Guadamur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Guadamur
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro María Sagrario Gutiérrez Fernández
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 1.855  (2011)
Loĝdenso 50,14 loĝ./km2
Geografio
Areo 37
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Guadamur en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Guadamur estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino «Guadamur» (قدمر), laŭ kelkaj fakuloj, signifas en araba 'la rivero de la ondoj'; tamen aliaj opinias ke ĝi devenus el wadi al-mur 'rivero de la muro',[1] Kiel aludo al konstruaĵo ĉu romia aŭ visigota por akva utilo; tiele ĝi estus hibrido de la araba wadi 'rivero, valo', kaj de la latina murus 'muro', aŭ de la latina muris 'ratón', je la maniero de aliaj hibridoj kiaj Guadalcanal (Sevilo).

Ĉiukaze kaj certe UadiUedo (el-uadi, الوادي, uad واد) estas termino de araba deveno uzata por nomigi la sekajn aŭ laŭsezonajn akvofluejojn de la riveroj.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Guadamureño. La censita populacio en 2011 estis de 1.855 loĝantoj kaj la denseco estas de 50,14 loĝ/km². Historie dum la 20a jarcento la populacio stabiliĝis kun varioj inter 1,500 kaj 2,000 loĝantoj. La Hispana Enlanda Milito kaŭzis 400 perdojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

Guadamur estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 640 m; je 13 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 37 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°48′41″ N 4°8′57″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo estas situanta «en una cañada» (ĉe brutoŝoseo)[2] en la komarko de la Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de la urbo de Toledo norde, kaj de Argés oriente, Casasbuenas sude kaj Polán sude kaj okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

La kverkarbaro de Daramezas, jurisdikcio de Guadamur separata el la resto de la municipa teritorio kaj enklava en tiu de Toledo, havas kiel limo norda la riveron Taĵon. La plej alta punkto de la teritorio troviĝas en La Liebrera, kun 661 m.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Olivarboj ĉe la rivero Guarrazar.

Agrikulturo (cerealoj, olivarboj, vitoj kaj danke al irigacioj el riveroj Taĵo kaj Guajaraz, krom putoj, fruktoĝardenoj, melonoj, akvomelonoj) kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj) tradicie. Iame minoj. Nun turismo. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo. Inter industrio, produktado de oleo, de vino, fabrikoj de mebloj kaj fromaĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Restoj de ebla romia ŝoseo en la reĝa vojo al Toledo.

La arkeologiaj restoj prahistoriaj estas malabundaj, el ŝtono apenaŭ neolitika raspilo, hakilo de malfacila datado ktp. Guadamur troviĝas tro malproksime de la setlejoj de la Paleolitiko plej proksimaj (en la aktuala provinco de Madrid).

La setlantoj de la zono antaŭaj al la alveno de la romianoj ricevis de la geografo Strabono la nomigo de karpetanoj, kaj en la Karpetanio integris, kun aliaj popoloj, la socian kaj kulturan medion keltiberan. Ĉe Guadamur estas toponimoj de kelta deveno kiaj Alpuébrega, la Brega aŭ Castrejón.

Arkeologiaj trovitaĵoj, eĉ malabundaj, pruvas la romian ĉeeston en la areo: moneroj, kameo, steleo el kalka ŝtono kaj ĉevala bremsilo[3] datata en la 2a jarcento; al tio aldonendas eroj reuzataj de visigotoj, kiaj restoj de kolonoj, platoj el marmoro de Carrara kaj statuoj. Ne estis en Guadamur preciza setlejo de romianoj, sed ŝajne estis certe romia ŝoseo duaranga kaj probable vilao en la zono de la malnova vojo al Toledo. La loka toponimo «Portusa» (diminutivo latina kastiliagita), de vadejo de la river Taĵo je 8 km nordokcidente de Guadamur, markas la zonon kiel iama trapasejo.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Krono visigota de Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672), apartenanta al la Trezoro de Guarrazar.
Friso visigota devena el la arkeologia kuŝejo de Guarrazar.

La epoko visigota (409711) lasis en Guadamur la plej interesa ĉapitro de sia historio. En aŭgusto de 1858, fortaj tempestoj malkovris ĉe fruktaĝardenaro de Guarrazar serio de tomboj. La lokanoj Francisco Morales kaj María Pérez malkovris tiele la nomitan Trezoro de Guarrazar, la plej grava el la trovitaj en Iberio rilate al la visigotoj. Tiuj trovitaĵoj plus aliaj kromaj (aprilo de 1859), formis aron konsista el: ses kronoj, kvin krucoj, pendjuvelo kaj restoj de platoj kaj ĉenoj (preskaŭ ĉio el oro, nune en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido); krono kaj kruco el oro plus juvelo kun gravuraĵo de la Anonco al la Virgulino (nune en la Reĝa Palaco de Madrido); tri kronoj, du krucoj, ĉeneroj kaj penjuveloj el oro (nune en la Nacia Muzeo pri la Mezepoko, Parizo); krono, fragmentoj de alia kaj spiko kun bulo de rokokristalo (pecoj ŝtelitaj el la Reĝa Palaco de Madrido en 1921 kaj ankoraŭ netrovitaj). La peco plej valora de la aro estas la krono de Recesvinto, reĝo kiu nun nomigas la ĉefa placon de la vilaĝo: ties pecoj el safiro devenas el la antikva Srilanko. Aperis ankaŭ nombraj skulptaj fragmentoj kaj restoj de konstruaĵo, eble romia delubrum (nome sanktejo aŭ purigejo) kiu en postaj jarcentoj oni dediĉis al kristana kulto kiel pregejo aŭ baziliko, kaj kiu loĝigis serion de tomboj: en la plej grava kuŝis skeleto sur kuŝejo el kalko kaj sablo, kaj konserviĝis la tomboŝtono el ardezo, kies latina skribaĵo,[4] de la presbitero Krispino, datas el la jaro 693 (51 de la regado de Egiko, jaro de la 16a Koncilio de Toledo). Tiu tomboŝtono troviĝas nune en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.

Laŭ kelkaj hipotezoj, Guarrazar estus estinta monaĥejo kiu utilis kiel kaŝejo por parto de la reĝa trezoro de la kortego, preĝejoj kaj monaĥejoj de Toledo, por eviti ties kapton fare de la invadantaj islamanoj: la monaĥejo de Sancta Maria in Sorbaces, laŭ la skribaĵo de la kruco de Sónnica, unu el la pecoj de la trezoro de Guarrazar konservataj en Parizo. Kopioj de la Trezoro estas viziteblaj en la Ermitejo de Nia Sinjorino de la Nasko de Guadamur kaj en la Muzeo de Visigota Arto de la preĝejo de Sankta Romano, en la urbo de Toledo.

Krom ties propra nomo, Guadamur havas en la ĉirkaŭo pliajn restojn de araboj en formo de toponimo: Daramazán, 'domo fortikita'; Daramezas, 'domo de la tablo aŭ altebenaĵo'; Guajaraz, 'rivero de la dornoj'; Guarrazar, 'valo de la plumbo'; Zuarraz, 'canaleto'; Aguanel, 'akvo de la puto'; Aceituno, 'la olivarbaro'.

La kapitulaco de Toledo en 1085 permesis almohadojn kaj almoravidojn forpeli la kristanojn de tiom strategia pozicio. La komarko, en la venonta jarcento, estis ruinigita de atakoj kaj kontraŭatakoj de ambaŭ flankoj. Kiam komencis reloĝado en tempo de Alfonso la 7-a, Guadamur aperas kiel domaro de la municipo de Toledo, al kiu ĝi pagas impostojn kaj de kies jurisdikcio dependas. La dokumentaro disponebla pruvas, ke estas tradicia la posedo privata de bienoj de anoj de Toledo ĉirkaŭ Guadamur, kaj tio eble datas el la regno tajfo, pro la toponimio araba de la nunaj bienoj. Ekde fino de la 12a jarcento tiuj bienoj ekestis posedoj de la klerularo.

Dum la 13a jarcento, la 14a jarcento kaj la 15a jarcento okazas en tiuj teroj progresa paso al la feŭda reĝimo, kaj tio malfortigas la monarkian povon, permesante nobelajn luktojn, reziston de kamparanoj, konfliktojn proreligiajn, epidemiojn kaj krizojn de vivteno. Guadamur eniras en la historio malalt-mezepoka ĉe Pedro López de Ayala, filo de la reĝa kanceliero kaj urbestro de Toledo, kies kontrolon lia familio disputis kontraŭ familio Silva. Intervenis en la milito kiu okazis inter Johano la 2-a kaj ties preferulo don Álvaro kontraŭ la infantoj de Aragono, don Henriko kaj don Johano, kaj finfine li donis al ili la urbon de Toledo en 1440. Rekuperita la perditan terenon, Johano la 2-a pardonis don Petron en 1444; en 1446, inter aliaj posedoj, li ricevis Guadamur kiel reĝa donaco. Tiu dato markas la komencon de kvar jarcentoj de feŭda reĝimo senjora en la loko: ĝi iĝis vilaĝo de senjoro ĉiopova, kiu juĝas, punas, monpunas, leĝofaras, elektas la aŭtoritatojn kaj decidas impostojn kaj devigojn personajn al la vilaĝnoj. La filo de don Petro estos la unua grafo de Fuensalida (1470); du jarojn antaŭe ricevis permeson de la reĝo por konstrui en Guadamur kastelon, kiu probable staras sur antaŭa gvatoturo araba. Ĝi montras blazonojn de familioj Ayala kaj Silva, la rivalaj familioj de Toledo mezepoke. Ankaŭ de la 15a jarcento datas la proksima ermitejo de Nia Sinjorino de la Nasko, influita de la stilo mudeĥara toleda.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

La pilorio (1468–1471).
Blazono de Pedro López de Ayala, Senjoro de Guadamur kaj Grafo de Fuensalida.

En 1471 Guadamur akiris la titolon de vilaĝo. En tiuj jaroj oni konstruis en la placo de la vilaĝo la pilorion, nome indikilo de propra jurisdikcio kaj punejo, kiu anstatŭis la antikvajn lignajn pendumilojn: ankoraŭ nune monteto proksime de la kastelo konservas la nomon de «Cerro de la Horca» (monteto de la pendumilo).

La 3a grafo de Fuensalida (14891537) akceptis en Guadamur la 11an de julio de 1502 la princojn don Filipo kaj doña Johanino, kiu estis ĵus nomumitaj heredantoj de la krono de la Regno de Kastilio. En 1590, dum la regado de Filipo la 2-a, la kastelo utilis kiel sekreta karcero de la Inkvizicio. La 6a grafo partoprenis en la forpelo de la moriskoj (1609) kaj rekrutis 126 soldatojn en Guadamur. La 9a grafo estis nomumita de Karlo la 2-a Marŝalo de la Regno de Sardio kaj Marŝalo de Milano. En la 17a jarcento akiris la graflando de Fuensalida ties plejan etendon: 10.000 loĝantoj kaj 40.000 ha, nome la dua ŝtato de la regno de Toledo. En la Catastro de Ensenada, kiu kolektis en la vilaĝo informon de 1752, oni mencias pri «los diezmos y primicias de los frutos que en ella se cogen» (impostoj) kaj kiuj iras al la paroĥo de Guadamur, al la reĝa trezoro, al la kardinalo arkiepiskopo de Toledo, al la klerikularo de la Katedralo kaj al la paroĥoj toledaj de Santo Tomé, Santa Leocadia, San Martín, San Román, San Ginés, San Antolín, San Nicolás, la Magdalena, San Andrés, San Justo, San Vicente, la mozaraboj, Santa Eulalia kaj Santa Justa. La historio de la graflando finis en 1843, kiam la registaro donas la posedojn senjorajn de Guadamur al la vilaĝanoj.

En la 16a jarcento estis du paŝtadaj kverkarbaroj: kien venis brutogregoj respektive de Segovio kaj de Sorio, en tiu meze de la 18a jarcento sepdek abelujoj, kiuj produktis abundan mielon kaj vakson. Ĉee la rivero Guajaraz estis kelkaj muelejoj (la Casquilla). Danke al la arkiepiskopo toleda Silíceo (1546) oni konstruis ponton super la rivero Guajaraz. De tiu epoko datas same la preĝejo paroĥa de Santa María Magdalena kaj la ermitejo de Sankta Antonio Abato, populare konata kiel San Antón (kvankam la sanktulo kiu en ĝi estis venerita ĝis mezo de la 19a jarcento estis Sankta Sebastiano). En tiu ermitejo estas nune la Muzeo de Popolaj Arto kaj Moroj de la Montoj de Toledo.

Nuntempa Epoko[redakti | redakti fonton]

Mino de grafito, en la ĉirkaŭo de la rojo Guajaraz.
Fonto de la Placo de Recesvinto. Fone, sonorilmuro de la preĝejo de Santa María Magdalena, 16a jarcento.

Fine de 1808 ricevis Guadamur roton de franca armeo[5] kiu formis parton de la trupoj de Napoleono kiuj eniris en Toledo la 13an de decembro. Ili instaliĝis en la kastelo, senhoma tiam sed loĝebla (kiel atestis la pastro de la vilaĝo, Juan José de Funes, en 1788). Laŭ dokumentoj de 1811, la vilaĝo nutris la trupojn setliĝintaj en Mazarambroz per ĉiutaga alporto de pano, viando, vino, legomoj, salo, oleo, karbo, ligno, hordeo, pajlo kaj brano. La rezisto de la lokanoj kondukis kelkajn junulojn al la roto de la gerilano de Argés nome Ambrosio Carmena, alinome «El Pellejero».

En la festoj de septembro de 1812 oni ĵuris pri la Konstitucio de Cádiz solene. La desamortización de la ekleziaj bienoj farita dum la 19a jarcento malbonigis en Guadamur la situacion de lokanoj kiuj estis luintaj terojn de la municipa teritorio posedoj de la katolika eklazio kaj kiuj perdis ilin pro aŭkcia vendo al riĉuloj, kiuj nuligis la iamajn kontraktojn aŭ plialtigis la prezojn konsiderinde. Nur malofte la nova posedanto estis lokano.

La Konstitucio de 1837 kreis nacian milicon, kiel ĉe aliaj lokoj; tiuj milicanoj de Guadamur devis agadi foje fine de tiu jardeko kontraŭ la karlismaj rotoj kiuj rifuĝiĝis en la Montoj de Toledo. La kamparanoj suferis konstantajn ŝtelojn de gregaro, kaj agadis kontraŭ la karlistoj.

La espluatado subgrunda datas almenaŭ de 1612, kiam ekzistis minejoj de plumbo kaj de alkoholo, tio estas, nigra polveto por ŝminko. Poste ekzistis minoj de grafito en la lasta triono de la 19a jarcento. Tiuj minejoj dungis eĉ ĝis 110 laboristojn, elfosis ĝis 400 Tm ĉiujare kaj fermiĝis en 1963, pro konkurenco de la grafito el Germanio.

Meze de la 19a jarcento la municipa buĝeto estis de 16.000 "reales", el kiuj 2.900 estis por pago al la sekretario.[2] En 1887 la vilaĝo vendis la kastelon al la sesa Grafo de Asalto, parenco malproksima de la familio Ayala, de kiu heredas lia filo, la markizo de Argüeso, deputito de Tarragona. Pro lia persona intereso oni akiris la telefonon jam en 1922. La kastelo ne atingos la kategorion de monumento histora-arta ĝis 1964.

Fine de la 19a jarcento, okupante la urbestrecon Lorenzo Navas Ordóñez (kiu estis karlisma),[6] la antikva puto estis anstataŭata de fonto nune malaperinta (en la placo de Recesvinto) kaj gregotrinkejo "pilar" kiu nomigis la placon de Pilar. Enhejma akvo alvenis al la domoj de Guadamur en 1928, post la elektro (1907).

Dua Respubliko kaj Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

Akto de la sesio de la Municipo de Guadamur de la 15a de aprilo de 1931, kiu proklamas la Duan Respublikon.
Publikaj lernejoj (1935).

Ĉe la alveno de la Dua Respubliko la vilaĝo konis la kreon de la unua laborista sindikato, nome la Unión General de Trabajadores (UGT), kies sidejo, la Sociedad Obrera Casa del Pueblo, estis situanta ĉe la strato de San Antón.[7] Oni konstruis Publikajn Lernejojn (1935), ĝis tiam instalitajn en ia stalo en la aktuala strato de Andrés Hornillos; nune ili loĝigas la Interpretejon de la Trezoro de Guarrazar. La demokratia reĝimo ankaŭ konstruis la straton Nueva (nova), loĝata de laboristoj kaj kamparanoj kaj tiam la ununura strato rekta kaj nivelita el la vilaĝo; prezentis armonian disponon de fasadoj, altoj kaj kortoj kiu ne survivis ĝis nun.

Post la puĉo de la 18a de julio de 1936, Guadamur restis laŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko ĝis la lastaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito. En novembro de 1936 bataliono de Milicoj kapitanita de Manuel Iglesias Castro rekrutis en Guadamur kamparanojn socialistajn.[7] En decembro samjare refunkciis la Municipo siajn sesiojn, post komenca momento kiam la Defendokomitatoj duarangigis ĝin. Ĝi estis politike unukolora, ĉar la sep skabenoj estis socialistoj (FETT-UGT). En tiu momento prezentas Guadamur ekzemplon de integra kolektivismo: nur du bienoj okupis tiam 52,2 % de la municipa teritorio, kaj post la milita insurekcio okazis la konfisko de tiuj bienoj kaj aliaj, same kiel de la malgrandaj vendejoj kaj domoj de tiuj konsideritaj malamikoj de la Respubliko. La 25a de aŭgusto de 1936 oni kreis la kolektivecon «Pablo Iglesias» kaj la tuta municipa teritorio integriĝis en ĝi. Komitato de Liverdao respondecis pri la komerco kaj pri la ununura trinkejo. La preĝejo kaj la ermitejoj de la Nasko kaj de Sankta Antono iĝis grenejoj-magasenoj. La kastelo suferis rabadon, inter alie de la biblioteko. La Municipo, kiel ĉe aliaj vilaĝoj de la Hispanio respublika, eldonis propran monaĵojn. La 7a de majo de 1937 la frankisma armeo rompis la fronton sude de la urbo de Toledo kaj eniris ĝis la nordo de la municipa teritorio; en tiu agado ĝi konkeris la najbaran vilaĝon de Argés, kiu denove venos al respublika teritorio post kelkaj tagoj. Inter la 12a kaj la 25a de majo la 11a Divizio de la Popola Armeo de la Respubliko, sub estro de la komunisto Enrique Líster, okazigis mitingojn (kun koncerto kaj kino) en la zono; tiu de Guadamur okazis ĉe la Urbodomo kaj la strato de la Nasko, kaj partoprenis reprezentantoj de la vilaĝo, delegitoj de la laboristoj de la fabrikoj de Madrido kiuj sponsoris la Divizion kaj reprezentantoj de tiu. En oktobro de 1937 la integra koleltiveco perdis sian forton, kiel en multaj aliaj lokoj, pro la premo de la komunistoj, kiuj defendis kooperativojn surbaze de malgrandaj posedantoj ĉu kamparanaj ĉu industriaj aŭ de servoj. En oktobro de 1938 prto tiu premo oni donis terpecon al la laboristoj kiuj volas separiĝi el la komunumo. La iniciato, konvertita jam en kooperativo kamparana dissolviĝis fine de tiu sama jaro. La 27a de marto de 1939 la frankisma armeo eniris en la vilaĝo, kelkajn tagojn antaŭ la oficiala fino de la milito.

Diktaturo[redakti | redakti fonton]

Placo de Recesvinto, de 1950-aj jaroj. Fone preĝejo de Sankta Mario Magdaleno, de la 16a jarcento.

La «Causa General» (frankisma studo) registris 45 viktimojn pro la revolucia subpremado, revizienda nombro ĉar eble kelkaj el tiuj estis registritaj ankaŭ en ties naskiĝlokoj. Pri subpremado fare de la frankismo, krom 26 viktimoj mortigitaj kaj naturaj de Guadamur konstatitaj,[8] nombraj lokanoj iris al la prizonoj de la nova ŝtato, suferis senhontigojn, ekzilon, mortopunojn, foje kaj feliĉe neplenumitajn, kaj plej diversaj malbonaĵoj pro ekskuzo de "helpo al ribelo", spite plej ofte esti estintaj fidelaj al la laŭleĝa registaro.

La postmilito trudis epokon de forgeso kaj deviga akcepto de la frankisma reĝimo kaj pro silento kaj pro timo de la malvenkintoj. En tiuj cirkonstancoj kongruas la posta totala malkono fare de la novaj generacioj favore al sistemo totaliisma, la ekonomio praktike de nur vivteno ĝis la 1960-aj jaroj kaj plua akcepto de la kacikisma sistemo en la strukturoj politikoj municipaj, kiuj kun akcepto de la influa religia instanco estis laŭ trionoj formataj de familiestroj, sindikatestroj (nur de la ununura frankisma akceptata) kaj «prestiĝuloj».

Demokratia epoko[redakti | redakti fonton]

Urbodomo. Dekstre la pilorio; maldekstre fone, la ĉefturo de la kastelo de Guadamur.

La 3a de aprilo de 1979 estis la unuaj municipaj balotoj vere demokratiaj post la tempo de la Dua Respubliko, post la ĝenerala balotado de junio de 1977. Ekde tiam, Guadamur havis unuan urbestron de tiama partio UCD (Unión de Centro Democrático), kaj poste sinsekve urbestrojn de la maldekstra PSOE (Partido Socialista Obrero Español, du kaj duona fojojn) kaj de la dekstra PP (Partido Popular, kvar fojojn).

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 188, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 Madoz, volumen=o , paĝo 29.
  3. José María Blázquez Martínez, Historia económica de la Hispania romana, Cristiandad, Madrid, 1978, fig. 99, ISBN 84-7057-242-3.
  4. José María Ruiz Alonso, Guadamur. Historia del castillo y de sus gentes, Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos, Toledo, 1984, pág. 38. ISBN 84-00-05872-0. La skribaĵo, konservita preskaŭ tute, diras latine: «Quis quis hunc tabule / (lustra)ris titulum huius / (ecce lo)cum respice situm / (cognosce vic)inum malui abere / (locum sacr)um / (sacer ipse minister) annis sexa / (ginta p)eregi tempora / (vitae fune)re perfunctum scis / (com)mendo tuendum / (ut cum f)lamma vorax ve / (n)iet conburere terras / ce(tibu)s scorum merito soc(i)atus resurgam / hic vite curso anno finito / Crispinus prsbt peccator / in Xri pace quiesco era DCC(L?) / XXXI». La traduko estus: «Iu ajn kiu legos en la epitafo de tiu tomboŝtono, rigardu: atentu la lokon kaj observu ties ĉirkaŭon. Ministro sakra, mi preferis posedi sakran lokon. Mi vivis el tiu vivo la tempojn de sesdek jaroj. Mortonta mi rekomendas min al la protekto de la sanktuloj por reviviĝi akurate en tie kompano kiam la vorema flamo venos bruligi la teron. Finonta la fluo de la vivo, Krispino, presbitero, pekulo, ĉi tie ripozis en la paco de Kristo. Eraa jaro 731 (aŭ 781)».
  5. Pedro Antonio Alonso Revenga, «Algunos datos históricos de una villa castellana en el siglo XIX: Guadamur», en El Rollo, reviuo de la Asociación folclórico-cultural Castillo de Guadamur, número 2, julio de 1988, pág. 5.
  6. Jorge Manuel Miranda Encinas, Los albores del siglo XX en Toledo: 1885–1902, ed. Ayuntamiento de Toledo, 1991, ISBN 84-87515-05-3, págs. 141–143 y 145–146.
  7. 7,0 7,1 Laŭ Tribunal Supremo, 9a de marto de 2005, pri parta akcepto de peto farita de la Partido Socialista Obrero Español laŭ Leĝo de 15a de decembro de 1998, pri redono al politikaj partioj de havaĵoj iame rabitaj de la frankisma diktaturo. Fonto: http://www.la-moncloa.es/ Órgano: Tribunal Supremo, Sala de lo Contencioso. Sede: Madrid. Sección: 3. N° de recurso: 78/2001. Fecha de resolución: 09–03–05. Procedimiento: contencioso. Ponente: Óscar González González. Tipo de Resolución: sentencia. Resumen: Compensación o restitución a los Partidos Políticos de bienes o derechos incautados, período 1936–1939.
  8. José María Ruiz Alonso, La Guerra Civil en la provincia de Toledo, volumen II, Ciudad Real, Almud, 2004, paĝo 602, ISBN 84-932833-5-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]