San Román de los Montes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Román de los Montes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45646
Politiko
Urbestro Francisco Sánchez Pérez
Demografio
Loĝantaro 1 824  (2011)
Loĝdenso 40,53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 4° 44′ U (mapo)40.071388888889-4.7313888888889Koordinatoj: 40° 4′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
San Román de los Montes (Hispanio)
San Román de los Montes (Hispanio)
DEC
San Román de los Montes
San Román de los Montes
Situo de San Román de los Montes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Román de los Montes [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de San Román de los Montes en la provinco Toledo kaj en Hispanio

San Román de los Montes estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "San Román" (Sankta Romano) devenas el "Romanus" aŭ "Romano", nome sanktulo kun kulto dokumentita en la 10a kaj 11a jarcentoj. Probable la municipo nomiĝis tiele ĉar ties preĝejo estis dediĉata al tiu sanktulo. La termino "del Monte" (de la monto) rilatas al montareco de la areo kie ĝi troviĝas.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Sanromaniegos. La censita populacio en 2011 estis de 1.824 loĝantoj kaj la denseco estas de 40,53 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

San Román de los Montes estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 440 m; je 77 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°4′17″ N 4°43′53″ Ok.

Limas kun la municipaj teritorioj de Marrupe, Hinojosa de San Vicente, Castillo de Bayuela, Cazalegas, Pepino kaj Cervera de los Montes, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ ekzistas informo pri ties historio ĉar la municipaj arkivoj detruiĝis pro incendio en 1860. Estas probable ke post la kristana konkero ĝi estis okupata de loĝantoj devenaj el la Ávila.

La jurisdikcia pilorio indikas la titolon de vilaĝo, kion oni atingis komence de la 16a jarcento.

Meze de la 20a jarcento la populacio trioniĝis draste pro elmigrado al urboj kaj malbona situacio de agrikulturo. El pli da 1,000 loĝantoj restis nur 231 komence de la 1980-aj jaroj. Poste dum tri jardekoj ĝi pli ol sepobliĝis al nunaj 1,824 loĝantoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pilorio (1539) en la centro de la placo inter urbodomo kaj kastelo.
  • Preĝejo de Sankta Romano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]