarthe | |
| Arondismento | Le Mans | |
| Kantono | Ĉefurbo de 12 kantonoj | |
| Interkomunumreto | Le Mans Métropole | |
| Urbestro | Jean-Claude Boulard (2008–2014) | |
| Insee-kodo | 72181 | |
| Poŝtkodo | 72000, 72100 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 142 281 (2009) | |
| Loĝdenso | 2 694,2 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
| Koordinatoj | 48°00′15″N 0°11′49″O / 48.00417°N, 0.19694°OKoordinatoj: 48°00′15″N 0°11′49″O / 48.00417°N, 0.19694°O | |
| Alteco | 38 ĝis 134 m | |
| Areo | 52,81 km2 | |
| Situo | ||
Le Mans [lə mɑ̃] (esperante ankaŭ Manso) estas franca komunumo kaj urbo, kiu troviĝas 180 km sudokcidente de Parizo. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sarthe, en la regiono Luarlandoj, en la okcidenta parto de la lando. Ĝi havis 142 281 loĝantojn en la jaro 2009[1].
Manso estas fama pro sia fama Katedralo Sankta Juliano, kaj ankaŭ pro la rijetoj (rillettes) (hakita porkaĵo kuirita en graso, kiun oni ŝmiras sur panon).
En Manso, okazas ĉiujare du famaj longtempaj konkursoj :
- la 24 Horoj de Manso (aŭtomobila konkurso),
- la “Bol d’Or” (la Ora Bovlo) (motorcikla konkurso).
Enhavo |
Ĝemelurboj [redakti]
Paderborn (Germanio)
Quintanar de la Orden (Hispanio)
Suzuka (Japanio)
Hauza (Okcidenta Saharo)
Rostov-na-Donu (Rusio)
Volos (Grekio)
Bolton (Britio)
Ŝjanjango (Ĉinio)
Aleksandrio (Egiptio)
Esperanto en Manso [redakti]
En 1928 la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Bildoj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 72181-Le Mans (fr). Alirita la 26-an de novembro 2012.