Méntrida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Méntrida
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro José Sánchez Moral
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 4.780  (2010)
Loĝdenso 54,94 loĝ./km2
Geografio
Areo 87
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la Provinco Toledo en Hispanio
Situo de Méntrida en la Provinco Toledo kaj en Hispanio

Méntrida estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Méntrida" povus deveni de la antikva vorto mentida kiu ankoraŭ konserviĝas en kataluna kaj okcitana kun la signifo de 'tereno kie abundas terfaloj' aŭ 'intermita fluejo'. La interna ro povus aperi pro influo de la proksima Montrueque, dum la ŝanĝo en la akcento eble rialatas al mozaraboj, ĉar tiaj ŝnaĝoj ne estis rara en la araba.[1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Mentridanos. La censita populacio en 2010 estis de 4.780 loĝantoj kaj la denseco estas de 54,94 loĝ/km².

Dum la du lastaj jardekoj la populacio triobliĝis el 1,466 loĝantoj en 1991 al 4.780 loĝantoj en 2010.

Situo[redakti | redakti fonton]

Méntrida estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Torrijos en la plej norda parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 560 m; je 54 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 87 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°14′4″ N 4°11′42″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en ondeca tereno nur mezebena. Ĝi apartenas al la Distrikto Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Aldea del Fresno kaj Villamanta norde en la provinco de Madrid kaj kun Valmojado oriente, Casarrubios del Monte kaj La Torre de Esteban Hambrán sude kaj Santa Cruz del Retamar okcidente, en la provinco de Toledo.

Tra la teritorio fluas la rojoj Berciana, norde, Grande aŭ Virvix, kiu trapasas la domaron, kaj Mazalba, sude.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune iome da industrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko kreiĝis post la konkero de la zono en 1085 fare de Alfonso la 6-a, kaj apartenis al la krono ĝis 1180 kiam Alfonso la 8-a donas la kastelon de Alamín, al kiu ligiĝis Méntrida, al la Arkiepiskopo de Toledo.

En 1436 la loko iĝis senjorlando de don Álvaro de Luna kaj de ties edzino doña Juana de Pimentel kiu fondos la senjorlandon de Luna por sia filino María de Luna edzino de don Íñigo López de Mendoza, dua duko de Infantado. En 1486 oni donis la titolon de vilaĝo, kaj restis en la senjorlando de la Duko Infantado ĝis la 19a jarcento.

Ĝis 1833 ĝi apartenis al la provinco de Guadalajara, pli precize al la jurisdikcio de Colmenar Viejo.

Monumentoj kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Urba Komplekso: el la 13a jarcento, deklarita kultura havaĵo.
  • Preĝejo de Sankta Stefano: el 15a jarcento, en stilo gotiko, deklarita nacia historia monumento en 1982.
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Dinasko: el 17a jarcento.
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Dinasko, en la arbarkampo de Berciana: el 14a jarcento.
  • Kapelo de la Sankta Koro de Jesuo: de komenco de la 20a jarcento.
  • Tombejo: de 1920.
  • Municipa Buĉejo: de 1927, aktuala Sanigejo.
  • Monumento al Eulogio Jimenez: de 1927.
  • Cerro del Castillejo (monteto de la kasteleto): truita de antikvaj kavoj, en kies vinujoj oni prilaboris la bonkvalitan vinon de Méntrida.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo 233, ISBN 84-95432-05-6.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]