Arcicóllar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Arcicóllar
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro José María Holgado Gutiérrez
Retpaĝaro www.arcicollar.com
Demografio
Loĝantaro 811  (2011)
Loĝdenso 26,16 loĝ./km2
Geografio
Areo 31
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Arcicóllar en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Arcicóllar [arzikOjar] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi posedas urbanizaĵon separata (submunicipo) nomata Señorío del Camorro.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Arcicóllar" devenas el "casa de cicolla" (domo de cicolla). "Cicolla" povus deveni de arcillaarcillero (argilo, argilisto), pro kio la toponimo signifus "domo de la argilisto aŭ potfaristo". Meze de la 12a jarcento nomiĝis Darcilla kaj Arcicolla.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Arcicolleros. La censita populacio en 2011 estis de 811 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,16 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Arcicóllar estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 544 m; je 27 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 31 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′20″ N 4°6′48″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la municipa teritorio de Arcicóllar: videblas maldekstre aparta rezidejaro

La municipo troviĝas situanta en la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Camarena, Recas, Camarenilla kaj Fuensalida, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La vilaĝo situantas sur ebenaĵo ĉe rojoj, plej ofte sekaj, nome Cantaelgallo (kokokanto), kiu enfluas al la Guadarrama, kaj tiea alfluanto Gadea. Oriente trafluas alia rojo nome Vallehermoso (belega valo), ankaŭ seka plej parto de la jaro kaj kiu enfluas same al la rivero Guadarrama.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe vitejoj) kaj brutobredado tradicie. Ĉar ne estas industrio plej parto de laboristoj veturas ĉiutage al najbara Fuensalida por labori en fabrikoj aŭ ŝuvendejoj. Junuloj elmigras al Madrido.

Historio[redakti | redakti fonton]

Aperas citata la unuan fojon en 1141 kiam donis la vilaĝon la reĝo Alfonso la 7-a al Johano, ekleziulo de Segovio kaj estonta episkopo de Osma el 1148 al 1174, kaj al pastro Arnaldo de Corvín. Post dek jaroj ambaŭ posedantoj dispartigis la vilaĝon. En 1159 Corvín donas sian parton al diversaj personoj por ke ili loĝigu la teritorion, kaj tiam oni fondas la vilaĝon. Aliflanke la episkopo de Osma, donas sian duonon al sia nevino nome Placencia, edzino de Gonzalo Petri, ambaŭ mozaraboj. Post jaron ties filino Columba, donos kvaronon al Juan Domínguez.

En la 13a jarcento estis proksima domaro nome Villafranca.

Meze de la 19a jarcento la ununura industrio estis malriĉa tegolejo, dum la populacio dediĉis sin al la produktado de tritiko, karobo, hordeo, sekalo kaj kikeroj. Aktuale ekzistas titolo de Markiso de Arcicollar nome sia moŝto Rafael Fernández-Villaverde de Silva.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]