Alcaudete de la Jara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcaudete de la Jara
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45662
Retpaĝaro Municipo
Politiko
Urbestro José Antonio Farelo Torrejón
Demografio
Loĝantaro 2 089  (2011)
Loĝdenso 13,39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 4° 52′ U (mapo)39.790277777778-4.8722222222222Koordinatoj: 39° 47′ N, 4° 52′ U (mapo)
Alto 654 m [+]
Areo 156 km² (15 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcaudete de la Jara (Hispanio)
Alcaudete de la Jara (Hispanio)
DEC
Alcaudete de la Jara
Alcaudete de la Jara
Situo de Alcaudete de la Jara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcaudete de la Jara [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Alcaudete de la Jara en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Alcaudete de la Jara estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Multaj supozas, ke la termino "Alcaudete" devenas el araba alcalat kiu signifas "la kastelo", rilate al la turo kiu estas tie, sed estas pli certa kaj probabla ke ĝi formiĝis per la prefikso araba al (artiklo) kaj la latina esprimo caput aquae (kapo de akvo, akvonasko, alude al la rivero Gévalo kaj la tieaj fontoj). Tiele en hispanaraba ĝi estus Al-Qabdiq (toponimo dokumentita ĉe paralelaj kazoj), al kio oni aldonus la iberoromia sufikso etum/it, evolue rezulte kaj etimologie al Alcaudete, kiu definitive, signifus "la loko de la fontoj". Ekzistas paralelaj kazoj en Alcaudete (Jaén) kaj diversaj Caudete (en la provincoj de Cuenca, Albacete kaj Teruel). [1]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Alcaudetano. La censita populacio en 2011 estis de 2.089 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,39 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcaudete de la Jara estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 654 m; je 81 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 156 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′25″ N 4°52′20″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas situanta en la komarko de La Jara kaj limas kun la municipaj teritorioj de Las Herencias, San Bartolomé de las Abiertas, Retamoso de la Jara, Torrecilla de la Jara, Sevilleja de la Jara kaj Belvís de la Jara, ĉiuj de la provinco de Toledo. Je 11 km de Alcaudete de la Jara troviĝas La Fresneda de la Jara, unu el la plej proksimaj vilaĝoj, kun Belvís.

La loko, situantaa ĉe la rivero Gévalo, sur profunda valo, ĉirkaŭata de mezaltaj montetoj, estas konata kiel «Levante de Castilla» (kastilia Valencilando) danke al sia eksterordinara mikroklimato, kiu permesas ĝui tre mildajn temperaturojn la tutan jaron.

Ĝi apartenas al la komerca komarko de Talavera de la Reina, el kiu troviĝas je 21 km.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (tabako, tomatoj, kapsikoj kaj ĉefe laktukoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) tradicie. Ankaŭ fiŝkaptado en la rivero Taĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime troviĝis romiaj restaĵoj kiuj pruvas, ke estis iamaj setlejoj en la areo.

La nuna domaro plej verŝajne fondiĝis dum epoko de reloĝigo fare el Talavera de la Reina inter la 12a kaj la 14a jarcento. Proksime estis fekundaj kampoj, ŝoseo, defendaj turoj kaj kampardomoj de senjoroj. Meze de la 18a jarcento ekzistis tri muelejoj por faruna kaj kvin por oleo, kaj ĉefaj produktoj estis tritiko, hordeo, kikeroj, oleo kaj legomoj.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 3,675 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ duoniĝis al malpli da 2,000.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jaime Oliver Asín, Historia del nombre Madrid, ĉapitro IV.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]