Escalonilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Escalonilla
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Sonia María Gómez Fernández
Retpaĝaro municipo
Demografio
Loĝantaro 1.576  (2010)
Loĝdenso 30,9 loĝ./km2
Geografio
Areo 51
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Escalonilla en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Escalonilla [eskalonIja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Escalonilla" devenas el toponimo scalonia kiu en latino signifas ian cepon. Tiele aperas la nomo en kelkaj dokumentoj de la 11a kaj 12a jarcentoj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Escalonilleros. La censita populacio en 2010 estis de 1.576 loĝantoj kaj la denseco estas de 30,9 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Escalonilla estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 545 m; je 38 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 51 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°55′35″ N 4°20′58″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipio situantas sur profunda valo, dekstre de porbrutara pado Real Segoviana en la komarko de Torrijos. Limas kun la municipaj teritorioj de Santo Domingo-Caudilla norde, Gerindote kaj Burujón oriente, La Puebla de Montalbán sude kaj Carmena okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo. Estas teritorio ĝenerale ebena, kun kelkaj montetoj, kelkaj rojoj (Soledad, Valle kaj Barco), nombraj fontoj kaj ene kaj ekstere de la domaro kaj granda akvofonto konata kiel El Charcón [ĉarkOn] kiu havas etendan marĉon kie vintre loĝas granda kvanto de migrantaj kaj vintrumantaj birdoj.

Posedas jurisdikcion sur la bieno Nohalos, de granda etendo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperis skribataj restaĵoj de keltoj, visigotoj, araboj kaj mozaraboj, tiuj lastaj de la 12a kaj 13a jarcentoj. En la teritorio estas restoj de du vilaĝoj, nun jam ne plu loĝataj, nome Guerrero [gerEro] kie estas dolmeno kaj Casas Albas (blankaj domoj) kie estas restaĵoj de preĝejo.

El 4,000 loĝantoj en la 1930-aj jaroj oni pligrandiĝis al malpli da 1,400 loĝantoj en la 1990-aj jaroj. Malaltiĝoj okazis pro la Hispana Enlanda Milito kaj posta elmigrado dum la 1950-aj, 60-aj kaj 70-aj jaroj. Poste la populacio stabiliĝis simile dum du jardekoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]