Erustes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erustes
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45540
Politiko
Urbestro Sonia Morales Jiménez
Demografio
Loĝantaro 225  (2015)
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 4° 30′ U (mapo)39.957222222222-4.4969444444444Koordinatoj: 39° 57′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 531 m [+]
Areo 9,5 km² (950 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Erustes (Hispanio)
Erustes (Hispanio)
DEC
Erustes
Erustes
Situo de Erustes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Erustes [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Erustes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Erustes estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Ne estas tutfidinda informo pri la deveno de la termino "Erustes". Plej verŝajne ĝi devenas el eŭska irusta, trifolio, kunmetaĵo de iru, tri kaj osto, folioj. En diversaj epokoj estis nomata Herustes.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Erusteños. La censita populacio en 2011 estis de 2.033 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Erustes estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 531 m; je 49 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Domingo Pérez, Santa Olalla, Carriches, Mesegar de Tajo kaj Cebolla, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam ekzistis setlejo ekde la 4a jarcento ĉar oni trovis pecon de romia-kristana tombo tiuepoka.

En 1399 ĝi aperas menciata kiel unu de la domaroj kiujn donas Alvar Pérez de Guzmán, superulo de Sevilo. Ties gravon en la 14a jarcento certigas la riĉecon de la "alfarje", nome ligna plafono de mudeĥara deveno, en la preĝejo.

Ĝi apartenis dum tempo al la graflando de Orgaz.

Dum la elmigrado de la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj la vilaĝo perdis tri kvinonojn de la loĝantaro: el 500 al 200, kio stabiliĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]