Buenaventura (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buenaventura (Hispanio))
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Buenaventura
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Carlos Fernández de Castro Fernández
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 482  (2011)
Loĝdenso 13,47 loĝ./km2
Geografio
Areo 35.77
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Buenaventura en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Buenaventura estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Buenaventura" devenas el nomo de la sanktulo itala Sankta Bonaventuro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Buenaventureños. La censita populacio en 2011 estis de 482 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,47 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Buenaventura estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 436 m; je 104 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 35.77 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′44″ N 4°51′5″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas sur ebenaĵo ĉe monteto sude de la valo de la rivero Tiétar, inter la Sierra de San Vicente kaj la Bantera. Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente kaj limas kun la municipaj teritorioj de Lanzahita, Pedro Bernardo kaj Gavilanes en la provinco de Ávila kaj El Encinarejo, teritorio apartigita disde Almendral de la Cañada, kaj Navamorcuende en la provinco de Toledo.

Fluas tra la teritorio la rivero Tiétar, je ĉirkaŭ du kilometroj el la domaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo fondiĝis en 1685 laŭ aperas en dokumeto fare en Hinojosa de San Vicente la 16a de majo de tiu jaro. Formis parton de la ŝtato markislando de Navamorcuende kaj komunumo de la Sierra de El Piélago.

Meze de la 18a jarcento ĝi atingis sendependon. Tiam ĝi enhavis 110 domojn.

Dum la unua duono de la 20a jarcento la populacio kreskis ĝis 1,000 loĝantoj. Poste, pro elmigrado (malbona ekonomia situacio de la agrikulturo kaj servomanko) duoniĝis ĝis la 1980-aj jaroj kaj tiele stabiliĝis.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo de Sankta Sebastiano
  • Ermitejo de la Buen Suceso (Bona okazo)
  • Preĝejo de la Sankta Kruco.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]