Kikero
El Vikipedio
Kikero (Cicer) estas genro de herboj, el kiuj la plej konata specio (C. arietinum L., ankaŭ fojfoje Cicer arientinium L.) estas unujara herbo kun pinataj folioj, unuopaj floroj, kvazaŭ pufaj guŝoj. La guŝoj povas enteni blankajn, flavajn, ruĝajn aŭ nigrajn, angulecajn grajnojn. La junaj guŝoj kaj la maturaj grajnoj estas manĝataj. La planto estas kulturata en Suda Eŭropo. Oni povas produkti farunon el la grajnoj de tiuj plantoj, kiu poste povas esti uzata ekzemple por fritaĵoj.