Quintanar de la Orden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Quintanar de la Orden

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Carlos Alberto Madero Maqueda (PP)
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 13.026  (2011)
Loĝdenso 148,02 loĝ./km2
Geografio
Areo 88
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Quintanar de la Orden en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Quintanar de la Orden [kintanAr] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Quintanar" devenas el latina quintāna, kiu povas signifi kampardomo, kies loĝantoj devis pagi luprezon de la quinta kvinono el tio produktita, aŭ placo de romiaj kampadejoj, kie oni vendis manĝaĵojn. Ĝi povus rilati ankaŭ al la termino pri distanco, ĉar estis je kvin mejloj de determinata komunikvojejo. La aldono "de la Orden" temas pri la fakto ke tiu vilaĝo iĝis posedo de la Ordeno de Santiago. LA nomo estis iame Quintanar de la Encina, tio estas "de la Anzino".

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Quintanareño. La censita populacio en 2011 estis de 13.026 loĝantoj kaj la denseco estas de 148,02 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Quintanar de la Orden estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Toleda Manĉo en la sudorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 691 m; je 110 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 88 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°35′45″ N 3°2′49″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limas kun la municipaj teritorioj de Mota del Cuervo en la provinco Kvenko kaj Villanueva de Alcardete, El Toboso, Miguel Esteban kaj La Puebla de Almoradiel en la provinco Toledo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis hakilon paleolitika kiu sugestas pri prahistoria setlejo. Oni trovis ankaŭ romiajn monerojn kiuj pruvis la eksiston de la setlejo jam en tiu epoko.

En la Mezepoko estis domaro loĝata de mozaraboj toledaj. Post la reconquista, el la 12a jarcento ĝi ekapartenis al la Ordeno de Santiago laŭ dokumentoj el Uclés, formante parton de la Komunumo Manĉa en 1353, kies ĉefurbo estis. En la 16a jarcento, ĝi iĝis parton de la jurisdikcio de la komarko manĉa.

Alfonso la 11-a donis dokumenton privilegian en 1318, kaj lia bastarda filo Don Fadrique donis Foruojn en 1344 kaj fondis la Komunumon Manĉan el kiu Quintanar estis ĉefurbo. La Ordeno de Santiago konstruis muregojn de adobo, ĝis tri preĝejojn sinsekvajn sur la tereno de la antikva moskeo kaj jam malaperintajn malsanulejojn, ĉar el ili konserviĝas nur la kapelo de tiu fondita de Pablo de Mota, nome "La Ermitilla" (ermitejeto), aktuala Municipa Ekspoziciejo.

La pilorio, situanta nune ĉe la ermitejo de Sankta Ana, indikas ke ĝi estis ĉefurbo de Gubernio kaj Justico.

La gotika preĝejo, platereska kun turo de karaktero defenda, konstruita el 1544, estas dediĉata al Santiago de la Espada (de Glavo), kaj havas artan retablon alportitan en 1992 el Tordesillas. Quintanar havis gravan judan kvartalon ĉirkaŭ la sinagogo, sur kiu oni konstruyis la Ermitejon de la Pieco, Patronino de la vilaĝo. Post la insurekcio de la moriskoj, tiuj de Almerio kaj Granado estis eligitaj al manĉaj areoj, kaj multaj setlis ĉefe en tiu loko en la kvartalo Toledillo (toledeto), proksima al la ermitejo de Sankta Sebastiano, unu el la plej tipaj kvartaloj de la vilaĝo. Estis multaj hidalgoj, jam en tempo de Filipo la 2-a, el kiuj Quintanar konservas variajn blazondomojn; el kiuj la plej elstara estas la Domo Radas (1662), populare konata kiel Casa de Piedra (elŝtona domo) ĉe la Ermitejo de la Pieco, Preĝejo kaj Urbodomo.

En la Milito de Sendependiĝo, komence de la 19a jarcento la francoj konkeris kaj rabis la vilaĝon kaj estis tie de 1808 al 1812. Dum la Unua Karlisma Milito, la lokanoj rezistis la atakon de la karlismaj trupoj de Cabrera kaj ne estis konkerita, pro kio la vilaĝo ricevis la titolon de Muy Leal Villa (vilaĝo lojala) en 1836, el Isabel la 2-a.

Fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a jarcento, estis elstara industria naskiĝo, ĉefe pri veturistoj, kiuj alportis la manĉajn produktojn ĉien en Hispanio; tiuj uzis specialan ĵargonon nome "kalo", kaj al ili oni dediĉas la nomatan Plaza de los Carros (placo de la ĉaroj).

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Quintanar de la Orden super 10,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Quintanar de la Orden kie oni falis al 7,764, sed poste oni rekuperiĝis al la nunaj 13.026, tio estas la populacio preskaŭ duobliĝis.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]